Politiko:

Pri la sendependenco de Katalunio

De kelkaj monatoj publika opinio en Hispanio kaj plejparto de aliaj landoj estas kaptitaj de la pruses', tio estas, la procedo de katalunaj sendependistoj apartigi tiun regionon hispanan, Kataluni­on, el la cetera parto de nia nacio.

Pardonpetas mi, ke mi ne venis plu frue antaŭ vi. Vere es­tas, ke niaj kutimaj kunla­borantoj ne venis helpi min ĉi­foje, sed tamen laŭ la jaro 2017ª mi tri­foje estis publikigonta la nu­nan numeron de nia revuo. Sed eĉ se dume okazis gravaj eventoj en nia lando, mi ĉifoje rifuzas ŝan­ĝi denove la ko­ver­ton kaj la ĉef­artikolon, ĉar tio estus gravigi ion, kio ĉiam estis ĉifona politiko en kelkaj partoj de Hispanio, kie malso­li­da­recon oni volas vesti per pli honorindaj rompitaj tua­laĵoj, no­me naci­is­mo, sen­de­pen­dismo, ho­noro, kaj tiel plu.

Laŭ mia eltrovo, ŝajnas ke la katalunaj politikistoj provis sen­de­pendiĝi unue, por ke la re­gis­taro de Hispanio helpos ilin trovi sian lokon en la internacia kon­cer­to de nacioj, ĉar ili ne ha­vis armeon aŭ monon, kiel ĉiuj kom­petentaj puĉistoj havis laŭ la tuta historio de homaro. La tu­ta afero ŝajnas al mi infana ludo, eĉ se ĝi havas nun nea­ten­ditajn sekvojn de puĉistoj. Pro tio ili nun estas en karcero aŭ ekzilo. Sed same kiel neres­pon­decaj geinfanoj, ili nun plen­das, ke ili faris nenion, kaj ke oni re­pre­za­lias ilin ĉar ne estas demokratio en Hispanio.

Nu, mi diras, ke ili pravas, sed ne pro tio, kion ili diras: nun estas demokratio nek en His­pa­nio nek en Katalunio. Am­­baŭ­­lande politikistoj ne re­pre­zentas la popolon, sed la par­ti­ojn politikajn, kiuj ne aten­tas al bonfarto de civitanoj, sed al tiu de si mem. Alimaniere la eks registaro de Katalunio ne­ni­am deklarus sendependiĝon kun tiom malmulte da voĉdonoj kompare al la tuta nombro de civitanoj de Katalunio. Kaj se la voĉoj estus vere plimultaj, la procedo devus esti laŭleĝe, ne tiom infaneske.

La Registaro Hispana ne es­tas pli demokratia, ankaŭ: Ili plen­das, ke demokratio baziĝas sur respekto al leĝoj, sed tamen artikolo 155ª ne ebligas Prezi­den­ton hispanan eksigi regis­ta­ron katalunan, sed nur promo­cii, ke ili plenumu leĝon per iu ajn manieron. Sed eksigo vere estas maniero malebligi tion. Laŭ mi, tiu maniero malplenumi leĝon fare de la Hispana Re­gis­ta­ro estis ruzo ne uzi artikolon 116-an, kiu lasus kontrolon en manoj de armeo. Kompatinda lando, kies politikistoj ne estas kuraĝaj!

Pro tio mi prifajfas tiun ĉi re­vo­­lucion surpaperan.


~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ Kajero 97ª ~ PDF (paĝo 5ª) Iru antaŭen