Politiko:

Trump kaj Obama.

Kiu timas Donaldon Trumpon?

Kial?

La mondo ja ŝanĝis laste. Nun kuŝas ĉe Blanka Domo homo, kiu ne estas ve­re partiano, kaj li mi­na­cas realigi sian tutan programon plej eble kiel efike.

Jes, Donald Trum­­p' vere ne kon­­gruas kun la Politika Korek­te­co, kiu regas la ok­­ci­­dentan mon­don de kelkaj jar­de­koj. Lia an­taŭ­anto, Barack' O­ba­­­­­ma', estis tipa ko­rek­­­tec­politikulo, kaj pro tio li suk­ce­­sis promesi ĉi­on kaj fari ne­ni­on. Nome, li ne finigis la militojn en Irako kaj en Afganio, li ankaŭ ne fermis la karceron en Gvan­ta­namo, Kubo, kie oni ne respektas homajn rajtojn de arestitoj. Li eĉ ne efikis pri la milito kontraŭ la Islama Ŝtato, kiu tiom da barbaraĵoj jam faris kontraŭ homoj kaj en kaj for de sia teritorio. Finfine, Obama tute ne redonis sian Nobelpremion, kiun oni donacis al li pro siaj promesoj, pro tio, ke li ne faris tion, kion li promesis, ke li faros cele al paco en la mondo. Obama sukcesis esti la unua Prezidento de Uso­no, kies regperiodo ne konis eĉ unu solan tagon en paco, ĉar dum li estis prezi­dento, Usono estis en milito ie en la mondo. Ni memoru, ke Pre­zidentoj Buŝ' ĝu­is pacajn tagojn dum siaj rega­doj. Ne tiel Obama, sed ĉiuj estis feliĉaj pri li, pro tio, ke poli­ti­ka korekteco estas perversa kaj mensoga, kaj tordas realon pere de vortoj.

Male, Donald Trump' prome­sis, ke li forpuŝos kontraŭ­le­ĝajn enmigrintojn de Usono, kaj ho­moj akre protestas kontraŭ tio, forgesante —eble igno­ran­te—, ke Obama forpuŝis pli ol tri milionojn da tiaj homoj el sia te­ri­torio. Trump' promesis amikiĝi al Rusio cele al fino de la milito kon­traŭ la Islama Ŝtato, kaj oni pro­testas pri tio, forgesante ke la malamikeco de Obama kaj Pu­tin', rusa prezidento, kaŭzis pro­blemojn kaj en Ukrainio kaj en la teritorio de la milito de la IŜ, ĉar fini tiun militon postulas, ke Rusio kaj Usono agu kune.

Kiam nova prezidento venas, oni atendas tri monatojn antaŭ kritiki lian agadon, sed oni akre kritikadis ĉion, kion Donald Trump' faris ekde la unua tago, kiam li prenis povon. Tamen en sia unua prelego kiel prezidanto, li diris ion, kion mi ŝatis: Ne plu temas pri tio, kiu partio kontrolas la registaron, sed pri tio, ke la popolo kontrolas la registaron. Tiujn parolojn mi komprenas kiel promeson pri demokratio, ĉar demokratio signifas la regadon de la popolo, ne de la partioj politikaj.

Jes, mi komprenas, ke kelkaj programeroj de Trump' ne estas popularaj, kaj nedezirataj de multaj homoj, sed li neniam mensogis, kiel Obama faris, sed li diris de la unua tago, ke li realigos sian programon. Por tio la popolo elektis lin.

Mi vere ne komprenas, ke oni timas la Prezidenton de Usono. Eble ni devintus timi aliajn prezidentojn, kiuj diris, ke ili faros A-on, sed ili faris Z-on pro tio, ke Z-o estis pli komforte farebla ol A-on. Kun Trump' oni scias kion esperi, kun Obama oni neniam sciis. Nur, ke li estis agrabla homo, kaj ke li havis bonajn ideojn kaj intencojn. Kaj ne gravis tiom multe, ĉu li rea­ligis neniun el ili, ideojn aŭ in­ten­cojn. Nun usonanoj havas prezidenton malŝatgata de ni, kiu faros ĉion, kion li promesis. Kaj tio timigas al multe da homoj. Ĉar oni jam al­ku­­ti­miĝis al mensogo kaj per­fi­do... Kaj tio estas malgajo por homoj, kiuj vere kredas, ke demokratio signifas povo de la popolo, ne de partioj politikaj, kies ideolo­gioj mensogas kaj mistraktas la popolon.

Troigita afero pri buso kaj genera demagogio

Se oni rigardas al tio, kio okazas en Hispanio nun, oni vidas mirigan spektalon, ke kel­kaj civitanoj dissendas evi­den­tan mesaĝon pere de aŭtobusoj, kaj ĉiuj partioj poli­tikaj kaj opiniantoj kondamnas la aferon, pro tio, ke ili eltiras, ke ili subpremas la rajtojn de trans­sek­semuloj. Kiam tiu ĉi societo ĉesis esti senca? Estas cinike, ke unu el politikistinoj, kiuj tion akre kondam­­nas la aferon estas tiu, kiu a­ta­kis la re­li­­gi­ajn sen­tojn de ka­to­li­­koj mon­tran­te siajn ma­mojn meze de meso en katolika kapelo ĉe u­ni­ver­­sitato de Madrido. Nun ŝi diras, ke leĝon oni devas ple­nu­mi... Kaj certe ŝi trovas defendantojn pri tio, kion ŝi faris antaŭe kaj kion ŝi nun faras, sed mi nur trovas eksplikon por tio en tio, ke ŝi estas unu el tiuj niaj, de nia partio, de nia bando, kaj povo signifas, ke oni faras ĉion ajn maljustan, kaj nepre tio estos justigebla. Tiel komencis Lenin sian agadon, kaj la afero finis per milionoj da mortintoj kaj krima subpremado de popolo dum 67 jaroj.

Jes, ni vivas en malsana socio, kies pekoj ĉiam estas en la kontraŭulo, kaj la sola solvo por civitano estas iĝi unu el tiuj niaj por ke li aŭ_ŝi tute ne havos problemojn. Ne gravas plenumo de leĝo, gravas partieco, kaj aliĝi al la taŭga partio, al tiuj, kiu havas povon. Ne gravas, ke vi rabu, se vi estas en partio kun povo. Ne gravas, ke vi estas maljusta, se vi estas en partio, kiu havas povon. Poste la partio petos ion de vi, kaj vi devos plenumi tion. Kaj tio estas procedo mafia.

Sed estas homo, kiu ŝuldas nenion al mafio, partio aŭ_alia aro de senmeritaj sed povaj individuoj: Donald' Trump'. Vere, ke oni ne facile povas esti same kiel li. Li ne apogis sian povon kandidati­ĝi al plej alta ofico en la mondo sur partio politika, sed sur mono, kaj ne estas facile havi tiom multe da mono, kiom estas necesa por tio. Sed tamen tio eskapis al kontrolo de partio politika. Eĉ la Respublika Partio de Usono ne kontrolas Donal­don Trumpon, kaj eble tiu kam­pa­njo kontraŭ li fontas el tiu partio, aŭ_almenaŭ ties partianoj. Sed li agas diverse al partianaj prezi­dintoj, kiel Obama, Klinton' kaj  Buŝ-aj Prezidintoj. Sed li prifajfas. Li pro­mesis progra­mon, kaj ŝaj­nas, ke li plenumos lin. Tion oni devus postuli al  Marjano Raĥoj eĉ se oni toleris, ke la alia granda mensogulo de nia tempo faris same, Rodriges Sapatero, kiu finontus sendun­gecon, sed kiam li estis en povo  pligrandigis ĝin 50%e pere de siaj turpaj movoj, ne estante la plej senkulpa nei, ke estas krizo, kaj ĉio bonordas. Sed mem­no­mitaj maldekstruloj ade ripetas, ke kulpas pri ĉio Aznar', kiu vere kulpas pro tio, kion li faris dum li regis, sed ne pro tio, kio lia sekvintoj faris. Nek Sapatero nek Raĥoj. Sed ni ĉiuj kulpas pri tio, kion ili tri faris.

Dume oni timas kaj kritikas Trumpon pro tio, kion niaj politi­kistoj neniam fa­ras: plenumi sian pro­gra­mon.

Tiu HIspanio nia...

Cecilia estis kantistino, kiun dum la Diktatoreco Franka kantis tiun ĉi kanton:
Mia kara Hispanio, tiu Hipanio mia, ĉi Hispanio nia...






Bildo Prezidento kaj prezidinto de Usono tradonas la povon.
 
Iru malantaŭen ~ Kajeroj. ~ GazetotekoPDF (paĝo lasta) Iru antaŭen