Rakonto

Mistera obeulino 2

La tutan semajnon ŝi pensis pri li kaj lia forta volo. Ŝi estis vidinta, ke li estis sekse eskcitita, sed tamen li ne prenis ŝin. Aferojn oni faru nur tiel, kiel li decidos. Ŝi ne povis ne agnoski, ke ŝi humiligis lin kiam ŝi mastris, sed li per ĝentilaj vortoj kaj dolĉaj manieroj submetigis ŝin multe pli efike...

Kiam ili denove renkontis, la aferon kiu estos mastro, kiu estos sklavo, ili ankoraŭ ne estis decidintaj; sed ŝia preferon ŝi montris evidente: ŝi vestumis sian ĵus aĉetitan ruĝan mantelon, kiu kovris ŝian ruĝan bluson kaj ruĝan minijupon, kiuj siavice kovris ŝian ruĝan mamzonon, ruĝan stringon, kaj ruĝajn ŝtrumpojn, kiuj ankaŭ kovris ruĝajn altajn ŝuojn. Ĉifoje ŝi mendis kaj pagis la hotelon, sed ili ne rendevuis en la ĉambro, sed en la kafejo de la hotelo.

—Saluton, Ana Maria—, diris li kun granda rideto sur sia vizaĝo. —Ĉu vi bone fartas?

—Saluton, Domingo—, ŝi diris. —Dankon, bone. Kaj vi?

—Mi ne povas plendi—, diris li, —ĉefe nun, kiam mi vidas vin.

Ŝi ruĝiĝis, kvazaŭ ŝi estus dekkvinjaraĝa, kio ŝokis ŝin mem. Sed tio nur evidentigis al li, ke ruĝa estas la plej konvena koloro por ŝi.

—Nu, Ana, diru al mi: ĉu vi pensis pri nia afero? Lastan fojon ni ne decidis kiu estos mastro, kiu sklavo...

Ŝi rigardadis planken, kaj diris tre mallaŭte:

—Ĉu ne evidentiĝas?

—Nu, vi estis tre bona mastrino. Estis komuniko inter ni du.

—Ĉu vi ne preferas esti mastro, Domingo?—, preskaŭ plendis ŝi.

—Esti via mastro estis bonega, Ana Maria. Sed mi devas scii, ĉu vi deziras esti sklavino vere, ĉu ne.

—Ĉu miaj vestaĵoj ne evidentigas?

—Nu, estas bela komplimento al mi, dankon.

Subite ŝi surgenuis antaŭ li kaj diris:

—Mastro, mi petas, prenu ĉi tiun sklavinon por ĉio, kion vi volos.

Li rapide ĉirkaŭokulumis, kaj rapide prenis ŝiajn manojn kaj puŝis ŝin denove en ŝian seĝon.

—Vidu, Ana, ke estas aliaj homoj ĉi tie. Mi proponas, ke ni finos niajn kafojn kaj poste ni iru en la ĉambron paroli pri ĉio tio. Ĉu vi konsentas?

Ŝi lasis sin porti sur sian seĝon, kaj ridetis. Post unu minuto da silento, ŝi prenis sian kafon, kaj ridetis al li, dum ŝi trinkis:

—Bone, Domingo. Nun vi jam konas mian deziron. Kiu estas via? Ĉu vi preferas, ke mi estu via mastrino?

—Fakte, Ana Maria, al mi plaĉas ankaŭ via elekto. Sed ni devas paroli pri la afero.

—Ĉu estas io dirinda pri la afero? Unu mastras, la alia obeas. Kion pli?

—Nu, ĉu estas limoj, ĉu ne.

—Estos ĉio, kion mastro decidas. Sklavo akceptas, aŭ serĉas alian mastron.

Li rigardadis ŝin longe, kaj post du minutoj, li finfine parolis:

—Jes, Ana Maria, ni provu: mi akceptas esti via mastro, kondiĉe, ke vi akceptu kelkajn kondiĉojn.

—Mi aŭskultas.

—Unue, estos paŝvorto inter ni. se vi diras paŝvorton, kio ajn ni faras, haltiĝas tuj. Se vi ne povas diri la paŝvorton, estos afero, kiun vi povos fari por indiki ke vi dirus la paŝvorton, se vi povus paroli.

—Mi konsentas. Ĉu estas pli kondiĉoj?

—Mi bezonas scii kion vi ne ŝatas.

—Mi neniam estis sklavino. Mi ne vere scias. Ĉu ni ne povas provi kaj decidi poste?

—Nu, kompreneble. Dua kondiĉo estas, ke vi devas ĉiam paroli al mi plej respekteme, sed tamen fojfoje ni rendevuos ci-al-cie, tio estas, kiel du amikoj, kiuj povas paroli tute libere. Nu vi parolu, Ana Maria. Ĉu vi havas kondiĉojn?

—Ne.

—Nun mi iras al ĉambro. Vi venu baldaŭ.

Li iris paroli kun hotelisto, al kiu li demandis kelkajn aferojn por viziti la venontan tagon en la urbo. Dume, ŝi pagis la kafojn, kaj iris en la ĉambron.

Li venis kiam ŝi ĵus fermas la pordon. Vidante lin, ŝi denove malfermis ĝin.

—Saluton, mastro!

Li ridetis al ŝi, kaj karesis mallonge ŝian hararon enirante la ĉambron.

—Enŝaltu la televidilon, kara.

Ŝi tion faris, kaj tuj poste li signalis per sia mano al planko apud li. Ŝi obeeme sidis sur la planko apud li. Li karesis ŝian hararon, kaj diris, ke plaĉas multe al li ĝi. Li demandis ĉu ĝi estas nature ruĝa, ĉu ŝi pentras ĝin. Sed vera ruĝhararulino ŝi estas.

Ili pasigis la tutan semajnfinon en la ĉambro. Televido estis ekskuzo por la ago simple esti kune. Estis multe da tenereco en la maniero per kiu li tuŝis ŝin, en la maniero per kiu ŝi alkroĉis al li la tutan tempon. Finfine li prenis ŝian kapon per siaj du manoj, kaj lasis longan kaj profundan kison en ŝian buŝon. Li esploris ŝian korpon per siaj manoj, kaj uzis ŝin la du tagojn. Li ne uzis ludilojn tiufoje, nur manojn kaj buŝon. Sed ŝi suferis ŝokon kvazaŭ elektran, ĉar ŝi kontrolis nenion pri tio, kio okazas. Ŝi sentis sin tute lia. Ŝi ne sciis kiom longe la afero daŭrigos, sed ŝi pretis profiti la aferon ĉiom longe, kiom ĝi daŭru.

Je la fino de la semajnfino, lunde frumatene, li forlasis la hotelĉambron, dum ŝi ankoraŭ dormis.

Ĉu daŭrigota?

Jack Crane

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 85ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo