Malkonsento

Ne indas reagi al vortoj akraj de la antaŭa redaktoro de Kajeroj el la Sudo, ĉefe pro tio, ke mi jam argumentis pri tio per mia artikolo Kelkaj rimarkoj pri la artikoloj de Marteno, en Kajeroj nr-o 50-a kaj Pri pasia reago al alies opinio, en Kajeroj nr-48-a, kiuj ĉefe respegulas la politikon de la magazino (paĝo 2-a de ĉiu Kajeroj). Ne, mi ne kredas je perforto, kaj ĉiujn konflikton mi traktos dialektike anstataŭ interbate. Mi aŭdos ĉiujn kaj provos kontraŭargumenti, kvankam tio signifas, ke mi riskas esti konvinkita. Tamen, multe pli terure ŝajnas al mi, ke pravulo ne povas voĉigi sian penson. Tion jam maleblis Hitler, Ŝtalino kaj Franko, kaj mi ne volas fari same kiel ili.

Pro tio, ke mi asertas mian rajton ne esti subpremata de plejmulto sociala aŭ reganta opinio, mi nur konsideras bonajn argumentojn, eĉ se ili ne kongruas kun miaj ideoj pri libereco, toleremo kaj etiko, mi akre protestas kontraŭ la kampanjo disvastigata de medioj okcidentaj kontraŭ malgranda, mizera lando, pro tio, ke oni murdis dungitojn de Turoj Ĝemelaj. Nun Bin Laden estas demono, kaj senpruve oni perforte volas juĝi lin, ĉar oni sangosoifas pro venĝemo nedefendebla.

Bin Laden..., ĉu kulpa? Kompatindaj murdistoj jam pagis per siaj vivoj, sed tio ne sufiĉas al venĝemuloj. Tiuj, kiuj iam certigis, ke hispanoj subakvigis militŝipon Maine ("Memoru pri Maine", sensence reklamis ĵurnaloj de milionulo Hearst tiam) kaj pro tio ili deklaris militon, tiuj samaj, kiuj poste asertis, ke kompatindaj loĝantoj de Vietnamio atakis militŝipojn usonajn en Golfo de Tomkin', nun asertas, ke Osama Bin Laden ordonas ataki kaj faligi la novajn Turojn de Babelo, kie deĵoris homoj el multaj landoj, lingvoj kaj kulturoj en la mondo. Talibana reĝimo jam faris multe da sensencaĵojn, sed ili sence postulis, ke oni donu al ili pruvon pri tio, ke Bin Laden estis origino de la katastrofo, kaj la plej solidan pruvon, kiam oni elsendis ĝis nun estas tiu, de Toni Bler, la brita ĉefministro: Bin Laden estas la sola homo, kiu povis fari tion. Sekve, Bin Laden ja faris tion! Britajn parlamentanojn povas konvinki tiu logiko, sed mi devas esti pli stulta ol ili, ĉar evidentiĝas al mi, ke tio estas absurdaĵo. Per tiu argumento, polico povus solvi ĉiun krimon en la mondo. Kaj multe da senkulpaj homoj pagus pro krimoj, kiujn ili neniam faris.

Alia argumento estas, ke Bin Laden mem diris, ke Tion, kion usonanoj suferas nun, ni jam suferas de 80 jaroj, kaj de tio oni eltiras, ke li direktis la atakon! Tragike estas, ke tiuj stultultaĵoj estas kaŭzo por tiu milito, kiu povas mortigi nin ĉiujn. Radikoj de terorismo ne estas infana kverelo. Radikoj de terorismo estas pli bazaj, tamen pli simplaj: oni donu justecon al mizeruloj, kaj mankos causus belli (milita kaŭzo) por ke estu teroristoj. Sed tio, bedaŭrinde, estas pensi tro. Kaj estas pli facile iĝi granda teroristo, sed niaflanka.


Al legita artikoloAl Kaŭzoj de... ~ Al Helpo... ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Sangu nur (Blute Nur) kanto por soprano de la Pasio laŭ Mateo, de Johano Sebastjan' Baĥ, midigita de Ken Whitcomb.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.