Prezidanto.Parolas la  Prezidanto

Estimataj gehaleanoj antaŭ longa tempo estro de la komunisma partio de Hispanio, Santiago Carrillo, diris “la problemo ne estas ĉu monarĥio ĉu respubliko: la problemo estas ĉu diktaturo, ĉu demokratio”.

Mi diras tion ĉar dum la lastaj semajnoj en Hispanio la anoj de porrespublika manifestacio esprimis sian deziron, ke en Hispano ekestu Respubliko.

Liaj argumentoj estas.

  1. La reĝo ne estas elektita kaj liajn elpezojn ĉiuj hispanoj pagas. Mi konsentas, sed ĉu prezidanto de Respubliko ne havos elpezojn?, ĉu Respubliko estos senpaga? Mi demandas, se vi diras ke la Respubliko estos senpaga, mi diras jes al la Respubliko.
  2. La problemon nacian solvos Respubliko, ĉar ĝi estos Federacia Respubliko. Mi konsentas, se la Respubliko definitive solvos la problemon pri la nacio, sed la nova Respubliko havos konstitucion, kaj laŭ la aktuala konstitucio la regionoj de Hispanio havas pli da povo ol la aŭtonomaj regionoj de la Federacia Respubliko de Germanio. En tiu ĉi momento en Hispanio estas Federacia Monarĥio, kiu, laŭ libroj pri politika scienco, estas politika novaĵo.

La plej forta Respubliko de Europo, Germanio, estas pli centrisma ol la Monarĥio de Hispanio, kaj pro tio mi opinias, ke la nova Respubliko estos pli centrisma ol la aktuala Monarĥio, ĉar ĝia modelo estas la Federacia Respubliko de Germanio.

La elpezoj de la Monarĥio estas pli malaltaj ol la elspezoj de la Franca Respubliko. La gereĝoj de Hispanio elpezas malpli da mono ol la Prezidanto de la Franca Respubliko, kaj ni nur pagas unu reĝon, sed la popolo de Francio pagas tri aŭ kvar Prezidintojn de la Respubliko.

Kiam ni diras tion niaj samideanoj de la maldekstro diras: vi estas faŝistoj! Ni devas kompreni kaj esti toleremaj, ĉar ili estas kreduloj: ili ne havas religion, sed ili estas kreduloj, kaj kreduloj ne pensas, sed kredas.

Respublikoj en Hispanio jam fiaskis, kaj ili fiaskis kiam ne havis grandan respublikan partion, kaj pro tio la anoj de la respubliko estis socialistoj kaj komunistoj. Mankis forta partio respublika.

Manuel Azaña, Prezidinto de la lasta Hispana Respubliko, estis ano de la Kongreso per helpo de la socialista partio (PSOE), dum la balotado de 1933.

La plej forta partio republika estis la Radikala Partio, gvidata de Alejando Lerroux, politikisto taŭga por la literaturo de Alejandro Dumas, sed ne por tiu politiko, kiun bezonis Hispanio en tiu momento.

Li estis gvidanto de la Radikala Partio, kiu havis povon pro la dekstro de Hispanio, per la CEDA1.

Tio signifas ke Manuel Azaña estis kongresano pro la helpo de PSOE, kaj Alejandro Lerroux havis povon pro la helpo de la CEDA.

Kaj tiun ĉi momenton ne ekzistas granda partio respublika en Hispanio, do respublikanoj bezonas PSOEn, same kiel dum la lasta Respubliko.

La problemo, kiel diris Santiago Carrillo, ne estas Monarĥio aŭ Respubliko, sed ĝi estas, ĉu diktauro ĉu demokratio.

En la venonta numero mi parolos pri la aktuala diktatoreco de la kreduloj, ĉu destraj, ĉu maldekstraj.

Johano Cabezos,
Prezidanto de HALE


Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu