Politiko

Katalunofobio

Antaŭ kelkaj semajnoj, dum la nomita "Diada", aŭ "nacia" festotago de Katalunio, la 11-an de septembro, kelkaj hispanaj malamikoj de Hispanio bruligis la flagon de niaj komunaj lando, nacio kaj kulturo.

Sed estas absurde, ke neniu pagos pro tio. Oni ne povas paroli "kontraŭnaciisme" eĉ en nenaciismaj etosoj, ĉar oni kutime admonas nin al "prudento" kaj "tion-oni-preferinde-ne-faru-kvankam-oni-pravas". Tio estas danĝera cedo al ĉantaĝo de perfortuloj, kiun oni ne plu povas permesi al si. Honestaj civitanoj sindemandas okaze de tio, kie estas la diversaj registaroj de Hispanio, kaj al kio utilas ili ĉiuj, kaj ĉefe kial tiuj mizeruloj ne estas en karcero.

Mi opinias, ke ja sufiĉas. Ju pli oni donas al naciistoj, des pli ili postulas. Tio estas la plej erara ago de la socialisma registaro dum la lastaj ok jaroj. Kaj tio estas danĝere eĉ, ne diri ĉefe, por naciistoj mem: se Katalunio sendependiĝus hodiaŭ, ĝi certe perdus la plej grandan parton de sia merkato, la ceteran Hispanion. Eble ĝi falus ekster Eŭropa Unio, ĉar ne estas penseble, ke Francio kaj Hispanio akceptos ĝin kiel novan membron, kaj sekve nur malsato kaj malriĉeco povas veni el tiu genia koncepto, sendependismo.

Multaj sendependistoj plendas, ke en la cetera Hispanio abundas katalunofobio, tio estas, malamo al Katalunio. Ili konfuzas fobio al tiu regiono kaj fobio al sendependismo, kiu ja ekzistas en plej granda parto de Hispanio. Sendependismo vere ekzistas nur en la mensoj de politikistoj katalunaj kaj vaskaj, kaj parte en tiuj galegaj, kaj ili infektis komunan popolon, serĉante voĉdonojn. Ili tion farante profitas bedaŭrindan mensomalsanon en nia lando, kiu venas el tempoj de diktatoreco de Franko: timo implikiĝi en politiko, kaj ankaŭ ia emo sekvi ordonojn de tiuj, kiuj regas de registaro. Ne ankoraŭ hispanoj larĝe komprenas, ke estas registaro je la servo de ili, kaj ne inverse. Ĉie oni aŭdas, ke oficistoj estas je nia servo, kio estas vere, kvankam ofte dirita al malĝusta homo, sed estus tre sana ekzerco da bazaj rajtoj, ke oni sentu tion kaj agu sekve rilate al politikistoj. Nun estas larĝa emo en interreto tiudirekte, kaj pro tio mi atendas grandan kvanton da sindetenoj en la balotado de la 20-a de novembro, sed tiu sinteno ankoraŭ ne havas sufiĉe da forto por persekuti juĝe al politikistoj, kiuj mensoge aŭ perforte pro sia ofico agis favore al si aŭ al siaj familianoj. Mi iam proponis al retumantoj, ke ni aldonu nian forton kaj monon al tiu celo, sed mi ankoraŭ ne ricevis respondon. Babilaĉi ne estas same kiel elspezi monon, eĉ se tio estas je la bono de ni ĉiuj. Ankoraŭ hispanoj ne moviĝas per si mem, sed nur desupre. Pruvo pri tio estas la konflikto pri la rabato pri salajroj al funkciuloj: sindikatoj bremsis malkontentulojn ĝis kiam la rabato venis al salajroj de sindikatistoj mem, kaj eĉ tiam ili havis nur unutagan strikon. Kiam Prezidantino de Madrida Komunumo, Esperanza Aguirre plialtigis la nombron da instruhoroj semajnaj po 20 po semajno en liceoj, koleraj manifestacioj okazis en tiu loko, sed ne en Andaluzio, kies istruistoj de kelkaj jaroj jam instruis po 21. Sindikatoj ricevas multe da mono de la Hispana Registaro, kaj en Andaluzio la komunuma registaro estas socialisma, same kiel tiu de la centra nacio.

Tio estas malsana situacio en nia lando: ne gravas, ke politikistoj faru mal- bonan politikon, ne gravas, ke li aŭ_ŝi rabas aŭ estu malhonestaj, gravas, ĉu tiu politikisto estu nia ĉu de alia partio. Kaj la danĝero venas de tio, ke nuntempe oni ne konsideras ke esti hispana, kia ni ĉiuj estas, estas pli grave ol esti komunisma, dekstra, maldekstra, aŭ ia ajn, kaj oni insultas alipensanton kiel faŝisman aŭ totalisman, proklamante sin kiel tia tion dirante.

Tamen, tio ja havos koston. Teruran koston en la estonto. Se oni ne sentas sin hispana, se oni ne sentas sian hispanecon, oni ne povas esperi ion ajn bonan de hispaneco aŭ de Hispanio. Ekzemple, kiam maristoj de vaska fiŝkaptŝipo Alakrana estis kaptitaj de somalaj piratoj, ili ne petis helpon de la Vaska Aŭtonoma registaro, sed tiu de la tuta Hispanio liberigis ilin, laŭ mia opinio per hontinda pago de mono de tutaj hispanoj, ne vaskoj. Oni ne povas ne imagi, ke se Vaskio, aŭ Eŭskio, kiel ili preferas nomi sin, estintus sendependaj landoj, ili ne havus la monon liberigi ilin, kaj piratoj mortigus ilin, por averti al estontaj klientoj, ke sia negoco estas serioza. Simile, estas grandaj katastrofoj, kiujn etaj sendependaj ŝtatoj simple ne povus solvi, sed nur la helpo de multaj aliaj ŝtatoj etaj. Sed etajn ŝtatojn oni estigas pro malsolidareco kaj egoismo, kaj sekve ili plej verŝajne ne atentos al malfeliĉo de najbaroj. Tamen se tiuj najbaroj estas civitanoj de la sama lando, oni ne povas nei helpon. Tio okazis dum la egan riverkreskon de Turia, en Valensjo, je 1957, kiam la tuta hispanaro iris amase helpi valensjanojn, aŭ pli ĵuse, kiam okazis la tragedio ekologia pro la frakasiĝo de la petrolŝipo Prestige en Galegio.

Sekve, oni konkludas, ke tiun katalunofobion katunistoj mem kulturas, kaj sukcese, por ke nekatalunaj hispanoj prifajfu en la estonto pri la problemoj de Katalunio, kiuj ja estos. Se tiam ĝi ankoraŭ estas parto de Hispanio, ili havos hispanan solvon. Se ili ne plu estas, kaj mi esperas ke ili ne estos aŭ cesu voĉdoni favore al sendependismaj partioj, najbaraj landoj prifajfos pri iliaj problemoj, kiuj ne plu estos niaj.

~ Numero 86ª ~ Kajeroj. ~