Redaktore

Jesuo Finas nun la longa artikolo de Antonio Marco Botella pri la poemaj muslimoj de la Tajfo de Murcio. Pluaj artikoloj de tiu verkisto atendas nin ekde la venonta numero.

Grava novaĵo estas, ke de la 7-a ĝis la 14-a de novembro de 1997 nin ebligis memorigi Esperanton al la mursja civitanaro, kiel vi legos ĉe paĝo 22-a. Kadre de ĝi, oni invitis min prelegi pri nia lingvo, sed mi profitis la okazon por prelegi pri la manko, kiun Esperanto klopodas plenumi.

Nia prezidanto komentas la amikiĝon ekan de UEA kaj SAT, trovante interesajn deduktojn kaj sopiron al demokratieco ene de ambaŭ asocioj, dum Giordano Moya sin demandas pri progreso en paĝo 11-a.

La Liberecanajn Esperantajn Asociojn kunigis LEA-ligilo, verkita de Alan Gould. Ĉar ni kredas, ke ĉiu ano de regiona laborista esperanta asocio devus scii pri ĝi, ni decidis reprodukti ties enhavon en nia bulteno. Ekde la paĝo 5-a ĝis la 10-a vi legos numerojn 3-an kaj 4-an.

Guillermo Rovirosa estis hispana laboristo kiu luktis por pli justeco en sia tempo. Ni legos pri li je la paĝo 11.

Piero Bonaguri, itala gitaristo, sciigas nin pri sia majstro Andrés Segovia, kiu kreis internacian skolon gitaran, kaj fakte tre malmulte da gitaristoj hodiaŭaj ne ŝuldas ion al li. Kontraŭe al nia politiko eldona, tiun artikolon oni ne rajtas reprodukti sen permeso de la aŭtoro.

Poetan angulon ni trovas en paĝo16-a, rajde de vortoj de Georgo Preterido Peneter. Tiu poemo pruvas, ke poemo diras multe pli ol aliaspeca tekstaĵo!

Foiro libra

Kiom da personoj parolas Esperanton en la mondo? Tiu kaj aliaj demandoj ni klopodas respondi en paĝo 17. Atentu, se al ni mankas vian demandon -via aŭ farita iam al vi- sendu ĝin al ni, por ke ni inkludu ĝin en nia Kutime Faritaj Demandoj, atingebla el la tuta mondo pere de Internet. Notu ankaŭ, ke estas nova retadreson por HALE, hale@ distrito.com.

Malsubmetiĝon armean klarigas al ni malsubmetiĝulo Plácido ĉe paĝo 20, kaj nia artikolo pri la foiro libra estas je paĝo 22. Mi esperas, ke vi ĝuos nian numeron de Kajeroj el la Sudo, kiun ni dediĉas memore al nia samideano kaj samurbano José María Linares Ortuño, kiu preteriris novembron, dum la libra foiro.


~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 16ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.