FORPASO DE PROFESORO ANTON ZACHARIAS
(SLOVAKIO, 14-01-1939, 13-09-2000)

Antaŭ kelkaj tagoj trafis nin la malfeliĉa novaĵo de la subita forpaso de Profesoro Anton Zacharias, en Koŝice (Slovakio). Li troviĝis inter la plej elstaraj profesoroj de Esperanto laŭ la Rekta Metodo, kiun li perfekte kaj alloge mastris. Tre populara en tuta Eŭropo, animo de la movado, sindonema homo, havante grandegan kulturtrezoron. Li perfekte regis krom la slovakan kaj esperantan lingvojn, la ĉeĥan, polan, hungaran, rusan kaj germanan . Lia forpaso estas granda perdo por la slovaka movado kaj por la granda kvanto da amikoj kaj admirantoj kiujn li havis, ĉar homoj tiaj ne estas facile anstataŭeblaj kaj forgeseblaj.

Jen la alparolo de s-ano Milan Zvara, Prezidanto de Regiona Esperanto-Societo en Poprad, okaze de la entombigceremonio de Anton Zacharias, la 20-an de septembro 2000, en Koŝice:

Estimataj gepartoprenantoj!

Permesu al mi, ke mi nome de esperantistoj adiaŭu nian longjaran amikon kaj kolegon kaj samtempe mi danku al li pro longjara agado de disvastigado de la Internacia Lingvo Esperanto ne nur ĉe ni, sed ankaŭ en eksterlando. Anton estis eminenta instruisto pri la Internacia Lingvo aplikante rektan metodon ĉe instruado, kio ebligis havi geaŭskultantojn, kiuj apartenis al pluraj naciecoj. De la jaro 1972-a regule instruis en Someraj Esperanto-Lernejoj en Slovakio. Li gastinstruis en similaj lernejoj en Pollando kaj Hungario dum kelkaj jaroj. Ĉi jare de la 4-a ĝis la 17-a de aŭgusto en Poprad li gvidis kurson por progresintoj, kiujn partoprenis esperantistoj el Francio, Italio, Anglio, Pollando kaj Slovakio. Ni ne pensis ke tio okazas la lastan fojon. Li fariĝis esperantisto en 60-aj jaroj. Aktive laboris en la Tutslovakiaj organizaĵoj, en regiona societo kaj en E-Kluboj en Poprad kaj Koŝice. En la lastaj jaroj ĝis 1994-a li laboris profesie en Slovakia Esperanto-Asocio, kies sidejo estis en Poprad. Li estis ŝatata instruisto ne nur ĉe ni, sed ankaŭ en eksterlando. Ekzemple, li vidis la kursojn en Pollando, Hungario, Turkio, Germanio, Hispanio (kelkfoje, laste en julio ĉi-jare), Bulgario, kaj dum kvar jaroj po kelke da monatoj instruis en Litovio. Li partoprenis multajn internaciajn Esperanto-aranĝojn. Li dediĉis sian tempon ankaŭ al instruado de Esperanto al pupistoj kaj poste ilin akompanis en Danlando. Multfoje sin prezentis ne nur en radio, sed ankaŭ en televido. Li estas aŭtoro de la artikoloj pri historio de slovakaj urboj kaj burgoj, kiuj aperadis en Esperantisto Slovaka. Li regule partoprenis festojn okaze de Sanka Nikolao, kiujn organizas esperantistoj el Poprad ĉiujare en montara vilaĝo Murzasichle. Li ĉiam prezentadis Sanktan Nikolaon, kiu disdonadis donacetojn.

Kara Anton, dankon al vi nome de Regiona Societo Esperanto kaj nome de Slovakia Esperanto-Federacio en Poprad. Malgraŭ via forpaso, vi rstos en nia memoro.

Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 11ª) ~ Kajeroj Al legota artikolo
Muziko: Ploro por bonulo, komponita de Fernando Sor en 1832 (Studo 60, 24).