Miaj verkoj:

La peko de l' taliban',


La sengaja vivo de Abdul' Saleh'

La peko de l' taliban'

2 La homo de l' dezerto.

    Tri tagojn poste Abdul' Saleh' promenis ekster vilaĝo kiam li trovis maljunulon.
«Dio estu kun vi, junulo».
«Kaj kun vi, nobla maljunulo».
«Ŝajnas, ke io turmentas vin».
«Vi estas eksterlandano, certe, maljunulo. Se ne, vi scius, ke ĵuse junulinon oni ekzekutis pro malpureco».
«Vi pravas, knabo. Mi vivas en dezerto, kaj mi scias nenion pri ekzekuto».

   Abdul' Saleh' rigardis la ŝtonojn de l' vojo kun malgaja mieno.
«Ĉu ŝi estis via konatulino?»
«Jes. Rejn' aĝis same kiel mi, kaj mi konis ŝin de multe da jaroj».
«Kaj kion tiu junulino faris meriti morton?»
«La plej malnobla el ĉiu ago, respektebla maljunulo: malpureco».
«Ĉu ŝi estis putino?»
«Ne, sed ŝi ne sufiĉe firme oponis al viroj, kiuj volis seksumi kun ŝi».
«Kion povus fari knabinon kontraŭ kelkaj viroj, se ĉiu el ili estis pli forta ol ŝi?»
«Virino meritanta venigi en mondon bonajn gefilojn de Dio devas oponi sin al perforto pere de sia propra vivo, se necese, ĉar sufiĉas nur unu momento de akcepto por ke perforto iĝas konsentata ago, kaj sekve ŝi ne plu estas viktimo, sed kulpulino».
«Tre dura vi estas kun via najbarino, pia junulo. Kiel vi nomiĝas?»
«Abdul' Saleh'».
«Abdul' Saleh'», ripetis la homo. «Dio ne volas, ke siaj filoj mortigu siajn filinojn. Dio volas, ke siaj filoj amu siajn filinojn».
«Tio estas blasfemo, maljunulo! Kiel nomiĝas vi?»
«Oni konas min kiel Pro El Fu».
«Proelfu', ĉu vi ne scias, ke nia leĝo superas niajn personajan dezirojn? Nenio povas antaŭ la volo de Dio!»
Pro rigardis tiun projekton de homo kun kompato sur lia vizaĝo. Post momento de silento, li riproĉis:
«Abdul' Saleh', ĉu vi diras, ke Dio volas la vivon de juna virino?»
«Jen estas leĝo».
«Dio estas kompatema, Dio amas siajn gefilojn, Dio ne volas ke ili murdas unu la aliajn».
«Blasfemo, oldaĉulo! Kiu vi kredas, ke vi estas por interpreti la dezirojn de Dio?»
«Rigardu al mi, aroganta junulo kverelema: mi civitanas la Sanktan Urbon Ibn Alsaah, kaj oni konas min kiel Pro El Fu ĉar mi estas la Profeto El Futuro, kiu venis puni vin pro via senkompato kaj la dureco de via koro. Se vi plenumas vian punon vi povos iri en Paradizon kun Rejn'».

    Kaj preninte manplenon da sablo de la grundo, li kraĉis sur ĝin kaj kun apartigitaj brakoj li rigardis la ĉielon kaj kriis: «Je la nomo de Dio, la Justa, la Pia, La plej Alta, la Bona, mi kondamnas vin, Abdul' Saleh', trairi ĉion, kion vi per viaj malmultaj respekto kaj sento kondamnis tiom maljuste! Estu la Volo de Dio nun kaj dum ĉiam, jarcenton kaj jarcenton, Amen'!»
Kaj li ĵetis la manplenon da sablo sur la junulon

   Kaj kompatinda Abdul' Saleh' vidis, ke la suno malaperis el ĉielo. Ĉio iĝis nigra kaj li sentis fortan ekdeziron dormi, dormi, dormi...






Dua parto: Zorajd'.

3 Amara vekiĝo.

   «Supren, Zorajd'! Vi malfruas purigi la domon!»

   Abdul' Saleh' malfermis siajn okulojn kaj vidis la koleran rigadon de sia patrino. Al kiu krias ŝi per tiu kolera maniero?

   Zorajd', ripetis li. Kiu estas tiu Zorajd'? Ĉu siaj gepatroj finfine luis servistinon?

   Sed vangofrapo vekigis lin finfine.

«Vestiĝu, knabino maldiligenta! Vi ankoraŭ devas fari multe por gajni tion, kion vi manĝos hodiaŭ».
«Mi...»
«Supren!», ordonis patrinon kun alia vangofrapo. «Sed kio okazas al vi hodiaŭ?»

    Per akra movo patrino forprenis la tualon sub kiu ŝi dormis, kaj ĵetis sur ŝin vestaĵon, kiu estis vere sako kun tri truoj grandaj kun kapilo.

