Movado

Studsesio en Bydgoszcz

Dum la semajno el la 24a al la 26a de marto, okazas en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo el la pola urbo Bydgoszcz, stud- kaj ekzamensesio de la lernojaro 2006/2007.

Anoj de la sesio kun instruisto.Kiel oni scias, la oficiala lingvo de tiu lernejo estas Esperanto. En tiu lingvo okazas la plej granda parto de la tuta instruado. La sesion partoprenas la gestudentoj (ĉirkaŭ cent), el multaj diversaj landoj, kiel Albanio, Uzbekistano, Japanio, Ĉinio, Brazilo, Senegalio, Kamerunio, Tanzanio, Mongolio, Zimbavo, Kenio, Pollando, ktp.La profesoroj kaj prelegantoj estas ankaŭ el diversaj landoj, kiel Bojidar Leonov (Bulgario), Mirka Korniluk (Pollando)Marcel Delforge (Belgio), Mara Timermane (Latvio),Andrzej Korniluk (Pollando), Aŭgusto Casquero (Hispanio), Regina Grzebowska (Litovio), Remigiusz Mielczarek (Pollando), Xu Xiao Nan (Ĉinio), Abraham Langoume (Senegalio).Fine de la sesio okazos la ekzameno, en kiu la gelernantoj devas prezenti kaj defendi siajn diplomverkoj, verkitaj kaj defenditaj tute en Esperanto. La gestudentoj de la tria jaro bakalaŭriĝas, kaj atingas la ŝtatan polan diplomon.

Aŭgusto Casquero


Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu