Parolas la Prezidanto

Somero kaj juneco

Antaŭ kelkaj jaroj la juneco de Francio diris ne: je la jaro 1968.

Falis Franko, venkis la Socialista Partio, venkis la Popola Partio, venkis denove la Socialista Partio kun Zapatero kaj fronte al la krizo, la juneco de Hispanio diris "Ne!"

En alia landoj oni parolas pri la ¨Hispana revolucio¨, oni parolas pri la juneco, kiu dormas en parko kaj ili volas sanĝi la societon, ili volas demokration realan.

Tiu ĉi estas la nomo “demokratio reala”; sed ĉu ne ekzistas demokratio en Hispanio? Mi diras ke en Hispanio ja estas demokratio frankisma, ĉar partioj politikaj ne funkcias demokratie.

Antaŭ kelkaj jaroj en la Partio Socialista estis elektado pri kandidato partia al estonta nacia balotado. Venkis eksministro Borrell, sed la estraro de la partio ne apogis lin kaj altrudis Almunjon, membro de la estraro antaŭa.

Venkis Almunjo sed malvenkis interna demokratio de la Partio Socialisma, ĉar en Hispanio partioj funkcias nun same kiel la franka partio, kio estas, laŭ mia eltrovo, deficito pri demokratio.

Kaj la juneco diris "Ne!", ĉar ili volas realan demokration, same kiel mi kaj ĉiu vera demokrato ankaŭ volas tion, kion oni ŝuldas al ni: realan demokration. For Alfonso Guerra! Vivu Montesquieu!

Juan Antonio Cabezos Martinez

~ Numero 86ª ~ Kajeroj. ~