Muziko

La muziko de Fernando Sor

   Fernando sor y Muntada, gitaristo.

Antaŭ pli 20 jaroj mi an­ko­raŭ okupiĝis pri gitaro kla­sika, alidirite hispana eble pro tio, ke niaj praavoj estis tiom fremdaj al eksterlando (e­ble prave, sed tion ni pridiskutos ali­an tagon), ke ili kre­dis, ke nian muzi­ki­lon oni ne konis ekster niaj limoj, kaj sekve ili ne konis la bo­negan muzikon, kiun por ĝi verkis genioj kiel Maŭ­ro Ĝiuliani, Fran­cesco Corbetta, J. H, Kaspberger, Charles Doisy kaj aliaj indaj muzikistoj.

Tamen, en konstelacio de gitaristoj neniu tiom brila kiel francohispano Fernando Sor y Muntada. Mi konis lian muzi­kon, kiam mi studis en kon­ser­va­torio, kaj scivola pri lia tuta mu­ziko, mi trovis la ses dek kvar juvelojn, kiujn li komponis dum tuta sia vivo, en Hispanio kaj Francio.

Mi kompilis preskaŭ ĉiujn muzikaĵojn de Fernando Sor (fakte nur tri mankas ankoraŭ) kaj publikigis ilin pere de mia retpaĝo, per MIDI formato pere de programoj Mozart kaj TableEdit. Bedaŭ­rinde, la modernaj kom­putiloj kutime ne plu uzas tiun formaton, kaj sekvante afablan kon­­si­lon de amiko, mi tradukis la tutan ver­karon de Fernando Sor al pli nova, ĝenerale uzata MP3, eĉ se ĝi estas multe pli peza, kio signifas, ke la mu­zik­arĥivoj estas multe pli gran­daj. Tamen tio ne plu gravas pro la pli granda rapideco de hodi­aŭ­aj ret­ko­nek­ti­loj.

Nun oni povas denove ĝui la muzikon de mia paĝo pri Fernando Sor. .

Bonan aŭskultadon kaj lega­don!


Kajero 98ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 22ª)