Redaktore:

Vivu Respubliko!

Vivu Respubliko!

Proksime estos la 14ª de aprilo, kiun maldekstruloj festumas en Hispanio sub la titolo ne oficiala de Tago de l' Respubliko, laŭ mi senjuste kaj nerespondece.

Senjuste, ĉar la 14an de aprilo de 1931ª oni vere pu­ĉis surstrate deman­dan­te res­­publikon ĉar po­po­lo elek­­tis res­pu­bli­kajn urbes­trojn en la ĉe­faj urboj de Hispanio, sed ne en la tutaj ur­boj de la lan­do. Ankaŭ pro tio, ke la ba­lotado ne te­mis pri ĉu la popolo volas Res­­publikon, ĉu Monar­ĥi­on. La tiama reganta reĝo, Alfonso 13ª, vere, sen­ku­raĝe forlasis la landon, kaj oni starigis res­pu­bli­kon el nenio, sen tio, ke estu konstitucia mandato de la popolo, ĉar ne estis ĵura trans­iro de mo­narĥia aŭto­ritato al tiu res­publika. Pro tio oni tro­igis povon kaj ne­su­fiĉe ga­ran­tiis la rajtojn de la aliaj ho­moj, kiuj ne pen­sis sa­me. Kaj tio povus kon­duti nur al milito. Ĉar eĉ se popolo volus respublikon, ĝi cer­te ne volis revolucion.

Pro tio la 14an de aprilo oni nepre devas funebri pri la res­pu­bliko, kiun memnomumitaj respu­bli­kanoj entombigis de­nas­ke. Sed vi demandos vin, certe, kial mi titolis mian redaktoran artikolon Vivu la Respubliko!, se mi ne ak­ceptas la duan... Nu, certe vi legis sur la lastaj dek numeroj de Kajeroj el la Sudo (inkluzivante ĉi tiun, kompreneble) la (man)libro pri respubliko kun tiu titolo, Vivu la Respubliko!, kie mi notigas la kon­diĉojn, por ke respubliko meritu tiun nomon. Ĉar esti respublika necesas multe pli ol diri, ke ĝi estas tia. Mi jam finis traduki en Esperanton kaj prezenti al vi tiun verkon, kaj mi esperas, ke ĝi iomete pensigos vin pri la afero.

La venontan numeron mi prezen­tos al vi novan verkon mian en Esperanto, kaj mi esperas, ke ĝi plaĉos al vi. Ne temas pri politika afero tiufoje, sed pri vivo mem, ĉar mi elektis la verkon Avo kaj nepo , kiun mi ankaŭ verkis en la hispanan je 2012 kaj esperantigis je 2016. Ĝuu la legadon!





Bildo Tiu pentraĵo estis simbolo de la Dua Hispana Respubliko, kiu regis Hispanion de 1931 ĝis 1939, kiam ĉiu partio mortigis ĝin.
 
Iru malantaŭen ~ Kajeroj. ~ GazetotekoPDF (paĝo lasta) Iru antaŭen