Ni bruligu la flagon de la Dua Respuliko!

Je kelkaj etosoj hispanaj, ĉefe maldekstraj, oni emas sanktigi la flagon de la Dua Respubliko. Tiu flago havas tri zonojn, ruĝan, flavan kaj violan. Oni diras, La flago de la Dua Respubliko Hispana.ke la nuna flago, kun unu flava zono inter du ruĝaj zonoj duonlarĝaj al tiu flava, estas tiu flago «de Franko, la Diktatoro». Pro tio, en publikaj manifestacioj, de multe da jaroj maldekstruloj svingas la trikoloran, kaj ĵuse oni lasis ĝin sur la plej alta loko de la fama statuo je la Placo de Cibeles, en Madrido, kaj neniu forprenis ĝin... Post unu tago, venis purigistino, kaj metis ĝin en rubujon.

Tio pensigis min, ke fakte tiu estas la plej konvena loko por tiu flago. Mi scias, ke plej multe de la hispanaj legantoj de mia artikolo koleros kontraŭ mi, kaj eĉ rezonos, ke mi faras maljustan atakon al simbolo de libereco, egaleco kaj frateco.

Sed la flagon svingas komunistoj kaj socialistoj. Tiuj partioj repondecas pri multe da murdo dum la Dua Respubliko, kaj antaŭ la intercivitana milito kaj dum ĝi okazis. Dum junuloj batalis por siaj lando, nacio, familioj, ktp, kvin mil socialistoj kaj komunistoj murdis homojn pro tio, ke ili ne aprobis siajn ideojn revoluciajn. Kaj ili faris tion sen honoro kaj kun torturado de senkulpuloj. Nun anoj de tiuj partioj postulas, ke la Popola Partio pardonpetu pro tio, kion oni faris dum la Diktatoreco de Francisco Franko. Sed la Popola Partio ne ekzistis dum la 40 jaroj de tiu diktatoreco. Tamen, la Komunisma Partio de Hispanio kaj la Partio Socialisma Laborista Hispana (PCE kaj PSOE, hispane) ne nur ekzistis, sed ili estis la registaro de la Respubliko dum tiuj jaroj, kiam oni enkarcerigis, torturis kaj rabis homojn pro la grava krimo ne esti revoluciismaj aŭ ne sufiĉe arde revoluciismaj, kiel la anoj de POUM (Partio Laborisma Unuiĝinta Marksisma), kies gvidanto, Andreo Nin, estis senhaŭtigita antaŭ oni murdis lin.

Honestaj civitanoj brulas flagon fian.Oni volas kompari la Duan Respublikon Hispanan kaj la Francan Revolucion. Dum tiu ĉi, evidente estis troigoj. Sed iam, kiam
popolaĉo mortigis arbitracie burĝistojn, franca generalo ordonis siajn soldatojn pafi kontraŭ tiuj brutoj, kaj tiel —oni diras— li savis la Francan Revolucion. Sed dum la Dua Respubliko Hispana la armeo estis tiu popolaĉo, kiu forrabis, murdis kaj bojkotis pacon sinsekve. La Franca Revolucio ne havis ĉekejojn, tio estas, torturejojn por persekuti la kontraŭrevoluciulojn. Do, se oni volas honori flagon de Libereco, de Egaleco, de Frateco, oni honoru la francan flagon. Estus pli konvene, pli honeste. La flago de la Dua Respubliko Hispana estas flago de pravigo de murdo cele al la bono de la kaŭzo.

Kaj la kaŭzo estis la starigon de diktatoreco de la popolo, ne la defendo de la demokratio, kiel mensoge asertas nun tiuj senhontuloj, kiuj ankoraŭ ne pardopetis pro la mortigo de kvin mil homoj en Paracuellos de l’ Jarama, aŭ de aliaj dekunu mil homoj en la torturejoj.

Sed se oni estas nepre respublika, oni povas porti kaj honori la flagon de la Unua Respubliko Hispana. Dum ĝi ekzistis, ĝi estis ekzakte same kiel la nuna flago de la Reĝlando de Hispanio, krom la ŝildo.

Pro tio, kion mi diris, kiam mi vidas flagon de la Dua Respubliko, mi sentas emon bruli ĝin. Ĝi reprezentis neniam la popolon de Hispanio. La Dua Respubliko venis pro fraŭdo, ĉar neniam estis balotado por decidi, ĉu oni volas respublikon, ĉu ne. Kaj necesis milito por ke la popolo liberiĝu de tiu fia respubliko.

Do, mi daŭre demandas, kiam ni renkontiĝos cele al bruligado de flago de la Dua Respubliko?

Elbrule,

Jesuo.

Jan, 16-a 2006, 02:25

http://es.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-hispanio/message/9544


Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu