Recenzo Hispana flago Brita flago sago

Senkomplekse oni ricevu la heredaĵon de niaj antaŭuloj:

Imperifobio kaj nigra legendo.

Aŭskultante homon, facile estas
scii kie li ekvidis sunlumon
se li laŭdas Anglujon, li estas anglo
se li rifuzas Prusion, li estas franco,
kaj se li fiparolas pri Hispanio..., li
hispano estas.
      Oyendo hablar un hombre, fácil es
saber dónde vio la luz del sol
Si alaba Inglaterra, será inglés
si reniega de Prusia, es un francés
y si habla mal de España...
es español.

Supra poemeto venis el la plumo de poeto Johakim' Bartrina, hispano de Barselono de 1850 al 1880. Mi konis ĝin per novelo de Fernando Sánchez Dragó, kies titolo estis ekzakte tio: Kaj se li fiparolas pri Hispanio, li estas hispano (2007), kiun ni recenzos estonte. Sed mi mencias ambaŭ, kaj poemon kaj novelon, ĉar nekredeble la Nigra Legendo havas pli da kredantoj en Hispanio ol ekster nia lando. Ĝi komencis en Italio, kiam la Imperio Hispana regis tie, kaj daŭrigis ĝin poste angloj kaj nederlandanoj, pri sia timo al la sola Imperio en la mondo sub la regadoj de Karlo 1ª kaj Filipo 2ª.

Mastra verko de Elvira Roca Brea Estas sufiĉe riveliga, ke ho­diaŭ estas en Hispanio disvas­tigata opinio, ke ĉio eksterlanda estas pli bona, ol tio, kion ni havas. Oni alte taksas Eŭropon, eĉ se nenio bona venis el ĝi al ni. Kiam mi vidas tiujn artikolojn en ĵurnaloj, kaj ankaŭ opiniojn en socialaj retoj, kulpigante hispanojn pri genocido en nuna Suda­me­ri­ko je la tempo de ties konkero, kaj ankaŭ pri fiagoj de Karlo 1ª, Filipo la 2ª kaj aliaj hispanaj regantoj laŭ la tuta historio, mi ne povas ne kompati la profundan ignorantecon de tiuj ho­moj, kio estas tute nepardo­ne­bla en homoj naskiĝintaj kaj edukiĝintaj en Hispanio, kaj eĉ en la diversaj landoj de Sudameriko. Eble tiuj homoj ne scias, aŭ eĉ mensoge silentas, ke en Britio katolikoj ne havis tutajn civitanajn rajtojn ĝis dua parto de la 20ª jarcento, dum en la tuta hispana konkerita lando de Ameriko (el Alasko ĝis Tero de l' Fajro, en suda Argentinio), indianoj havis samajn rajtojn kiel tiuj kastilanoj naskiĝintaj en Kastilio. Fakte indianoj perdis tiujn rajtojn kiam ili ĉesis esti hispanoj, tuj post sendependiĝo aŭ la invado de Usono en ties lando kiel sekvo de militoj kun Meksikio kaj ankaŭ pro paktoj inter nacioj. Jes, estis genocido en Ameriko, kaj tutajn rasojn oni ekstermis, sed ne hispanoj faris tion, sed britoj, francoj kaj, plejvaste, usonanoj.

Fakte hispanoj neniam havis koloniojn en Ameriko aŭ ie ajn en la mondo, sed provincojn kaj vicregnojn, kies kapoj respondecis rekte antaŭ la Reĝo. Nekonataj en la nehispanaj konkeroj estis la devigaj institucioj Konsilantaro pri Indioj, kaj Juĝo de Rezi­de­jo. Tiu lasta devigis ĵuseksoficigitan registon ne forlasi sian urbon ĝis finis sia juĝo nome de la Reĝo pri ĉio, kion oni povus akuzi lin pri tio, kion li faris aŭ misfaris dum sia regado. Kelkajn oni enkarcerigis pro siaj troigoj (eĉ la malkovrinto mem, Kristoforo Kolombo, estis venigita en la korton de la Katolikaj Gereĝoj katenigita pro tio), eĉ se plejmulto da ili estis dekla­ritaj senkulpaj, pro tio, ke ili faris aferojn kadre de leĝo kaj kristanaj virtoj. Ni pensu pri tio, kio povintus okazi, ĉu francaj kaj anglaj registoj de siaj kolonioj havus tiun juĝon... Tiom da paktoj kun indianoj perfiditaj de blankuloj, tiom da genocido kaj senjustaj militoj antaŭ unu-du jarcentoj en la grundo de nuna Usono pro avido de blankuloj. Eĉ starigo de rezervejo por indiano estas eksiliigo en sia propra lando, grava honto kaj perforto de homaj rajtoj. Tio neniam okazis en hispana Ameriko.

La alia institucio, kiun mi menciis unue, Konsilantaro pri Indioj, zorgis,ke en la Nova Kontinento la justeco de la Reĝo estas plenumata same kiel en ĉefa Hispanio. Inter la unuaj universitatoj de Hispanio rangas tiuj de la ĉefurboj de Peruo kaj Meksiko, je la 16ª jarcento, kio igas ilin la unua kaj la dua de la tuta kontinento. Aldone, kelkaj indiĝenoj amerikaj iĝis grafoj kaj alispecaj nobeluloj, kio estis neniam atingata en la nehispana Ameriko. Ne tion sukcesis havi Simon' Bolivar', kaj de tie, oni diras, venis lia malamo al Hispanio.

Kiam venis sendependeco, profitante la sendefendon de la tuta Hispanio pro la perfido de invadanta napoleona Francio, estis profunda regreso en tiu teritorio. Indianoj perdis siajn rajtojn, kaj okazis genocido pri ili en kelkaj partoj de la lando. Komencis baldaŭ militoj inter kelkaj novaj ŝtatoj, kiuj ĝuis pacon dum pli ol tricent jaroj, tiuj de la hispana regado. Laŭ publika konfeso de Liberiginto Simon' Bolivar, Ni atingis sendependecon koste al ĉio alia.

Tiujn ideojn de mi prezentataj al vi per ĉi tiu artikolo oni povas legi kaj kontroli en la mirinda libro de Elvira Roca Brea Imperifobio kaj nigra legendo, kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj. Oni povas trovi ĝin en ĉiu librovendejo, sed ankaŭ ĉe Amazon. Es­tas veroj, iuj dolorigas, kaj tiu libro premas la vundon de envio kaj falseco per kiuj oni inventis la Nigran Legendon Hispanan, pruvante aferojn ĝis nun tiom neeks­pli­keblajn, kiel tion, kiel Fansisko Pisaro sukcesis konkeri pere de nur 284 soldatoj teritorion kvaroble pli grandan ol tiutempa Hispanio.

Certe, imperiofobio ekzistas multe pli frue ol Hispanio: oni iam timis kaj malamis Romian Imperion, kaj poste ankaŭ Britan kaj Usonan, ne mencii Islaman en Mezepoko. Sed dum en Anglio en la nuna tempo oni trovas multe da homoj, kiuj fanfaronas pri sia Imperio Brita, en Hispanio preskaŭ neniu kuraĝas paroli pri la Imperio Hispana. Tio estas ĉar ĝis nun hispanoj kredis la mensogojn verŝitajn en tiun legendon, pro ignoranteco kaj minuskomplekso, dum aliaj landoj, kiel Anglujo, Francio, Turkio, kaj tiel plu, havas multe pli por silenti. Kie estas la milionoj da indianoj, kiuj vivis en la teritorio de nuna Usono? Ni memoru tiun diraĵon plenplene akceptita tie: La plej bona indiano estas tiu mortinta. Kaj kie estas la indianoj, kiuj vivis en tiama Ameriko Hispana? Certe en Sudameriko nuna. Ĉar hispanoj ja edziĝis al indianinoj, kiel Elvira Roca pruvas per sia libro, pro ordono de la Reĝino Isabel' de Kastilio mem. Mi ne povas imagi britan monarĥon dirante tion... Hispanio kopiis sin mem en kokeratan landon, male al tio, kion aliaj faris, kiu nur ĉantaĝprirabis pere de siaj plipovaj armiloj.

Pizarro kaj Almagro stgarigis la unuan intercivitanan militon en Hispanio sur la grundo de Peruo. Pro tio, kaj aliaj detaloj, kiujn oni povas legi tie, la libro de Elvira Roca Brea devus esti legata de ĉiu hispano, se li aŭ ŝi deziras scii pri tio, kio estas nia heredaĵo kultura, kaj per tiu kono kaj tiu venante el aliaj libroj, kiujn ŝi referencas en sia abunda bibliografio, ebligi nin defendi ĝin tie, kie necesu. Iam laŭ la tuta Eŭropo oni tremis, kiam la Hispanaj Legioj movas. Hodiaŭ Eŭropo primokas Hispanion kaj hispanojn la tutan tempon. Ĉar ni estas ignorantoj pri nia propra historio. Defendi ĝin postulas koni ĝin. Libroj kiel tiu ĉi estas nemal­ha­veblaj en niaj biblio­tekoj. Mi elkore rekomendas la legadon de tiu ĉi libro, kaj dankas ties aŭtori­non pro la sciigo pri gravaj demandoj, kiujn mi faris al mi mem delonge. Ekzemple, kial la angloj ne sendis floton puni la atakon de la tiel nomita Neven­ke­bala Marar­meo. Respondo estas, ke ili ja sendis sian mararmeon..., kiu estis venkita fronte al Galegio. Kaj, al­do­ne, ili malvenkis tiun mili­ton, kvan­kam tion silentas la fieraj pose­dantoj de Placo Trafalgar' pro honto, kaj hispanoj, pro ignorante­co.


Kajero 100ª ~ Kajeroj ~ In PDF (page 10ª) ~