Movado

Mesaĝo por Krokodiloj

Mi rimarkis, ke homoj kun ne sufiĉe da memfido ade parolas en sia denaska lingvo anstataŭ uzi Esperanton ĉe niaj renkontiĝoj ne oficialaj.

Koincidas ofte tio kun la fakto, ke ili ankaŭ ne bone regas sian propran lingvon. Tion mi konstatis pri la hispana kaj la angla en diversaj niaj renkontiĝoj laste.

Tamen, se oni devigus sin paroli nur esperante, oni baldaŭ konvinkiĝus pri la mala fakto, ke mastrumante Esperanton, denove venante en sian denaskan lingvon devige, pro la fakto ke oni devas paroli al neesperantisto, oni konstatus, ke oni pli bone regas ĝin, sian denaskan lingvon, kaj aldone, ke oni kreskis iom pli kaj persone kaj humane ĝuste pro tio.

~ Numero 86ª ~ Kajeroj. ~