Redaktore

Ne voĉdoni ne plu estas nur simpla rajto,
sed ankaŭ morala devo

Ne balotu.

Post nur kelkaj tagoj de la apero de nia magazino hispanoj estos kunvokataj de siaj partioj politikaj kaj registaro voĉdoni pri kiu fermita listo da kandidatoj plaĉos al ni, ke fari ĉion, kion ili faros per nia mono sen ia ajn respondeco antaŭ ni, krom tiu nebula puno post kvar jaroj..., kiu konsistas el voĉdoni alian partion, kiu faros same kiel la antaŭa solvi niajn problemojn.

Sed estas grava mensogo en tiu argumento...: la bato de civitanoj komunaj ne estas ne voĉdoni al kulpa partio, sed voĉdoni al neniu partio. Kiu partio ne kulpas pri fraŭdo politika kaj ekonomia en la nuna Hispanio? Ĉu ni deziras partiojn, kiuj tute seninteresiĝas pri la problemoj niaj, komunaj civitanoj? Oni diris al mi iam, ke ne voĉdoni estas ebligi, ke Franko denove venos regi nin, aŭ ke ne voĉdoni estas fari la deziron de kontraŭdemokratuloj, aŭ ke ne voĉdoni utilas al neniu, ĉar eĉ se preskaŭ neniu voĉdonas, la registaron formos la plej voĉdonita partio, ĉar iuj nepre voĉdonos, eĉ se nur anoj de konkurantaj partioj politikaj. La du unuaj argumentoj estas absurdaj, dum la tria estas praktika. Franko jam mortis. Ĉu li estis fiulo, ĉu ne, estas senutila debato, ĉar li ne eltombiĝos kaj li ne plu povas fari ion ajn ĉu bona ĉu malbona por ni.

La dua argumento, tamen, estas vere kontraŭdira kaj hipokrita. Kiu estas pli granda kontraŭanto de demokratio ol tiuj, kiuj nun malebligas demokration en Hispanio? Dum kvardek jaroj Fransisko Franko malebligis tion, kaj regis la landon nur per sia reĝimo, do ni povas diri, ke nur unu partio povis regi la landon. Sed nun, pro tiu fia argumento pri utila voĉdono preskaŭ ĉiu hispano voĉdonas ĉu por Partio Popola (laŭdire dekstro) ĉu Partio Socialisma Laborista Hispana (laŭdire maldekstro). Tio signifas, ke praktike ekzistas nur du partioj. Aldone, tiuj partioj faris, dum en povo, malmulte por la popolo, kiu pagas ilin. Ilia ĉefa koncerno estas pruvi, ke la alia partio, kiam estis en povo, faris ĉion eĉ pli malbone. PP ne nuligis la plej perversan leĝon de PSOE, kiam ĝi estis en povo, LOGSE, eĉ se tiu ĉi perfidas ĉiun dezireblan valoron en hispana edukado kaj, sekve, socio, kaj kreis la duan plej perversan leĝon en nia historio: La leĝo pri minorulo, kiu ebligas, ke krimulo tute ne respondecas antaŭ la socio kaj leĝo se li aŭ ŝi estas pli juna ol 18 jaraĝo.

Aliflanke, eble normala hispano ne memoras, ke kiam li aŭ ŝi voĉdonas por partio, li aŭ ŝi donacas al ĝi 0.54 eŭron, ĉar tiun kvanton ricevas sia politika partio. Dek milionoj da voĉdonoj estas 5 400 000 eŭroj. Ankaŭ, voĉdoni signifas, ke oni akceptas la rezulton de la balotado. Mi kontraŭas tion. Pro tio mi ne voĉdonos: Mi ne dungas sentaŭgulojn. Mi ne akceptas iliajn trompojn. Mi estas por libereco kaj kontraŭ diktatoreco. Ĉar partitokratio estas diktatoreco, ĉikaze de du partioj anstataŭ unu partio, kiam dum la regado de Fransisko Franko. Jen etikaj kialoj ne voĉdoni ĝis kiam estos demokratio en Hispanio. Jen rifuto al tria argumento, praktika.

Jesuo.

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 85ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo