Socialo

Mesaĝo por Internacia Virina Tago 2011, Hiroŝima

Karaj virinoj en la mondo,

En la nomo de kunveno en Hiroŝima por la Internacia Virina Tago 2011 ni sendas al vi elkoran saluton de amikeco.

Ni, plenuma komitato de la Virina Tago konsistas el 20 organizoj kiuj ĉiutage aktivas en diversaj medioj por egalrajtoj inter viroj kaj virinoj, altigo de virina posteno en la socio, konstruo de socio de komuna partopreno de geviroj, kaj paco.

Ni havos kunvenon por la Internacia Virina Tago la 8-an, marto, 2011 kun la temo "Paco kaj Virinaj vivoj." Ni aŭskultos prelegon, kantojn, kaj spektos filmon, interŝanĝos pri niaj agadoj porpacaj. Krome ni ekspozicios mesaĝojn porpacajn kaj fotojn de virinaj vivoj ĉe publika ekspoziciejo kaj kunvenejo de la Virina Tago.

Historio de la Virina Tago originis en 1907 okaze de manifestacio de virinoj en Novjorko, Usono, postuli panon kaj egalrajton. Virinoj dezirante pli bonan vivon kaj postenon disvastigis agadon por Paco, Egaleco, Disvolviĝo kaj Evoluo. En paco realiĝos plibonaj postenoj de virinoj.

La historio de Internacia Virina Tago samas al historio de virinoj de Hirosima kiuj agadas neniigi nuklearmilojn.

La urboestro de Hirosima en 2010 apelis "Perspektivon 2020" cele al neniigo de nuklearmiloj ĝis 2020, kaj ni el Hirosima luktas por ĝi levi ondojn de internaciaj voĉoj realigi nuligon de nuklearmiloj sur la tero.

Ni petas vin doni al ni vian mesaĝon porpacan, kaj informon pri eventoj aŭ agadoj porpacaj en via lando, regiono, municipo aŭ de vi mem. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publika ekspoziciejo kaj en la kunveno de la Virina Tago.

S-ino NOBUMASA Ĉieko, Prez. de la Plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2011, Hirosima Municipo Hirosima.

Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:

  1. Arko de Hirosima
  2. Ligo de WE-palaco
  3. Kina karavano
  4. Novjapana Virina asocio
  5. Tutlanda ligo de vartistoj
  6. Hirosima Esperanto-Centro
  7. Ligo de medicinaj sindikatoj
  8. Emerita sindikatoj
  9. Instruista laborsindikato
  10. Ligo de solaj patrino k infano (urba)
  11. Laborsindikato de municipaj oficistoj
  12. Laborsindikato de de urbaj oficistoj
  13. Ligo de patrinoj
  14. Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima
  15. Ligo de virinaj asocio WENET
  16. Ligo de komercistoj
  17. Virina demokrata klubo
  18. YWCA/ Hirosima Eduka-Centro por Virinoj.
Limdato kaj aliaj: ĝis la 20a, feb. 2011.
Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata.
Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka @mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio.

Osioka Taeko

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu