Kovrilo de Kajero 40-a

Kovrilo de la Kajero 40, de oktobro de 1998.

Ĝura aŭtoris La vualo de l' silento, kiun ni priskribis en nia lasta numero. Nun ni portas al vi unu el ŝiaj kantoj karakterizaj, La defio, en Esperanto. La muzikon mi provis respeguli en la koncerna paĝo virtuala, sed se ci vere volas havi senson pri ŝia muziko, mi konsilas vi, ke vi aĉetu la diskon.

Ni havas novan serion de artikoloj: kurso pri muziko, kiun mi esperas, ke vi aprobos. Ĝi estos tiel simpla kaj kompleta, kiel mi povos verki ĝin. Eble tio signifas, ke ĝi estos longdaŭra ankaŭ, sed mi esperas, ke tio ne gravas al vi.

Kaj ni povas diri, ke ni ĉeestis la 83-an Kongreson de Esperanto laŭ UEA: mi klopodis kapti la esencon de la Kongresa Temo: Mediteraneo kiel ponto inter kulturoj. Mankis al kongresanoj tiu mirinda prelego de nia samideano Antonio Marco Botella, Al-Andalus, brila mediteranea ponto inter kulturoj. Feliĉe, ĝi ne mankas al ni, legantoj de Kajeroj el la Sudo, kiu povas legi ĝin dum ni aŭskultas varman kanton aparte kompostita por tiu ĉi evento, Telavivo. Eĉ se la artikolo estas longa, ĝi certe meritas la penon legi por plenigi trueton kulturan, kiun preskaŭ ĉiu eŭropano havas. Fine, samideano Johano Martelo komentas pri nacia kanto en internacia kunveno.

Mi esperas, ke post tri monatoj ni kunvenos legante denove. Ĝis,


~ Kajero 40ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 1ª) ~