Eseo.

Kio okazas en Katalunio?

Hispanoj, kuj ne amas Hispanion.

Multaj hispanoj zorgas kun timo pri tio, kio okazas en Katalunio pro tio, ke nun estas sendependisma ho­mo kiel Prezidanto de ties his­pana aŭtonomio.

Mi kredas, ke ne estas kaŭzo por timo, ĉar mi dubas, ke katalunoj vere celos sendependismon. Se ili tion decidas, laŭ mi, oni devus lasi ilin foriri, kaj poste peze kondiĉigi sian revenon, ĉar laŭ_mia eltrovo, Katalunio estas nenio sen Hispanio.

Katalunistoj (oni devas diferencigi inter ili kaj katalunoj) ripozigas sian argumentaron sur mensogoj kaj ignoranteco pri historio. Tion kaŭzis la senzorgemo de hispanaj registaroj de ĉiu koloro lasinte edukadon en manoj de åutonomaj re­gis­taroj. Ili uzis edukadon ide­o­lo­giigi gelernantojn, kaj ili ja kredas, ke iam armeo hispana invadis la sanktan patrion, Kata­lu­nion, kiu ĝis tiam estis sen­de­pen­da, same kiel baltaj res­pu­blikoj estis invaditaj de rusa ar­meo. Sed la solaj armeoj, kiu iam in­vadis Katalunion estis tiu de araboj, en la oka jarcento, kaj tiu franca, en la deknaŭa, sed ne tiu hispana, ĉar Katalunio estis unue aragona (ĉar ĝi apartenis al la Krono de Aragono) kaj poste hispana, kiam imperiestro Karlo Iª heredis kaj Kastilion kaj Aragonon el siaj geavoj Fernando kaj Isa­bel'. Evidente, dum la Rekonkero de la lando al araboj, estis kelkaj sendependaj kristanaj regno­lan­doj, sed ili neniam estis tiuj, kiuj sin­no­mi­gas hodiaŭ kiel historiajn aŭ­to­no­miojn, Katalunion, Vaskion kaj Ga­le­gi­on. Oni povas pensi pri Kastilio mem, kiu fakte estis kelkaj regnolandoj (Le­on', Asturio, Kas­ti­lio), Valensjo, Nafaro, kaj eĉ Mursjo, kvankam ĝi estis sen­dependa reg­nolando araba, kaj tuj kiam kristanoj kon­keris ĝin, araboj estis forpuŝitaj de la lando, kiun repopoligis ara­go­nanoj, kaj estis aldo­ni­ta al rego­lando de Kas­tilio, same kiel Vaskio, An­da­luzio kaj Ka­na­riaj In­su­loj.

Aliflanke, tio, ke peco da lando regis homoj sendependaj al aliaj homoj ne signifas, ke tiuj landoj estis sendependaj, kaj certe ne la homoj, kiuj vivis tie. Ĝis 1978 ne estis demokratio en Hispanio (tiel diri), kaj sekve ne ekzistis civitanoj liberaj, sed nur subuloj. La monarĥio je lastaj jarcentoj ja povis esti pli-malpli rajtodonaj al subuloj, sed ili ja ne havis la eblecon elekti la reĝon, kaj sekve li reprezentis Dion, sed ne la popolon. Popolo ne estis libera en iu ajn parto de Hispanio, krom tiuj vivanta en Cádiz (pron. kadiz) dum la franca invado je la 19ª jarcento, kiam ili verkis la faman Konstitucion de 1912, kiu estis nuligita du jarojn kaj du monatojn poste. De tiam formale civitanoj aperis denove en Hispanio dum la respublikoj de 1876 kaj 1931, dum unu kaj ses jaroj respektive. Poste denove estis sub­u­loj sub la reĝimo de Generalo Franko, ĝis kiam la Konstitucio de 1978 denove difinis hispanojn kiel civitanojn. Sekve, homoj neniam estis sendependaj en Hispanio, ĉu en Katalunio, ĉu alikloke. Oni povas diskuti, certe, ĉu parto de Hispanio povas sendependiĝi el la cetera lando, ĉu ne.

Oni ne devas, tamen fari tion supraĵe, ĉar gravaj sekvoj venos por Katalunio kaj ankaŭ_por la cetera parto de Hispanio. Dekomence, la merkato por kata­lunaj varoj estas ĉefe la cetera parto de Hispanio. Nun oni povas libere aĉeti varojn produktitajn en Katalunio, sed se ĝi sen­de­pen­diĝus, oni devus pagi enlandigan impoŝton, kaj tio plialtigus ilin, favore al samaj varoj de la ceteraj partoj de Eŭropo, kiuj ne pagus tiun impoŝton. La cetera parto de Hispanio perdus valuton, certe, ĉar Katalunio estas granda parto de lando, kaj ankaŭ ĝi havas riĉecon kaj turismon. Sed estas fakto, ke ĝi prenas pli da mono de Hispanio ol ĝi redonas, male al tio, kion politikistoj sendepen­dismaj, kiel Puĉdemont kaj Mas, kiujn vi povas vidi en la foto de paĝo 7ª, asertas. Estas slogano de jaroj ripetita, Hispanio rabas al ni!, kiu estas falsa. Oni rabas en Katalunio, certe, sed tion ne faras Hispanio, sed kelkaj katalunaj politikistoj, kiuj nun respondecas antaŭ juĝistoj, eĉ se ili cinike diras, ke persekuti ilin estas per­sekuti Katalunion.

Mi estis ŝokita pri la sen­ho­nes­te­co de Arturo Mas, kiam li diris, ke ili korektis la rezulton de la voĉoj per interpartiaj paktoj. Oni devas korekti nenion, sed solvi la problemojn de civitanoj. Sed tiuj politikistoj soifas tiom multe pri povo, kiun ili poste misuzas, ke ili ne konscias pri la stulteco de multaj el siaj diraĵoj.

Mi memoras, ke la lastan fojon, kiam mi vizitis Barselonon, mi vidis, ke ĉiuj avertoj estis skribitaj en la kataluna lingvo, sed tamen neniu parolis ĝin surstrate: mi nur aŭdis la hispanan. Mi eltiris el tio, ke la katalunismecon kulturas nur politikistoj kaj ne la popolo. Kiel ie ajn en Hispanio, la popolo estas ideologiita de politikistoj pere de la edukado, uzata kiel armilo. Tamen, la civitanoj estas pli lertaj, kaj ili preferas uzi lingvon, kiun komprenas multe pli da homoj en la mondo. Hodiaŭ_endas unuiĝi, ne apartiĝi, ĉar komunajn problemojn oni devas solvi pli bone se oni estas multaj homoj, ol se oni estas nur malmultaj apar­tigitaj de rivero aŭ monto. Sen­de­pen­dismo estas mal­so­lidareco, kaj revo de istempoj, kiun poli­ti­kis­toj deziras revivigi ĉar ili preferas esti kapo de muso ans­ta­taŭ vosto de leono.

Jesuo.


retresu~ Numero 93ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF progresu