Krizaj ventoj en Hispanio

Estas ofte aŭdi la hispanan ĉefministron Zapatero, ke la ekonomio iras bone kaj ni eĉ atingos la germanan nivelon post malmultaj jaroj. Tamen, tiuj optimismaj asertoj ne kongruas kun la realo; verdire, la financa situacio estas delikata por multaj familioj kaj alvenas pluraj krizo-signoj.

Unue ni rigardu la MEP-on (Malneta Enlanda Produkto), grava mezurilo kiu adicias la tutan ekonomian produktadon de unu jaro en konkreta teritorio. En 2006, la oficiala datumo estas 3.9 elcento, kio ŝajnas pozitiva unuavide. Tamen, jara kresko de MEPo fariĝas absolute bagatela se ni ne kalkulas je la ŝanĝiĝoj en la loĝantaro. En la lastaj jaroj eniris multegaj enmigrantoj, kies nombro ne eblas kalkuli (laŭ kelkaj, la cifero povas superi po 100.000 homojn monate) Rezulte, nia porpersona enspezo stagnas, kaj la malplej kvalifikitaj laboristoj iom post iom perdas aĉet-povon. Unuafoje, ekde la 70-aj jaroj la laboristaro ricevas malpi ol 50 elcento de la riĉeco. Kompreneble, je la alia flanko de la medalo estas multaj entreprenistoj por kiuj la malaltaj kostoj rezultas ege profitdonaj. La kresko-modelo baziĝis en la lastaj jaroj ĉefe sur unu sektoro: la konstruado. Prezoj freneze kaj spekule altiĝis kaj dume neniam ekzistis tiom da neuzitaj leĝejoj. Fakte, multaj propietuloj rezignas enspezi per lu-donado, ĉar la leĝoj nesufiĉe protektas ilin. Sub granda hipoteka pezo vivas multaj familioj. Oni povas prognozi abruptan malpliiĝon de la dom-prezoj (kiel okazis en Japanio) kun malagrablaj sekvoj kaze de altiĝo de interezo, kiel opinias profesoro pri Publika Trezoro José Barea. La milionoj da eksterlandanoj laborante en tiu sektoro povas perdi vivrimedon. La estonto por multaj laboristoj estas malcerta. La junuloj ne povas fidi je la ŝtataj emeritiĝaj pensioj kiuj fariĝos neelteneblaj laŭ la nuna sistemo. La politikistoj ripetadas, ke pli da enmigrintoj necesos por sekurigi la sistemon. Tamen je longa perspektivo tiuj homoj devos ricevi pension multe pli grandan ol tio kion oni estis paginta.

Por ne komplikigi kaj troe plilongigi la artikolon, mi citu kelkajn aliajn problemojn kiuj malutilas al nia bonfarto: disiĝo de la centra ŝtato rompante la merkatojn, grandega ekstera deficito, perdo de konkur-povo kompare kun eŭropo, fiaska edukad-sistemo, politika malcerteco, malalta naskiĝokvanto, pliiĝo de la impostoj, miselspezo de publika mono, malraciaj leĝoj, krimo, ktp.

Tiuj ĉi problemoj estas strukturaj kaj ne cirkonstancaj, kaj do, la krizo estos pli malfacila ol simpla ŝanĝiĝo de la ekonomia ciklo. Ni esperu tiam laboron. Intertempe, s-ro Zapatero denove bombastos ridetante por klopodi konvinki nin pri siaj atingoj.

Jorge Pavón
Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu