Redaktore

Redaktoro de KAJEROJ EL LA SUDO. Je la lasta Kajeroj aperis erara manĉeto, kiu prezentis ankoraŭ eksprezidanton María del Mar Guirao kiel prezidanton, kaj nian veran prezidanton, Kdon Cabezos, kiel administran laboranton. Mi pardonpetas pro la misfaro, kiu rezultis el teĥnika eraro. Mi jam fiksis la aferon.

La lastan kongreson de la Hispana Esperanto Federacio mi ne povis Don Francisco Tárrega Eixeapartopreni. Estis aranĝite, ke mi prelegu pri gitaristo Francisco Tárrega Eixea, eminenta kasteljonano; sed bedaŭrinde mi ne povis atendi pro personaj kialoj. Tamen, se leganto volas aŭskulti la prelegon, mi povas sendi ĝin kompaktodiske kontraŭ 6 eŭroj (10 por eksterlando), inkluzive de sendokostoj. Tiu kompaktodisko ankaŭ enhavas la TTT-paĝon Esperanto España, kiu entenas la virtualan version de Kajeroj el la Sudo de numero 29ª ĝis ĉi tiun, kiun vi legas. Se vi jam havas la kompaktan diskon, kiun ni pretigis okaze de la unua kongreso de HALE, vi havas sufiĉe bonan ideon pri la afero, kvankam la enhavo de la prelego estas, kompreneble, alia.

Gravaj novaĵoj estas la Kongresoj de SAT kaj UEA, kiujn mi vizitis ĉi somere. Ni informas je niaj paĝoj pri ili.

Kvankam ĉi Kajero dikiĝis nekutime, kelkaj artikoloj devis resti ĉe inkejo ĝis la venonta numero. Vi trovos ilin jam en la venonta numero. Bonan legadon!


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 4ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton, 25-an de septembro de 1999 je la 16:15:55-a horo.
Muziko: Honoro al dio, honoro al la plej alta, Anonima ĉeĥa kristnaska kanto.