Jen la kajero 50-a

Kovrilo

Mistera kaj ĉarma estas tiu muziko de rusa komponisto Nikolao Rimski-Korsakov, same kiel mistera estas faraona Egipto.

Antaŭ miloj da jaroj socio funkciis bone, laŭ la rakonto de Boleslaŭ Prus, kiun ni komencas reeldoni per nia magazino. Nia kovrilo montras tio en nia jariĝo, kvankam ni ankaŭ pritraktas aliajn temojn. Sed ni diru antaŭe, ke estas jam 50 kajeroj de kiam Antonio Marko Boteĝa komencis krei ilin je decembro 1988, preskaŭ antaŭ 13 jaroj.

Ni havas ankaŭ paron da ridetaĵoj ĉi tie: eseo pri la germana kaj alia pri la origino de Jesuo, memoraĵo pri mortinta haleano Peter Holt, kaj skizo pri krizo en Brazilo. Ankaŭ estas pripensado pri kunvivo kaj naturismo, kaj nian propran krizon ni traktas per artikolo okaze de la plendoj de Marteno. Novan ĉapitron vi legos pri muziko, tablaturon, aldone.

Kaj ankaŭ vi legos la enkondukon kaj la unuan ĉapitron de La Faraono, famega libro inter esperantistoj.

.
Menuo Kajero 50 | Kajeroj~ Redaktore
Muziko: Ĵerezade, de Nikolao Rimski Korsakov' .

Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon,
25-an de aprilo de 2001.