Ĝurĝura

La kulturo estas la juvelo de la popoloj, ĝia hereda posedaĵo. Ĝi riĉigas laŭ historia evoluo, sed ĝi devas resti vivanta ekde sia origino en ĉies memoro... Male, la tradicioj estas aro da kutimoj, bonaj aŭ malbonaj, kiuj necesigas grandan refreŝigon, se oni volas akcepti la progreson. (Ĝura: Vualo de l' silento, paĝo 138).
Yura

Mi ĵus legis libron pri tradicia brutalismo en Alĝerio, kies viktimo estas ĉefe virinaro, sed ankaŭ viroj estas subpremataj de ĝi. Ĝi tute ne permesas al ili amo, komprenemo, vera familia vivo. Knabino ne povas elekti sian vivon, sed patro aŭ frato unue, kaj edzo poste, faras tion. Se ŝi ne konsentas, oni povas mortigi ŝin, kaj batado virina estas en natura senco de aferoj tie. La libro priskribas vivo en Berberio, parto de Alĝerio kaj unu el la du kulturoj kiuj estas en la lando, kune kun la araba. Kvankam Ĝura, la verkistino, ne parolas pri religio, oni ne povas ne pensi pri muslima etoso, al kiu oni kutime agnoskas tiun virinsubpremadon. Tamen, Muhamadun, en sia Korano, diras:

O, tiujn, kiuj kredas! Ne laŭleĝas, ke vi ricevas heredaĵe virinojn kontraŭ sia volo, kaj ankaŭ devigi ilin ne reedziniĝi por konservi parton, kiun vi donacis al ili, se ili ne evidente turpiĝis. Traktu ilin laŭ tio, kion oni decidis. Se vi malamas ilin, vi eble malamas ion, en kio Dio metas grandan bonon. (Al-Koran' , 4-23/19).

Kompreneble, ne ĉiu, kiu legas tiujn vortojn en la araba litera, komprenas ilin. Alimaniere oni ne povas kompreni kiel nome de tradicio oni mistraktas knabinojn en arabaj landoj, kaj ankoraŭ pensi, ke ili agas laŭplace de la profeto. Plie, se oni legas Ibn-Al Arabi-n, oni ege dubas ĉu tiuj laŭdindaj vortoj pri virinoj havas ion komunan al tio, kion Ĝura priskribas en sia aŭtobiografa verko Vualo de l' Silento.

Ali en Mirlando estas filmo, kiun Ĝura kaj Oliver -sia amiko- faris por priskribi la situacion en sia lando. Brava filmo dokumenta, eĉ pli brava ĉar kiam ĝia aŭtorino faris ĝin, jam estis mortopeno pendante sur ŝi. Familia mortopuno, ĉar ŝi forlasis sian domon por ne edziniĝi al viro elektita de ŝia patro sen konsulti ŝin. Ŝi ankaŭ volas helpi siajn samfamilianojn, kaj dum tio funkcias, la mortpuno estas prokrastita. Sed kiam ŝi finfine venkas ankaŭ tiun kulpigan senton kaj sendependas el sia familio ankaŭ deve kaj mone, oni fakte provas mortigi ŝin, ŝian edzon kaj ŝian naskontan bebon. Nenio malsimila al aliaj kulturoj aŭ tradicioj: mono ĉion povas. Se mono ne plu estas, malamo revenas.

Oni kutime aŭskultas en okcidento, ke virinoj devas provi sian valoron multe pli ol viroj antaŭ ol ili atingas altan postenon. Bone, mi ne scias, ĉu ĝi veras -laŭ mia sperto-, sed la protagonisto de ĉi tiu rakonto ja devis fari grandan penon por ebligi sin fari decidojn kiujn neniu neigas al viro. Mohand, la frato de Ĝura, edziĝis al francino, kaj neniu protestis. Ŝi decidis edziniĝi al franco, kaj oni kondamnis ŝin al morto. Feliĉe, ŝi profitas la francan etoson kaj kulturon por fari tiun denoncon, tiun klarigon pri kio okazas en Alĝerio -kaj eble en multaj aliaj lokoj en la mondo- kontraŭ virinoj. Scii estas parto de solvo. Sed eĉ post ŝi faris filmon klarigante la aferon, fari filmojn estas multekosta kaj atingas ne multe da homoj, se estas cenzuro. Kanto estas pli libera kaj pli foratinganta. Tial ŝi starigis kantan kaj dancan grupon, nomitan Ĝurĝuran, laŭ devizo kanti pri tio, kion ŝiaj avinoj prizumis. La 23-an de januaro de 1978 Ĝurĝura debutis en l' Olimpja Teatro de Parizo sukcese. Ekde tiam ili registris multajn diskojn en la berbera lingvo, per kiuj ili denoncis maljustan situacion de virinoj en Alĝerio. Kaj oni ne povas ne pensi pri similaj okazoj en niaj okcidentaj landoj, kie estas kulto al forto, al riĉo, al nesinĝeno kaj al nepuno. Kiu defias jamkreitan maljustan etoson?

Mi konkludas, ke tiu libro, Vualo de l' Silento, de alĝera verkistino Ĝura, eldonita de SAT kaj atingebla kontraŭ 70 francaj frankoj kaj mendebla ĉe SAT, 67 av. Gambetta, FR-75020 Paris, estas pensiga verko, kiu tute ne povas manki al librobreto esperanta.

Manolo


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 7ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.