Limoj al la esprimlibero

kadre de laborisma Esperanto-organo, kaj la fenomeno de nova falango.

Refuto al la ofenda artikolo Faŝistoj, hipokriteco kaj aliaj fiaĵoj aperita en revuo Laŭte!

Jose Pina Tuells

Antaŭ kelkaj monatoj mi havis neformalan renkonton kun membroj de politika partio nomata Falango Hispana. La sola mencio de tiu nomo alportis min, simile al aliaj laboristoj, la suspekton pri la faŝisteco de ĝiaj uzantoj, pro la apogado de konfesitaj falangistoj al la diktatora reĝimo de Generalo Franko. Tamen mia suspektemo iom post iom malaperis dum ni babilis pri diversaj temoj, ne nur pri la famaj 40 jaroj de faŝista diktaturo en Hispanio, sed ankaŭ pri la tiamaj sociekonomiaj problemoj, kaj rilate la proponaron de Falango favore al: rekta demokratio; maksimuma povo por la municipoj; respekto al la ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj; laborista regado de la privataj entreprenoj; starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca kies roloj estus la kontrolo de la produktado; ellaborado de laborleĝoj kaj sociaj regularoj; ŝtata kontrolo de la kreditsistemo kaj sociigo de la urbaj terenoj surkonstrueblaj; cele al evito de la spekulacio, planoj por efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj kaj almozuloj en la socion; redistribuo de la kamparaj bienegoj; ŝtato bazita sur la konsento libervola kaj neperforta de siaj komunumoj; ktp. Ankaŭ ili defendiĝis kontraŭ la kulpigo de faŝisteco, argumentante ke Franko, profitante politike streĉitan situacion, perforte ŝanĝigis ties politikan idearon, enkarcerigis kelkajn falangistojn kontraŭajn al li, koruptis aliajn per politikaj postenoj, kaj tutmondigis la ideon pri plena koincido de la frankismo kaj la falangismo en Hispanio. Resume, ke Franko perfidis la Falangon, persekutis la aŭtentajn falangistojn, kaj transformigis la originale progreseman partion en enton vakuitan de siaj socitransformigaj ideoj je la mezuro de la diktaturaj interesoj. Aŭdinte tiun version mi nek fidis nek malfidis pri ili, sed pensis ke eble estus riĉige por nia kolektivo ekkoni la sociekomiajn proponojn de tiu partio. Post nelonge atingis miajn manojn la pripolemikota artikolo de la falangisto Fernando Letamendía pri la ekspluatado kapitalisma de la provizordungaj perentreprenoj, enhavante proponojn de bojkoto al ili kaj por ties malaperigo. Per la argumento de la enriĉigo de la laborista debato, kaj ke ŝajne, Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraŭdemokratia grupo, kaj konstatinte ke la teksto menciita enhavis absolute nenion favoran al la faŝismo, la politikan maltoleremon, kapitalismon, aŭ rasismon (ĉiuj el ili konsiderendaj kvazaŭ nigraj bestoj de nia kolektivo), mi sukcesis konvinki la redaktoron de Kajeroj el la Sudo publikigi la artikolon ene de la numero 46-a.

Post kelkaj monatoj (jam aperinta la numero 47-a) kaj kun granda ĝeno, mi ricevis la novaĵon pri ekstarigo de akra kampanjo kontraŭ ambaŭ, la estraro de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), kaj la stabanoj de sia organo, Kajeroj el la Sudo, pro la publikigo de artikolo de iu falangisto. Ĉu ekzistis sola falango (tiu, kiu servis Frankon), ĉu ankaŭ alia kun malsamaj trajtoj?, jen la demando de samideano el Germanio, kiun mi jam respondis je la unua parto de ĉiteksto. Rilate la alian reagon aperitan en Laŭte! Kaj rubrikita de Snajpero, mi opinias ĝin sennecese ofenda kaj damaĝa por la esprimolibero. Kiel mi antaŭdiris, leginte la artikolon atakitan, estis en tiu neniu ero de ajnaj faŝismo aŭ politika maltoleremo. Samlingvano Snajpero kondamnis la esprimon forta ŝtato kaj la konfuzan uzon de la terminoj ŝtato kaj nacio aperintaj en la teksto, montrante ilin kiel pruvojn de la faŝisteco de la verkinto, kaj, samtempe, de la maldececo de tiuj, kiuj publikigis ĝin asocio de malbonaj esperantistoj eble ne laboristaj. Refute al tiaj pruvoj mi diras ke, unue, la esprimo ŝtato fota ne estas ekskluzive uzita de la faŝistoj, sed ankaŭ de kelkaj demokratoj okaze de siaj politikaj intervenoj, kaj due, la konfuzigan uzon de la terminoj ŝtato kaj nacio estas konstanto en plej demokratiaj landoj, kiuj havas miskomprenojn inter siaj centraj estraroj kaj siaj suverenismaj regionoj.

Mi pardonpetas pri la preseraroj aperintaj en la atakita teksto, sed ankaŭ mi invitas ĉiujn relegi ĝin atente celante konstatigi ke ties verkostilo tute estas nek fuŝa nek rubaĵo, sed sufiĉe bonkvalita. Domaĝe ke neniu el la kritikintoj pritaksis la proponojn de la artikolo rilate la provizordungajn perentreprenojn, sed tamen ili direktis siajn atakojn kontraŭ la verkinton mem kaŭze nur de lia politika aneco. Ne estus la unua fojo kiam oni trovas trezoron en naŭziga loko, tial, eĉ en la kazo ke la verkinto estus vere faŝisma, oni pritaksu siajn sugestojn antaŭ ol kondamni lin, agi alimaniere ne decus en klerigitaj demokrataj medioj amantaj de la esprimolibero kaj ĝi onin morale similigus al la faŝistoj mem. Krome, mi kredas ke antaŭ la homaj rajtoj ni ĉiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj.

Rilate la kontraŭnaciismon aŭ la hispanan naciismon atribuitajn al nia revuo, mi klarigos ke en HALE ekzistas pluraj tendencoj rilate centroregismon, suverenismojn regionajn kaj sennaciismon. Mi mem kredas, ke estus konvene kaj eble interharmoniigi la tri tendencojn en Hispanio kaj mi volonte akceptus ke iu regiono de Hispanio aranĝus referendumon por difini sian estontecon rilate la ceterajn partojn de la ŝtato, eĉ mi kredas (eble tro utopie), ke ni, la esperantistoj de Hispanio, devos kiel eble plej frue proponi serioze ke en tiu ĉi ŝtato oni reformu la konstitucion tiel ke la oficiala lingvo de nia lando estos Esperanto anstataŭ la hispana por eviti la suspektemojn de la popoloj kiuj uzas denaskajn lingvojn malsamajn de la oficiala hispana en siaj teritorioj.

Samideane via,

José Pina Tuells

Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj Al legota artikolo
Muziko: Valso en re, komponita de Fransisko Tárrega.