Antes Vivu la Respubliko!. Antes

Kanto da kantojKanto da kantoj

Kaj la Tria Respubliko jam funkcias! La revo de la Soldato jam plenumiĝis. Pro tio, li ne kandidatiĝis je la veninta balotado, sed li reiris en sian vilaĝon instrui geinfanojn ĉe sia lernejo, kio estas tio, kion li plej ŝatas en la mondo.

En la ĉefurbo restis multaj amikoj liaj, sed liaj prelegoj mankis. Li diris, ke sia posteno estis en la lernejo, ne en Parlamento. En tiu loko, li asertis, jam estas homoj, kiuj scias multe, kaj li estis nur simpla lernejoinstruisto.

Kaj li daŭre lernigis homojn legi, kaj skribi, kaj pensi, kaj studi tion, kion aliaj pensas.

Kaj kiam li jariĝis, li tediĝis iomete ĉe li, kiam klasoj jam finiĝis ĉiun tagon, kaj sekve li verkis librojn. "Tiumaniere", li diris, "mi ankoraŭ povas instrui tiujn, kiuj jam forlasis la lernejon ĉar ili pligrandiĝis". "Sed", diris la edzino, la Pastrino, "se ili jam foriris el lernejo, tio signifas, ke ili jam scias ĉion, kion oni devas scii".

"Oni neniam scias ĉion, kion oni scias", li respondis. "Vidu min: je mia aĝo mi ankoraŭ_lernas ĉiun tagon".

"Kaj kion vi lernas?"

"Mi lernas multe da aferoj, kiujn mi ne havis tempom lerni antaŭ nun. Ekzemple,  kiel oni pasigu tempon. Kion oni esperas de societo, kaj kion ĝi donas al ni, kaj kion oni devas redoni al ĝi".

"Sed tio estas tro filozofia, edzo", diris lia edzino. "Vi nur vivu vian vivon, kiel ĉiuj".

"Mi ne povas, virino".

"Kial ne?"

"Vidu: la tagon, kiam mi faras same kiel ĉiuj faras, mi komencos timi. Oni devas debati, lerni kaj instrui pere de debato. Kaj oni devas situiĝi en la loko de la alia debatanto. La tutan tempon. Sed sen perdi vian pozicion, ĉar oni devas esti serioza".

Kaj per tiu kaj similaj sintenoj tempo pasis tra la animo de La Soldato. Nun li legis la ĵurnalon ĉiun tagon, kaj li pasigis multe da horoj partoprenante diskutejojn kaj socialajn retojn.

Sed homoj laciĝis pri publikaj aferoj, kaj fojfoje oni devis fari konteston por ke politikistoj daŭre servos la Respublikon, kaj ne servu sin pri ĝi.


Jesuo.


 
Regresu Numero 94ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF o Iru dekstren