Pri pasia reago al alies opinio

Pri la artikolo aperinta en la numero 149-a de Laŭte verkita de Snajpero kaj titolita Faŝistoj, hipokriteco kaj aliaj fiaĵoj, la redaktoro de Kajeroj el la Sudo deziras klarigi la jenajn punktojn:

  1. En nia revuo ne estas, kaj neniam estos, cenzuro. Ĉiuj vidpunktoj estas defendeblaj, kondiĉe ke oni honoras kelkajn principojn, difinitajn en la paĝo 2-a de nia magazino, nome, ke la enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.
  2. Reagoj al artikoloj de ni publikigitaj estas bonvenigitaj, kondiĉe ke tiuj principoj aluditaj en 1 estas respektataj. Tio venas el nia respekto al libereco pri penso kaj esprimo.
  3. Faŝismo ne estas limigita al iuj ajn apartaj sigloj aŭ politikaj partioj. Laŭ la tria difino de la Vortaro de la Hispana Akademio, ĝi estas excesivamente autoritario (troe aŭtoritatisma). Tiusence ni ne estas, kaj neniam estos, faŝismaj. Laŭ la aliaj du sencoj, ana aŭ rilata al faŝismo kaj partiana al ties doktrino aŭ movo socia, ankaŭ ni ne estas faŝismaj.
  4. Laŭ historio, Falangismo ne helpis Fransiskon Frankon puĉi en Hispanio, sed li uzis ĝin -same kiel li uzis la Katolikan Eklezion, la hispanan armeon, la neŭtralecon de la demokratioj de la tiama mondo kaj ĉiujn ajn aliajn rimedojn por siaj celoj. Tiusence la Falange Española estas tiom fia kiel la menciitaj instancoj, sed ne pli. Postuli, ke nek pastro, nek armeano, nek demokrato angla, franca aŭ usona povas publikigi sian opinion en niaj paĝoj ŝajnas al ni troa kaj nerilata al racio.
  5. La tiel nomata falangisman doktrinon ne difinas aŭ laŭdas niaj paĝoj.
  6. La nociojn nacio, ŝtato, kulturo, patrio kaj ties ismojn oni pridifinis kaj diskutis en kelkaj artikoloj publikigitaj en niaj paĝoj en kelkaj artikoloj de kelkaj aŭtoroj, kiuj penis klarigi ilin. Ŝajnigi, ke oni konfuzas ilin estas manko de respekto al la diversaj aŭtoroj, kiuj evidente ne meritas tian mistrakton. Pro tio la snajpera artikolo neniam publikiĝus en niaj paĝoj sen la koncerna polurigado antaŭa.
  7. Eraro estas persista plankto, kiu aperas en ĉiu kampo. Eble Sinjoro Snajpero sukcesas trovi senmisprintan paĝon en sufiĉe konataj publikaĵoj kiel The Times, El País, El Mundo, Le Monde, The Washington Post, L'Osservatore Romano, aŭ la ĵurnalo de sia urbo. Mi ankoraŭ ne sukcesis en tiu tasko. Sed oni notu, ke tiujn altkvalitajn periodaĵojn de mi citatajn pretigas ĉiutage elstaraj profesiuloj de la ĵurnalista arto, kaj ilia laboro estas kontrolita profesie de la koncernaj spertuloj. Kajeroj de la Sudo estas pretigita de amatora redaktoro kun plenpleno da iluzio, sed nulo da profito, same kiel la koncerna kontrolanto. Neeviteblas, ke misprintoj aperas, kaj ni petas de la bonvolo de la legantaro, ke oni trovu la ekzaktan sencon de la mesaĝo de ni celata ĉiufoje. Se tio ne estas la kazo, ni bonvolas sugestojn kaj proponojn, sed akraj atakoj sencelaj eskapas al nia kompreno, kaj sekve restas senrimarkataj.
  8. Kelkaj el niaj aŭtoroj jam argumentis pri la krimaj kaj murdaj sekvoj de naciismo kaj perforto, kaj ankoraŭ neniu sukcesis malpravigi ilin. Sennaciismo ne estas religio laŭ ni, kaj ĝi ne havas magian trajton. Nur manko da naciismaj aspektoj prezentas ĝin al ni sufiĉe alloga. Eble naciismo enhavas virtojn ĝis nun kaŝitajn al nia kompreno. Pro tio, mi elkore invitas naciistojn pruvi, ke tiuj virtoj vere ekzistas.
  9. Post apartigo de ĉiuj pasiaj frazoj en la artikolo de mi prikomentata, restas nur tiu frazo: Ne kritikos [verŝajne la aŭtoro de la artikolo, S-ro Snajpero] la enhavon de l' artikolo, ĉar mi ankaŭ kontraŭas tiajn entreprenojn, kapitalismajn ilojn por plej efika ekspluatado. Sekve, estas rimarkinde, ke la kondamnanto de la apero de tiu artikolo en laborista magazino koincidas kun ties opinio, sed tamen li neniam sendis al ni tiurilatan artikolon kun simila kvalito. Male, li anatemis la iniciaton, same kiel la Inkvizicio ne refutis la teoriojn de Galileo Galilei, sed nur atakis, minacis kaj anatemis lin, pro tio ke siaj ideoj ne kongruis al la tiamaj modaj ideoj.
  10. Mi kondolencas al kamaradoj kiuj, pro nescio de la historio ĵusa de Hispanio, estas senhelpe mensogataj de artikoloj pasiaj similaj al tiu de mi komentata, kiu ne ofertas eĉ unu referencon al dokumento —ĉu historia ĉu ne— sur kiu la aŭtoro apogas sin. Ĝia stilo ŝajnas al mi manipulacianta, maljusta kaj religiema pro sia dogmeco, sed malklera. Mi esperas, ke legantoj eltiru siajn proprajn konkludojn de la atenta legado de tiu artikolo kaj de tiu-ĉi respondo mia.
Kamaradece,

Jesuo

Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj ~ PDF (paĝo ª) Al legota artikolo
Muziko: Himno de Riego, variita de mi mem.
Ĉi tiu estis la himno de la Dua Hispana Respubliko, honore al Rafael del Riego, leŭtenanto-kolonelo de la hispana armeo, kiu ribelis en 1820 por libereco kaj demokratio. La himno mem ne referencas al Riego, sed ĝi estis mendita de li por ke siaj soldatoj marŝu je ĝiaj sonoj kiam ili kampanis tra Andaluzio por libereco. La himnon malpermesis maldemokratiaj regadoj de Fernando 7-a, Isabel II-a kaj Fransisko Franko.