Politiko

Kial progresemuloj malutilas al tiuj, kiujn ili deziras helpi

Oni scias, ke progresemuloj estas morale pli bonaj ol ceteraj homoj. Maldekstruloj neniam diskutas; ne estas bezono. Ili ne prezentas argumentojn fronte al aliaj por solvi problemojn aŭ plibonigi situacion. Ili estas nur bonaj homoj, kiuj deziras solvi la problemon, sed tiuj, kiuj ne konsentas kun ili estas mizeruloj, kiuj volas malbonigi aferojn eĉ pli. Se, ekzemple, oni disuktas pri reformo de sansistemo, estas nur du pozicioj: tia de tiuj, kiuj zorgas pri homoj, ili mem, kaj tiu alia, de tiuj, kiuj estas mizeraj, egoismaj, kiuj permesas, ke homoj mortu ie ajn: tiuj, kiuj ne konsentas kun progresemuloj. Pri ekologio, oni jam scias, ke unuj volas detrui la planedon, kaj aliaj savi ĝin. Alfronti ĉiun aferon oni povas per diversaj opinioj, komencante de la ideo, ke ni ĉiuj deziras trovi la plej bonan solvon. Por progresemaro tio ne estas tiel: se oni estas dekstrema, tio estas nur por tio, ke oni estas egoisma, defendas privilegiojn, ĝojas pri milito kaj tio, ke la afrikaj geinfanoj malsatu.

Ĉiuj diskutoj venas el tio, ke ekzistas supereco morala en ideoj maldekstraj. Sekvoj estas mirindaj: oni ne plu devas ribati ideojn, oni nur devas diri, ke ili estas desktraj ideoj. Oni ne plu bezonas kontraŭstari argmentojn, sed nur montri, ke la kontraŭulo estas en la malluma flanko de vivo: li aŭ ŝi estas dekstra. Peko sen pardono.

Sed estas io eĉ pli malbona: pli ofte ol ne, politikistoj, kiuj reprezentas la voĉdonantojn dekstrajn, kredas tion. El tio venas sia ĉefa strategio ŝajniĝi plej eble kiel maldekstra. Tiu realo kondiĉigas la politikan vivon en Hispanio. La debato putriĝas en sia origino. Maldekstro difinas la paŝon kaj celon, kaj dekstro marŝas survoje.

Kaj tio estas la vera fraŭdo en hispana politiko nuna. Ĉar tiuj ideoj de maldekstro estas tiuj ideoj, kiuj fiaskigis grandan landon en la mondon, Rusio, kiam ĝi iĝis Sovetunio. Ni havas plurajn aliajn ekzemplojn pri malriĉigitaj landoj per maldekstraj ideoj: Kubo, Venezuelo, Vietnamio, eĉ Ĉinio, kiu estus eĉ pli riĉa, se ili ne suferintus la komunisman vitriolon de pli ol duonjarcento.

Ne estas, ke en hodiaŭa Hispanio ne estas gejunuloj kun propraj, novaj ideoj pri la plibonigo de niaj ekonomio kaj socio. Estas, ke ili ne kuraĝas diri laŭte, ke ili estas dekstruloj, kiuj laboras por plibonigo de nia lando. Iliaj povas estas eraraj proponoj, sed ja estas la laboro de parlamento, diskuti kaj konvinki, aŭ konvinkiĝi, pri plej bonaj ideoj. Tamen tio postulus, ke gedeputitoj estu honestaj reprezentantoj, kiuj rifuzu fian disciplinon de partio kaj voĉdonu laŭ siaj konsciencoj, kaj ne laŭ la konvenoj de siaj partioj.

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu