Lando kantita de Marti kaj Hemingway, Havano,
Redaktore

Same kiel ni komencis lastnumere, ni enretigos artikolojn unu post la alia, sen promesita aperdato, ĝis la koncerna monato, kiam la eldono oficiale fermiĝos. Bedaŭrinde, julio venis, kaj ankaŭ oktobro, kaj nun jen sekvanta februaro kiam la julian numeron ni fermas. Multaj aferoj kaptis la intereson kaj laborkapablon de ĉi tiu redaktoro, sed fidele al mia kompromiso kun vi, leganto, ne pro tio la numeroj de oktobro kaj januaro malsukcesos trovi vin baldaŭ. Pro tio restos ĉi-tiu numero julie, eĉ se publikigite sekvantjare.

La gravaj eventoj nunaj en Hispanio denove ne permesas al ni preterrigardi politikon, ĉefe pro tio, ke emerituloj vidas sian monon neplialtigebla por la unua fojo en la historio de la mondo, ne diri de Hispanio. Tio tuŝas min rekte, ĉar antaŭ nur kvin monatoj mi jam oficiale emeritiĝis, fakte kelkajn semajnojn post la UK de Havano; sed eĉ se tio ne okazintus, mi ankaŭ solidariĝus al tiuj homoj, kiuj doninte la plej bonon el si mem al socio, ne meritas, esti mizeraj pri ties enspezoj. Same funkciuloj, la homoj, kiuj marŝigas la ŝtaton, vidas siajn salajrojn malpliigitaj. Kaj tio, laŭ mi, estas risko, kiu ŝtato vere ne povas permesi al si. Ĉar funkciuloj estas la solaj laboristoj, kiuj povas haltigi ŝtaton..., se homoj ne estus, ĝenerale, tiom malkuraĝaj en Hispanio, kiel ni jam denoncis fojfoje ĉi tie: oni forprenas, iom post iom, demokration de nia komuna havaĵo, kaj neniu elstaras defendi ĝin. Tio estas certigo, ke hispanoj neniam meritis demokration aŭ liberecon, ĉar oni havas nur tion, kion oni gajnas kaj konservas batalante kontraŭ tiuj rabistoj, kiuj deziras sklavigi nin per forpreno de nia plej inda havaĵo.

Sed la nuna krio mona kaj ekonomia havas apartan version en Mursjo, kie la regiona registaro decidis laste malpligrandigi la salajron de kaj geinstruistoj kaj gedoktoroj kaj geflegistoj po 76 eŭroj, kio ekstartigis akrajn manifestaciojn en la ĉefurbo, motorigitaj de oficialaj sindikatoj CCOO (laborismaj komisioj) kaj UGT (unuiĝo ĝenerala de laboristoj), ambaŭ ricevante entute pli ol 9 000 milionoj da eŭroj el hispana centra registaro de Rodriguez Zapatero, kiu neis la krizon dum tri jaroj, tiel pligrandigante ĝin, kaj pro tiu stipendiego nenion reklamante al li.

Tamen, ni ne estu tiom malpozitivaj, ĉar iel ajn ni progresos kaj laboros iom post iom, fosante nian sulkon modeste, sed kuraĝe.

Esperante, ke vi, leganto, taksu nian agadon sufiĉe grava por dediĉi al ĝi kelkajn minutojn de via libertempo, salutas via redaktoro

Jesuo.

Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 82-a ~ Progresu