    Terurigita, Abdul' Saleh' tuŝis sian bruston kaj trovis du protuberancojn sentemaj al sia tuŝo. Li rigardis al sia interkruroj kaj konstatis, ke tie mankas io. La tri aferoj, kiuj difinas sian virecon. Anstataŭ, estas fendaĵo, kiun li volis havi sian tutan vivon, sed ne per tiu ĉi maniero, sed el ekstere. Patrino rapidigis el apuda ĉambro:
«¡Zorajd'! Vi venu nun! Ĉu mi devas venigi vin per bastono?»

   Li ankoraŭ memoris la du fortajn vangofrapojn, kujn sia patrino ĵus donis antaŭ kelkaj minutoj. Rapide ŝi metis sian kapon tra la plej granda truo el sia vestaĵo kaj elirigis manojn tra la du aliaj. Poste ŝi metis sian kapilon pendantan, kiu alĝustiĝis perfekte al ŝia kapo. Farante tion ŝi konstatis, ke sia hararo estas nigra kaj longa, kaj ŝi metis ĝin tiel bone, kiel ŝi povis ene de la kapilo, kaj eliris sian ĉambron.
«Panjo, mi...»
«Silentu. Prenu balailon kaj balau. Ni havas malmulte da tempo antaŭ via patro venos, kaj vi jam konas lin...»

   Ŝi silentis ne pli pro la voĉo de sia patrino, ol pro la sia propra, multe pli akuta ol ŝi memoris. Abdul' Saleh' ne plu estis Abdul' Saleh'. Ŝi konstatis, ke li nun estas Zorajd'. Ŝi prenis balailon per ambaŭ manoj kaj ekbalais dum larmoj faladas laŭ siaj vangoj».
«Nun kio okazas al vi, Zorajd'? Kial tiuj larmoj? Mi ne batis vin tiom forte».
«Panjo..., mi ne scias. Kial mi ne estas viro?»
«Ho mia filino! Tiel Dio volis. Kiam niaj patrinoj naskis nin, neniu demandis al ni ĉu ni volas esti viro, ĉu virino. Dio, per sia nelimigita saĝeco tiel decidis».
Zorajd' silentis kaj balais per pli granda forto la tutan domon en kelkaj minutoj. Poste ŝi prenis kuvon plena da akvo kaj frotilon kaj purigis la plankon de la tuta domo en malpli da duonhoro.
Patrino rigardis ŝin mirigite, sed iris al siaj taskoj.
«Lasu min, panjo!», aŭdis Zulem' dum Zorajd' forprenis la ventumilon el ŝiaj manoj kaj aerumis energie la fajron kie karbo brilanta varmigis la manĝaĵon.

   Per multe da impeto ŝi faris domajn taskojn, kaj poste petis permeson al sia patrino por lavi sin. Zulem' rigardis sian filinon surprizite:
«Filino, ĉu vi fartas bone? Kio okazas al vi?»
«Panjo, mi sentas min malpura. Mi volas puriĝi».
«Kompreneble, filino, vi ne devas peti permeson por tio. Faru tion. Sed mi ne komprenas, ke vi estis tiom maldiligenta dekomence, kaj nun vi purigis la tutan domon kvazaŭ vi estas kirlo....»

   Zorajd' trovis puran vestaĵon en sia ĉambro kaj poste fermigis sin en duŝejo. Ŝi nudiĝis tre malrapide, kaj poste ŝi rigardadis sin per spegulo: ŝia haŭto estis pli klara ol kiam ŝi estis viro. Ŝiaj mamoj estas grandaj kaj duraj, kvankam ŝi estas pli malalta kaj larĝa ol li estis, sed ne pli dika. Ŝi karesis siajn koksojn, krurojn, mamojn, koncentriĝante pri tio, kion ŝi sentas, sian tuŝon, same de siaj manoj kaj de tio, kion ili tuŝas. Ŝi konstatis, ke ŝia sekso reagas tiom rapide kaj intense, kaj ŝi havis kvazaŭ nevolante la unuan orgasmon en sia vivo. Ŝi eniris la duŝon kaj prenis pluvon da malvarma akvo dum dek minutosj. Neniam en lia tuta vivo li spertis malvarman duŝon, sed ŝi konstatis, ke en tiu ĉi momento tio estas tio, kion ŝi bezonas.

    Ŝi ne estas aparte bela. Ne, ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiujn li rigardadis surstrate. Ŝi estas agrabala kaj trovis en si sufiĉe da ĉarmo, tamen, pekigi viron, same kiel Rejn' faris. Kompatindulino. Nun ŝi estas Rejn'. Ĉu ŝi finos same kiel ŝi?

    Zorajd', male, scias ĉion, kion La Libro diras pri virinoj. Ŝi scias, ke ŝi havas sufiĉe da armiloj por ke unu viro iĝos ŝia sklavo, sed tiuj samaj armiloj povus irigi ŝin al morto, se kelkaj viroj trovas ŝin uzante ilin.

    La tutan matenon Zorajd' pensis pri La Libro, kaj ŝi decidis kaŝi sin.

    Kiam Ibrahim', ŝia patro, venis el laboro, li trovis siajn babuŝojn apud lia preferata seĝo, kaj proksime de ĝi sian filinon kun ejo plena da varma akvo.

    «Sidiĝu, patro. Bonvenigita en vian hejmon».

    Se surprizata estis la edzino, ŝokata estis la kompatinda viro. Ĉu tiu estis sia filino? Kio okazis? Kie estas plendoj ŝiaj? Kial ŝi ne plu estas ĉe sia ĉambro, kaŝita de li kiel kutime? Kion ŝi faris por tiele kompensi sian kulpon?

   La bona homo sidiĝis kaj vidis kun plezuro, ke lia filino malŝuigis lin kaj poste lavis liajn piedojn per varmeta akvo. Poste ŝi tre efike sekigis ilin, kaj laste metis babuŝojn sur ili.

«Jen, paĉjo. Kun via permeso, mi forprenos la akvon, sed mi revenos tuj».
«Ĉi tie mi atendas vin, filino», la viro sukcesis diri.

    Kiam ŝi revenis, la geedzoj ne povis kompreni strangan dialogon:

   Unue Zorajd' kisis sian patron survange. Poste ŝi diris:
«Paĉjo, mi volas peti ion de vi».
«Ho! Ne plu mi miras pri via ĝentileco, filino. Petu».
«Patro, mi volas peti permeson de vi por legi La Sanktan Libron».
«Virinoj ne legas La Libron, filino. Vi scias tion».
«Jes, patro. Sed mi bezonas ĝin».
«Kial vi bezonas ĝin subite?»
«Paĉjo, mi ne volas fini kiel tiuj junulinoj, kiujn oni ŝtonigas pro ignoranteco kulpa».
«Filino, mi diros al vi ĉion, kion vi bezonas scii. Vi devas esti modesta kaj prudenta, ne montri multe, kaj marŝi prudente».
«Jes, patro. Mi ankaŭ volas peti permeson por vesti burkon».
«Burkon! Kial?»
«Patro, mi scias, ke mi tre bela ne estas, sed kelkaj senesperaj viroj volas ĉian virinon. Mi ne volas esti dezirata de ĉiu viro krom mia edzo. Burko protektos min».
«Bone. Mi obĵetas nenion. Mi ne permesas al vi legi La Libron, sed mi permesas vin uzi burkon. Tamen, vi malkovros vian vizaĝon ĉiam, kiam mi ordonos vin».
«Jes, patro. Mi ĉiam faros ĉion, kion vi ordonos min, ĝis kiam mia edzo ordonos min. Dankegon, patro».
«Kaj pro tio, ke vi interesiĝas tiom multe pri La Libro, ni povas fari ion: portu ĝin al mi tuj post vi metis burkon sur vian vizaĝon, kaj sidiĝu je miaj piedoj. Mi legos La Libron por vi. Tio estos bona por vi».
«Dankon, patro», ŝi diris brakumante liajn piedojn kaj kisante ilin. Poste ŝi faris tiel, kiel sia patro ordonis.

   Dum tuta horo bona Ibrahim legis por sia filino kaj sia edzino tutajn ĉapitrojn de La Sankta Libro. Li parolis al ili pri tio, kion Dio volas de virinoj kaj pri iliaj devoj kaj taskoj por siaj familioj, por siaj edzoj kaj kiel prezenti sin antaŭ aliuloj.

    Edzino ne sidiĝas sur planko, sed sur seĝo apud muro. Filo Ahmed, male, sidiĝas apud patro.

    Kiam li jam legis dum horo, li petis trinkaĵon, kaj Zorajd' prenis ĝin al li rapide, kaj poste ili ĉiuj manĝis kune.

    Jes, tiu estis memorinda tago en domo de Ibrahim'. De antaŭ multe da tempo ĝi estis la unua tago, en kiu ne okazis diskutado kaj puno. Dio estas pova.

Daŭrigota...
  1. Unua parto: La peko: Ekzekuto. La homo de l' dezert'.
  2. Dua parto: Zorajdo:Amara vekiĝo. La kandidato. Pia parolado. Geedziĝo.
  3. Tria Parto: Rejn':La defendanto. Nova homo. Sajn' edziniĝas. La dua edzino.
  4. Kvara parto: Benazir': Koŝmaro. Celo pri korekto. Amiko Aben'
Noto.- De la 2017ª jaro oni jam povas legi la tuton ĉe mia retpaĝo. Mi publikigas ĝin ĉi tie por tiuj, kiuj ne havas retaliron aŭ preferas havi la libron surpapere.

    


~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ Kajero 97ª ~ PDF (paĝo 6ª) Iru antaŭen