Vojaĝu en Esperantolandon.Vojaĝu en Esperantolandon

Alitipan koncepton pri Esperanto instruado kaj memlernado ni trovas en la verko de Boris Kolker, kontraste al la simpleco de la libro de Keefe, Kolker uzis buntan paĝojn por fari pli altiran la vojaĝon de samideanoj en utopian landon de Esperanto. Subtitolo estas tre klariga: Perfektiga Kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la esperanta kulturo. Laŭ 26 lecionoj oni vidas interesajn dokumentojn, rakontojn, poemojn, komentarojn interesajn okaze de la aliaj eroj, kaj ankaŭ lingvajn ekzercojn, sen kiuj la verko ne estus kurso. Tamen, la fotoj kaj desegnaĵoj enhavitaj estas tiom altkvalitaj, ke indas legi la libron eĉ se nur pro la plezuro legi niajn plej bonajn plumojn, kiel Istvan Nemere, Raymond Schwartz, Julio Baghy, Ŝpomenka Ŝtimeĉ, John Wells kaj Zamenhof mem.

La libron oni povas ricevi de UEA mem kontraŭ 18 eŭroj.

Sur paĝoj 12-a kaj 13-a oni povas vidi la kovertojn de la libroj recenzitaj ĉi tie. Rodolfo Canet jam atentigis min pri la libro antaŭ kelkaj jaroj, sed pro manko da oportuneco mi ne antaŭe povis recenzi ĝin en niaj paĝoj.


Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu