Parolas la prezidanto

Estimataj gehaleanoj!

La prezidanto de HALE.Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis la dokumentafilmon  "inside job" (laboro de interno), kiu mirinde klarigas pri la krizo. Lernantoj ĉe mia klasĉambro laboros pri tiu dokumentafilmo, ĉar la parto-prenantoj parolas kaj diras malverojn pri la kaŭzo de la krizoj. Ni komprenas la rilaton inter vira penso kaj ekonomio. Finfine la aŭtoroj de la krizoj ne estas en la malliberejo. Tio estas kapitalismo.

En Hispanio oni havos baldaŭ balotadojn por urbodomo kaj komunuma aŭtonomio. Diras ĵurnaloj, ke socialista partio ĉifoje malvenkos la balotadon.

Tio estas esperenda ĉar ili ne scias kiel ataki krizojn. _Ili parolas pri solidareco sed ne pri kiel ataki krizon. Ili ne estas bonaj  pri solvoj,  sed la desktra partio ankaŭ ne estas tiel.

La dekstra partio havas en siaj listoj personoj nehonestaj. kiuj _havas problemojn kun la justico. Sed ili venkos la venontan balotadon, mi timas.

Finfine mi devas diri al vi, ke nia revuo ankaŭ bezonas ŝanĝon. Kaj HALE ankaŭ bezonas ŝanĝon. Pro tio  Mi ne plu volas esti Prezidanto. Oni malfermos baldaŭ procedon elekti novan prezidanton de HALE._

Johano Antono





Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 85ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo