Eseo.

Demografia krizo.Demografia vintro kaj demografia krizo
Ekonduko.

Post 50 jaroj de manipulado pri la mitoj de la troloĝateco, oni konstatas, ke la homaro trairas procezon de maljuniĝo, kaj en la jaro 2050ª, se tia ĉi evoluo daŭrigas, Hispanio —posedanta indicon sub 1.2 de filoj po ĉiu virino— estos la unua de la rangolisto.

La penoj de la grandaj regopovoj por limigi la loĝatecon, kaj ĉefe tiun de la malriĉulaj tavoloj, ruinigis la mondan demografion. La ti­el nomita de­mo­grafia bombo estas elpensaĵo de la majs­troj de la trans­nacia im­pe­ri­is­mo celanta for­e­viti, ke sufiĉe gran­da kresko de la loĝantaro mi­na­cu la interesojn de la kontentigitoj. La kon­tentigitoj maskis, diskonitigs, kaj pli efike diskonigas la timigilon de la demografia bombo, kiel la ĉefan minacon kontraŭ la eko­no­mi­a progreso kaj la medion. Tiu­ce­le utilas al ili la ekonomika te­o­rio de Malthus ['maltus], kiu taŭ­gas al ili  kiel sciencan fun­da­men­ton. La klimatiŝanĝon ili ankaŭ uzas kiel argumenton. Tial ili uzis maltusanismon* kiel ĉefan moton de ĉiuj siaj kampanjoj pri nas­ko­li­mi­go  kaj naskiga saneco. La pro­gresema maldekstrularo an­kaŭ uzadas tiujn konceptojn kva­zaŭ lancopikilon koincide kun la imperiisma koordinato.

La blindeco fratmortiga de la progreso, kiun ili deziregis al ni, havis klaran propekan kapron: la lonĝantecon, ĉefe tiun de la malriĉaj landoj. Oni kaŝigis al ni la fakton, ke la ekonomia evoluo okazinta, kaj plue okazanta, en ĉiuj lando elirintaj el la mizero, estas ĝuste rezultato de la kresko de ties loĝantaroj.

La postsekvoj de tia ĉi kontraŭnaskiga pensmaniero montriĝas nun kiel tre realan minacon per si mem. En la ekonomia flanko la perspektivo estas simple ruinoza. La Eŭropa Unuiĝo jam postulis kvin dek milionojn da enmigrintoj por la proksimaj venontaj jaroj se ni volas satigi niajn necesojn de varoj kaj servoj. socie ni estas destinitaj al katastrofo. Reduk­ta­das ĉia ajn ŝanco de estonta komforto.

En la morala sfero, la fenomeno suspektigas nin ion mute pli profundan: timon, elreviĝon, maloptimismon kaj malesperon. Tial, kontraŭ tiu ĉi imperiismo, kiu situis la kapitalon super la personon, oni nepre pluasertu, ke la supera riĉeco de la nacioj estas ties personoj. Sen personoj nenio havas sencon.

Ĉu eksplodo aŭ implodo demografiaj? Efikoj de la kontraŭnaskigaj politikoj.

 La efikoj estas malegale distribuitaj disde la mondo. En Eŭropo —eksceptinte Rusion— la demografiaj indicoj ne flatas ies sensojn: dum la naskindico rangas 10 po mil, tiu de mortoj estas 11 po mil, t.e. Eŭropo havas nete negativan gento­kres­kon. Dum la averaĝa fekundeco estas de 1.4 beboj po ĉiu virino, la minimuma cifero por plena generacia remeto rangas 2.1. Hispanio kaj Italio havas preskaŭ la plej malaltajn fekunindicoj el la mondo: 1.2. Tio estas, las redukto de la gentonombro jam estas realo, kaj nur la enmigrado evitis ĝis nun socian hekatombon.
Tiu ĉi "demografia vintro" estigis, ke en Eŭropo la koeficiento de laboristoj po pensiumitoj (nela­bo­ran­toj) estas rimarkinde modifita. Ekzemple, en HIspanio la ek­vi­li­bro komencos rompiĝi favore al pensiumitoj en la jaro 2020ª, kiam ĉi--lando kalkullos kun ok milionoj da emerituloj, el kiuj du milionoj estos pli ol 80-jaraĝaj. Konklude, la pensia sistemo estos pli kaj pli socie peza, kaj fine estos finance nesubtenebla, se dum tiu periodo ne alvenos fortaj enmigrantfluoj.

Nuntempe la problemaro de la gentomaljuniĝo estas pli akra en la evoluintaj landoj, kies potencaj ekonomiaj sistemoj iel sukcesis mildigi la efikojn de lamaljuniĝo. Tamen, jam kelkaj evoluantaj landoj —kies strukturoj ne kapablas alfronti la fiefikojn de la maljuniĝo— jam komencis suferi tiujn, rezulte de la aplikado de kontraŭnaskigaj politikoj.

Tre evoluinta Japanio, kun fekun­din­dico da 1.2, jam eniris en la maljuniĝadon, kvankam sia eko­no­mia strukturo kiel dua ekono­mia potenco el la mondo (aŭ la 3ª, akorde kun la lastaj ekonomiaj raportoj: post Usono kaj Ĉinio) kaj ĝuante tre altan familian ŝparkapablon (ĉirkaŭ 40% el la familiaj elspezoj, averaĝe), ebligas la landon alfronti la problemaron kun optimismo. Aliflanke, Rusio, kun fekundindico de 1.1., aŭ Ĉinio, kun 1.8, suferos pli akre la fiefikojn de la maljuniĝo. La ĉina logantaro devos alfronti, en proksimaj jaroj, la defiojn akcepti tri cent milionojn da personoj pli el 65-jaraĝaj. Tre konsiderinda parto el tiuj emerituloj estos bredintaj solan bebon (en siaj vivoj), pro la striktaj naskolimigaj leĝoj aplikitaj de la sinsekvaj autoritatuloj, kaj la ŝarĝon de tiuj maljunuloj povos pagi nek la familioj nek la ŝtato. Simile al Ĉinio okazos en Rusio, pro la superabundo de abortoj faritaj en la lastaj jardekoj malgraŭ la lastjaraj naskostimulaj helpoj, kune kun restriktoj je la abortaj leĝoj, adoptitaj de la sinsekvaj ĉefministroj: Medvjedev kaj Putin.

Pli grava kaj ŝokiga estas la problemaro okazonta en landoj de Afriko. Kvankam nuntempe la tiukontinenta loĝantaro pli rapide kreskas ol en iu alia loko, oni antaŭvidas, ke en la jaro 2050ª nur plu kreskos la loĝantaro en NIĝerio. Kelkaj familioj trompitaj de kontraŭnaskigaj kampanjoj de okcidentaj lobioj travivos mal­fa­ci­laĵojn en ŝtatoj kie ne ekzistas pen­siajn sistemojn kaj ili pres­kaŭ_ne havas parencojn, kiuj sub­tenos ilin en sia maljunaĝo, ĉar malaperis la familiaj mult­ge­ne­ra­ciaj modeloj (nuntempe kutimaj), ki­uj konsistigus garantion de digna vivo en siaj lastaj jaroj, se ili plu ekzistus.

La kontraŭnaskigaj politikoj estas aplikintaj eraran principon: pensi, ke oni favoras la malriĉulojn per kuraĝigo de la naskolimigo. La malriĉuloj sen gefiloj iĝis pli malriĉaj. Kelkaj iniciatoj, kiel tiu de Bill Clinton [bil klintn] uzi 35 milionojn da dolaroj por favori la kontraŭnaskigon kaj aborton inter la plej malfavoritaj tavoloj de la loĝantaro, estas politika "miraĝo", kiu ne forigas la mariĉecon. Same, kiam UN estas farinte amasajn steriligojn al virinoj de Hindio kaj Peruo, ĝi estas kondamninta ilin vivi mizere en ties maljunaĝoj.


Kialoj de la socia maljuniĝo.

Sendube, la maljuniĝo de la loĝantaro estas anomalio artefarite estigita de politikoj de familia planado disvolvitaj de diversajnaciaj  kaj internaciaj organizaĵoj; kaj eĉ de privataj premgrupoj. Inter ili elstaras:

-UNESKO.
-Planned Parenthood [pland parenthud], (gepatreco planita).
-Catholic Women for the right to decide (katolikaj virinoj por la rajto decidi).
-Amnesty International (amnestio internacia).
-UNFPA-CNN (de la usonano Ted Turner).
Planned Parenthood donacas ĉiujare milionojn da dolaroj al UN por kuraĝigo de la aborto kaj la disvastigo de la uzo de kontraŭnaskigiloj. Ili ankaŭ skizis la solfilan politikon de Ĉinio.

Absurde estas plendi pri la efikoj de la monda maljuniĝo sen atenti la kialojn. Inter ili elstaras:
1 Aborto: en Rusio kaj Usono ili pli nombras ol la vivonaskoj.
2 Amasaj sterliligoj: ok procento de la mondaj virinoj spertis, volonte aŭ nevolonte (eĉ perforte) steriligon.
3 La tre disvastigita uzo de kontraŭnaskigiloj: Ties uzo estas sufiĉe enradikigita en la seksaj kutimoj de la pli maljuniĝintaj popoloj.

La maltusanismaj politikoj kaŭzis kaj plilongigas la ekonomian globalan krizon.

 La ekonomiistoj penadas kompreni kial la monda ekonomio plu langvoras post la globala krizo de la jaro 2008ª. La usona periodaĵo Wall Steet Journal dediĉis sian ĉefan paĝon dum tuta semajno pritrakti kialon tiam subtaksitan: la disfalado de la fekundeco de la virinoj kaj, sekve, de la demografia kresko. Ili konkludis, ke en globaligita ekonomio, la demografio de ĉiu lando influas la ceterajn.

En la jaro 2012ª la laborkapablaj tavoloj de la ĉefaj landekonomioj reduktiĝis unuafoje ekde 1950ª: tio ĉi kalkulinte kun Rusio kaj Ĉinio. Unu kvarono el la monda loĝantaro situos en Afriko ĉirkaŭ la jaro 2050ª, kaj 1.3 bilionoj da junuloj malpli ol 28-jaraĝaj konsistigos la mondan laborfoton. Kontraste, Eŭropo, kvankam urĝe bezonante eksterajn laboristojn por sia industrio, komencis pagi la afrikajn estrarojn por ke ili akceptu ties samlandanojn (kon­traŭ­leĝe vivantaj en Eŭropo).

Afriko estas sufiĉe preterlasita de Orienta Azio rilate dungokreon kaj infrastrukturojn: kiel lernejojn kaj landvojojn. Preninte kiel ekzem­plon al NIĝerio, tie nur naŭ pro­cento el la plenkreskuloj havas plentagajn dungojn.

Ĉinio kapitaligis sian gigantan laborforton —la 2ª plej granda post tiu de Usono— sed, post 3' jaroj de solfila politiko, la salajroj kreskis ege rimarkinde, tiel ke kelkaj multnaciaj entreprenoj translokiĝas en Afrikon serĉante la abundan kaj malmultekostan laboristaron kiun Ĉinio ne pli o­fer­tas. Paralele, la tiea laboristaro ko­mencis malkreski. Usono el­mer­ĝas iom post iom kiel relativan venkinton de la konkurado, ĉar dum averaĝe la tavoloj labor­kapablaj de la disvolviĝintaj landoj reduktiĝos po 26% ĝis la jaro 2050ª, tiu de Usono kreskos po 10%, atingante 60% el la tuta kvanto de la disvolviĝintaj landoj (malpli, tamen, ol la nuna 66%). Tian venkon Usono ŝuldos al la enmigrintoj.
Aldone la diriton, oni esperas, ke ĉirkaŭ la jaro 2042ª!, pro la demografiaj ŝanĝoj, la komerca deficito de Usono kun Ĉinio ŝanĝos sian signon (ĝi inversi­ĝos).

Ettore Gotti Tedeschi, ekomikisto kaj iama prezidanto de IOR (an­kaŭ nomita Banko de Vatikano), esprimis, ke: "la invitoj ne havi bebojn agas favore al la ekonomia krizo. La aŭguroj katastrofismaj de la radikalaj ekologiistoj neniam realiĝis: tute male, estis la disfalo de la naskoj en Usono, Eŭropo kaj Japani; la devenigilo de la ekonomia krizo, samkiel de la blokado pri al investoj por savi la tergloban medion.

La aŭguroj maltusanismaj pri amasaj malsatmortoj en Azio —okazontaj dum la 70-aj jaroj de la 20aj jarcento se la loĝantaro plu kreskus tie je la sama rapida ritmo— pruvis esti tute eraraj. Male, estis ni, en la riĉa mondo, kiuj pro nia nula kresko malriĉiĝis dum ili —pli kaj pli nombraj— kreis tiom da riĉeco, ke jam estas en siaj manoj la usona ekstera ŝuldo. Ne estas vero, ke ju pli nombra estas la loĝantaro, des pli da personoj malsatas: tute male, kiam la loĝantaro stagnas, aŭ nur iomete kreskas, grandiĝas super­pro­porcie la emeritula tavolo kaj, sekve, la konstanttaj kostoj pli­al­tiĝas kaj ne eblas malpliigi la impoŝtojn, kio siavice blokigas la investojn, la disvolviĝon, kaj reduktas la ŝparadon. Fine, la familioj prunteprenas monon por antaŭpagi konzumojn, kaj, kiam ili ne plu kapablas pagi diligente, ili pigras kaj eksplodas ĉio.

La propono de la novaj maltusanoj stagnigi la naskoindicon kaj favori paralele ekonomian malkreskon estus —se sukcese sekvita— io katastrofa. La problemo de tiu skolo estas, ke ili malfidas siteme pri la homo mem.

Laŭ papo Benedikto 16ª esprimis en sia encikliko "Caritas in veritate": la devengilo de la mondaj krizoj, ĉu ekonomia, demografia aŭ ekologia, estas la senvalorigo de la homa vivo mem.

Denove S-ro Gotti Tedeschi, aludante la prelegon de papo Benedikto 16ª antaŭ_FAO (UN-branĉo dediĉita al la agrokulturo kaj nutrado), asertis, ke Tero kapablas nutri ĉiujn, sed por fari veran ekonomion oni juste distribuu la rimedojn: "se mi havas monon kaj vi ne, al kiu mi vendos? Ne temas pri ĉarito, la riĉuloj nur pluriĉos, se la malriĉuloj enriĉiĝas". Jen natura ekonomika leĝo.

La plej granda ekonomikisto kaj demografiisto de nia tempo. S-ro Alfred Sauvy, klarigis kaj pruvis, ke ekzistas perfekta interrilato inter la kresko de la loĝantaro kaj la ekonomia disvolvo.

Kvankam S-ro Malthus, je 1798ª, kaj la ekonomikisto Lester Thuron —antaŭ ne tiom longe— klopodis klarigi ke, cele al la plialtigo de MIP (t.e: malneta interna produktado kaj de varoj kaj de servoj) oni nepre reduktu la naskojn; aliflanke, S-ro Shumpeter kaj Solov rifuzis tiujn asertojn kaj proponis ĝuste la malan solvon, tio estas, kreskigi la numeratoron de la frakcio (la kreivan genion de la homo, kiu kapablas antaŭenigi la teknologion kaj sekve MIP-on) sen redukti la naskojn. UN mem agnoskis, ke de la jaro 1960ª ĝis la jaro 2000ª la monda logantaro kvarobliĝis, sed, samtempe, la monda MIP kreskis 40-oble.

Lastastempe, kaj profitante la pole­mi­kon pri la monda kli­mat­ŝan­ĝo, oni klopodas sugestii la ĝe­neralan opiniantaron tiel ke ĝi kon­sideru la naskokreskon, la patrinecon kaj la homon mem kiel kialojn de la detruo de la Tero. Pli kaj pli evidentiĝas, ke ekzistas kaj ege fortas mondskale tiaj premgrupoj (lobioj), kiuj revas kaj energie baraktas por transformi la mondon en ion similan al tiu de Brave New World (kuraĝa nova mondo, verko de Aldous Hux­ley), kalkulante kun klara strategio. Kiun profiton ili esperas atingi per sia baraktado, aŭ el kio konsistas sia strategio? Tio ĉi sufiĉus por soltema artikolo.

Receptoj konkurantaj unuj kun aliaj.

Ekzistas du klasoj de receptoj por superi la mondajn krizojn: ĉu demografia, ĉu ekonomia. Ili havas malsamajn ilojn kaj antitezajn celojn. Mi klasifas ilin kiel:

A Kontraŭnombrigaj.
B Porpersonaj.


A Kontraŭnombrigaj.

Tiuj ĉi estas fundamentitaj sur la tezo de Malthus kaj estas   la motoj de la partianoj de NOM (Nova Ordo Monda). Ili strebas al la malpliigo de la monda loĝantaro (kelkaj NOManistoj pos­tu­las maksimuman loĝantaron da mil milionoj da homoj), sam­ki­el de la fakturoj de la sociaj ase­kur­sistemoj —speciale tiujn de la emeritaj tavoloj— evitante la ren­ver­sigon de la piramido de aĝo­tavoloj, kio plej trafas la ekonomiojn ĉe la disvolviĝintaj landoj. Jen kelkaj el ili:

a/ Socia eŭtanazio.- Ĝi konsistas el la mortigo de la maljunuloj tro kostaj por la sociaj asekur­sis­temoj de la disvolviĝintaj landoj: kvankam tio ĉi ŝajnas kiel scienca fikcio kaj inda de Brave New World, ĝi iom post iom kaj paŝopostpaŝe antaŭeniras brake de eŭtanaziaj leĝoj —pli kaj pli liberalaj—, kiuj lasas la primortan decidon al kuracistoj kiam ne estas klara la volo del a malsa­nulo. Kie oni metu la limon? Ĉio estas relativa, NOManistoj diras fiintence.
b/ Plialtigo de la emeritaĝo.- Jam en Japanio kaj en kelkaj eŭropaj landoj  oni nur povas emeritiĝi post sia 67ª jarigo.
c/ Elmigrado en la disvolviĝin-tajn landojn.- Jen facila aranĝo, ĝis nun praktikata, kaj provizore evitinta ekonomian katastrofon en la okcidentaj landoj: tamen, post du generacioj, la idoj de la en­mi­grin­toj alproprigas la nasko­li­mi­gajn kondutojn de la okcidentanoj kaj malaperas la profita efiko de la unua momento. Aliflanke, ĉar plejparte la enmigrintoj estas la junularo en siaj respektivaj landoj, ĉi fenomeno akcelas  la maljuni­ĝon de la homsendintaj landoj, favoras la stagniĝon de ties ekonomioj, preskaŭ devigante al ili enŝuldiĝi al la MVF (Monda Valuta Fonduso). Konklude: Ĝis neniam suvereneco!
d/ Kuraĝigo de la abortoj mondskale.- Kelkaj estraroj kaj intenaciaj lobioj premis (kaj ŝajne ili plu premos) al FAO kaj al UNESKO por ke tiuj laŭkondiĉigu siajn helpojn al la malriĉaj landoj, al la ekzisto en ili de la aborto kiel rajto leĝigita de la virinoj. Konklude: aborton aŭ malsa-ton! Ankaŭ, tiucele, Amnesty Inter­na­tio­nal denuncas antaŭ_UN ins­tancoj —kiel turmentantojn de virinoj— al la estraroj, kiuj mal­per­mesas (aŭ ne sufiĉe permesas) la abortojn.


B Porpersonaj.

Tiuj ĉi serĉas ebenigi la vojojn al mondo pli egala pri rajtoj, kie vivo estu agrabal kaj esperplena aventuro, ne suferplena loko kie oni —per grandaj ĉiutagaj penoj— sukcesas nur postvivi: Mondon por personoj, ne la in­verson! Ju pli oni alproksimiĝos al la fina celo, des pli da stimuloj estos por naskigi abundajn bebojn, kaj, siavice, superi la ekonomian kaj ekologian krizojn. Jen kelkaj el ili:

a/ Apogo al vera suvereneco de ĉiuj landoj: ĉu financa, ĉu politika. Tiusence, la plifortiĝanta mult­poluseco esprimata de regio­naj aliancoj kiel Mercosur (suda­merika merkatalianco), BRICS (angla mallongigo de Brazilo-Rusio-Hinda Unuiĝo-Ĉinio-Sud­a­fri­ko), Azia Banko por Disvolvado, ktp, ĉar tiuj ĉi povas efike konkurenci kun la imperiismaj instancoj.
b/ Asigni la ĉefajn postenojn de la agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj al personoj kompromitintaj kun la homa vivo, la apogo al la familioj, kaj kun la ĉiulanda suvereneco.
c/ Firman apogon al justa ko­merco: t.e., al justa retribuado de la produktistoj (speciale de tiuj vivantaj en malriĉaj landoj) mal­pro­fite al la peristoj, kaj starigon de meĥanismoj por stabiligi la pre­zojn de la krudaĵoj (petrolo, ka­fo, rizo, tritiko, kakao, arak­isnuksoj), evitante, samtempe, spe­kulaciojn kiuj celas altigi la pre­zojn aŭ malaltigi ilin fiintence.
d/ Klara kaj nepolitike kondiĉi­gi­ta apogo de UN al tiuj landoj, k­iuj estas trafataj de katastrofoj kli­mataj, tertremoj, martremoj, tro longaj senpluvperiodoj, aŭ_de tro pezaj priekologiaj elspezoj pos­tu­litaj de publikaj internaciaj ins­tan­coj. Ĉicele konsilindas la eks­ta­ri­go de internacia publika asekur­sistemo, kiu aŭtomate respondu antaŭ tiaj eventoj, je peto de la koncernitaj estraroj. Ankaŭ, kiel ero de la apogsistemo menciita, la privataj ŝuldoj de la bankoj kaj estraroj de la damaĝitoj aŭtomate estu pardonataj, aŭ likvidataj je la kosto de asekura fonduso.
e/ Ekvilibra rilato de la homaj socioj kun siaj naturaj medioj: ni estu dankemaj pro la ŝanco de nia vivo mem kaj pro la medio, kiun ni ĝuas, kaj ni nreciproku: ĉu al la Universo, ĉu al Dio, laŭvole, per sentoj de interhoma soli­da­re­co kaj de respondeco pri tiaj do­na­coj. La kosmo sencelus se ne estus homoj, sed la homoj ne tiranu la kosmon. Klarigo: rilatoj de la homo al sia vivo kaj sian medion egoisman aŭ mal­res­pondece konzumavidan jam oka­zigigis seriozajn malbonojn, tiel, kiel: reduktadon de la plu­re­co biologia, klasbataon, mal­fa­vo­ran klimatŝanĝon disde la ter­glo­bo, ekomonian krizon, kaj demo­gra­fian vintron.
Pro sukcese atinti la ekvilibran rilaton antaŭe menciita necesos informistoj: kaj pro interreto kaj por ĵurnaloj kaj por radioj, televidoj, ktp; kiuj informos sendepende laŭvere, plene, sen­na­ci­is­me kaj akorde kun la pridetalita sinteno.
Sed oni ne estu naivaj. Eĉ kal­ku­lan­te kun sufiĉaj tiaj informistoj, tio taŭgus por nenio se persistus la informaj mo­no­po­loj. Nepras le­ĝoj naciaj kaj internaciaj kon­traŭ kon­cen­triĝo de amas­ko­mu­nikiloj en po­sedo de mal­mul­taj karteloj.
f/ Aranĝoj apoge al la familioj kaj al la homa vivo (ekde la gra­ve­diĝo ĝis sia natura fino) kaj kon­traŭ aborto. Jen kelkaj:
1) Eviti eŭtanazion per dis­vas­tigo de adekvataj sufer­mil­digaj fle­ga­doj kaj psikologia agado apoge al la familianoj kaj al la mal­sa­nu­loj mem.
2) Restrikti —kiom eble— la a­bor­­tajn leĝojn: akompanante la res­triktojn per helpoj al la gra­ve­du­linoj inklinaj aborti, kaj pro so­ciaj premoj kaj pro ties ekonomia ne­firmeco.
3) Apogi per publikaj rimedoj (ĉu naciaj, ĉu de UN) kampanjojn pri rispekto al la homa vivo (en ĉiuj ties fazoj).
4) Laboraranĝoj favore al la daŭra kaj facila kunvivado de la membroj de la familioj: familiaj salajraj komplementoj, 35-hora (aŭ malpli) semajna laborkvanto —vidu ekzempleron n-ro 33ª de Kajeroj el la Sudo (paĝo 11ª), ktp.
5) Persekuti kaj forigi ĉiujn sklavecojn: komercon pri virinoj, surogatan patrinecon, laborojn trouzajn: senrajtaj kaj senkon­trak­taj.
6) Instrui la loĝantaron, ekde la unuaj fazoj de sia lernado, ri­mar­ki la psikologiajn denas­kajn diferencojn inter viroj kaj virinoj —por respekti ilin— kaj faciligi la reciprokan konfidon, la fidelecon, la kompromitojn kaj la neperfortan intertrakton de siaj malhelpoj: evidente tio ĉi ege faciligus kaj stabiligus la estontajn familiajn rilatojn.

Jozefo Pina Tuells.
Fontoj prikonsultitaj: Friday Fax (C-Fam), Catholic.net,Carto pri la Tero, Brave New World, Encikliko "Laudato Si", Krestomatio de Sociala Katolika Doktrino, Autogestión (revuo), Russia Today News of the World.



regresu~ Numero 93ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko Lanti  — PDF progresu