Pri terminaroj

Ooŝida Takeŝi kaj Andreo D. Marŝal skribis al mi pri muzika terminaro antaŭ kelkaj monatoj. Ambaŭ esprimas sintenojn pri muzikaj vortoj, kies tutan eldonitan katalogon oni trovas en la Muzika Terminaro kun Alfabeta Indekso de Butler and Merrick kaj Davido Hill, publikigita de MEL (Muzika Esoperanto Ligo) en Sofio je 1992.

Mi komencis ĉi tiun serion de artikoloj pri tiu ĉi temo ĉar mi sentas, ke la verko ĵus menciita estas tro influata de la anglaj lingvo kaj muzika tradicio, kiuj kuŝas preskaŭ ekskluzive sur instrumentoj, kaj ne sur homa voĉo, kiel okazas en la lando kie oni plej frue fiksis muzikon sur paperon, Italio.

Mi diris en la unua artikolo de la serio (Kajeroj n-ro 40, oktobro de 1998), ke la lingvo de muziko estas ĉefe itala, kaj pro tio oni devus konsideri la italan —ne la anglan— kiel evidentan fonton por terminoj teĥnikaj, same kiel (mi aldonas nun) oni elfontas novan vortaron pri komputiloj el la angla, ĉar usonanoj kreis la konceptojn rilatantajn al tiu temo. Sed tio estu nur mia sinteno kaj mia ago. Tiucele, mi komencis publikigi la citatan serion de artikoloj, ankaŭ konatan kiel Kurson de MEL, dirinte pri ĝi al la estraro de Muzika Esperanto Ligo. Post la publikigo, mi esperas, ke estos debato sufiĉe serioza pri la afero, sed ne el angla, sed el esperanta vidpunkto (kaj ne el el-angla-tradukite esperanta vidpunkto!)

La laboro ja estas tiom longa kaj eble tediga, ke ni ne povas esperi fini ĝin en unu sola sesio dum la venonta Kongreso Universala en Zagrebo. La temo ja indus apartan kongreson de MEL. Sed ni ne utopiu, kaj proponu praktikan solvon: ni proponu la farotan laboron en la venonta kongreso, kaj fari ĝin dum la venontaj jaroj pere de Interreto. Tiucele mi kreis dissendoliston muziko@yahoogroups .com. Ĉar ĝi estas tasko nur por voluntuloj, al kiuj ne gravas dediĉi tempon kaj labori eĉ pene por tiu afero, kiuj volas diskuti plene la aferon, terminon po termino senlace kaj dezirante atingi solvon por ĉiuj kaj por ĉiam, la listo estas privata. Tio signifas, ke ne eblas, ke oni aliĝu sin mem. Mi devas aligi voluntulon persone. Do, mi petas al ĉiu melano, ke ili petu min aligi ilin al tiu listo.

Mi denove klarigas, ke tiu serio de artikoloj de mi publikigata en Kajeroj el la Sudo estas propono, kiun oni devas ĉu akcepti, ĉu korekti -eĉ tute- post longa pridiskutado. La venontan numeron, ni daŭrigos nian prelegon pri tablaturo. :-) Propone via,

Jesuo de las Heras

Kongreso de HEF~ Kajero 51 | Kajeroj ~ Statuto de SAT
Muziko: Hungara infana kanto 2-a, de Sugár Reszó.

Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aŭgusto de 2001.