Politiko Hispana flago Brita flago sago

Prezidento.

Ja tedas min la nocio mil­foje ripetata en paĝoj de in­ter­reto, ke hispanaj naci­istoj invadas kaj humiligas la ceterajn naciojn de Hispanio. Nu, la realo estas, ke en Hispanio ekzis­tas nur unu nacio, kaj eĉ se sen­kuraĝaj politikistoj je 1978 cedis al premoj de regionistoj pri inkluzivo de la vortoj nación kaj na­ciona­lidad kun malsamaj tamen similaj signifoj (fakte nacio kaj nacieco, kio estas sama radiko), de la jarcento 6ª en Hispanio ekzistis nur unu nacio, kiu trans­for­miĝis iom post iom laŭ historiaj kaj sociaj eventoj, sed neniam ekzis­tis provincaj nacioj, eĉ se ekzistis diversaj reĝolandoj sur la nuna grundo de His­pa­nio.

Gesaleico, la unua hispana reĝo Estus tede ripeti ĉi tie le­ci­o­­non pri his­­to­rio de la lan­do, sed re­su­mo es­tas, ke ne ek­­zis­­tas his­pa­­na naci­is­mo, sed his­pana na­ci­eco, kaj ne ekzistas vas­kaka­talu­na na­cioj, sed tiaj na­ci­is­moj. Kaj kio es­tas dife­ren­co? Nu, naci­istoj de­zi­ras krei apar­tajn ŝtatojn por poste krei sian proprajn naciojn, forpuŝante nenaciistojn el ties hejmo. La his­pa­nan nacion kreis la visigota ŝtato antaŭ dekses jarcentoj, kaj nun estas perfiduloj, kiuj neas sian propran naciecon por krei no­van, pensante, ke tiel ili estos pli liberaj kaj vivos pli bone. Ili estas ignorantoj, ĉar ili devus scii pri la historio de sia propra nacio: Hispanio ekekzistis kiel na­cio nur kiam visigotoj sen­de­pen­digis ĝin el Romio perforte, je la jaro 507. Ili estis malgranda popolo, kiu baldaŭ kunfandiĝis kun la romikultura popolo, kiu delonge loĝas en la loko, kiun ili konkeris. Ili adoptis la lingvon kaj kulturon de la konkerita lando, kaj post kelkaj jardekoj ankaŭ ties reli­gion, kio estis la faktoro, kiu unuigis la tutan landon. Religio unuigis la popo­lon dum la longa invado de isla­ma­noj, kaj fakte tio, kune kun ling­­vo kaj aliaj mal­­pli gravaj kul­­turaĵoj, mal­per­mesis, ke la his­pana nacio pe­­reis sub la islama katas­tro­fo, malsame al tio, kio okazis en al­iaj landoj, ki­el Egipto aŭ Turkio. Gluitaj de krista­na re­ligio, la di­versaj reg­noj de His­panio su­per­­vivis kaj suk­cesis for­preni la islamanojn el nia tero, kaj tuj post ĝi hispanoj konkeris tutan kontinenton, kaj tion farante re­krei­s His­pa­nion kaj, iom poste, inventis Amerikon.

Kaj nun venas prezidento, ki­un la popolo neniam antaŭe akceptis, ĉar oni voĉdonis lian de­putitliston malpleje en la his­to­rio de lia partio kadre de la ti­el nomita de­mo­kra­tio hispana, kaj pere de sekretaj paktoj kun aliaj partioj mino­rita­taj, for­pre­nis la plej­voĉdonitan re­gis­taron kaj kreis novan, kiu ankaŭ ne sol­vos niajn pro­ble­mojn, sed kreos no­vajn, same ki­el Rodri­ges Sa­patero faris an­taŭe. Nun ŝajnas, ke la plej gra­va afero es­tas eltombigi Diktatoron Fran­­­siskon Fran­kon, anstataŭ mal­pliigi sen­dun­gecon, mal­pli­al­tigi la nacian ŝuldon, aŭ ne­goci rabaton, sa­me kiel Gre­kio faris (ili sukcesis havi 70%an raba­ton!), mala­pe­rigi ko­rup­te­con je ĉiu tavolo de la His­pa­na Ŝta­to, plialtigi la ek­zem­­plo­do­non de aŭtoritatuloj en la regis­taro, kaj tiel plu... Jes, mi kon­sentas, ke la heredaĵo, kiun li prenis el registaro de Marjano Raĥoj ne estas tre kontentiga, ĉar interalie li ricevis rompiĝo­tan ŝtatlandon, eĉ se ni estus mal­justaj, se ni ne memoru, ke tia heredaĵo lamas jam el oficoj de ĉi­uj antaŭloj liaj en la pre­zi­den­teco de Hispanio, kiuj cedis tion, kio neniam estis sia, tio estas, parto de Hispana Suvereneco, kiel kompetento pri edukado kaj polico, al naciistoj regionaj ŝanĝe de apogo parlamenta. Do gravis multe pli al ili regi ol favori la popolan aŭ la landon. Jen pruvo pri tio, ke ili prifajfas pri la bono de la popolo, sed ili nur agas favore al siaj ideologioj (ĉu vere pluralon mi bezonas ĉi tie?)

Prezidento Sánchez La elekto de Sánchez eblis pro voĉdonoj de PODEMOS kaj de sendependismaj partioj, kiuj eĉ se ili havas malmultajn de­pu­­titojn en nia parlamento, kun­kune ili havas pli da voĉdonoj ol Popola Partio, kiu restis sola, kiel kutime. Ĝi sukcesis formi registaron, kiam ili havis pli ol 176 deputitoj, kaj ankaŭ kiam naciistoj helpis ilin per siaj voĉ­do­noj en par­la­mento. Tamen, ili neniam dona­cis tiajn favorojn sindone. Ĵordi Puĵol, iama gvi­dan­to sen­de­pendisma, igis Pre­zidenton Az­na­ron ĉesi kontroli la edukadon en Ka­ta­lunio, kaj post dudek jaroj jam estas sufiĉe da junuloj, kiuj kredas la menso­gojn, per kiuj naci­ismaj ins­tru­is­toj pro­vizis al ili, ĉefe tiun, ke fiaj hispanoj kon­keris sangoverŝe la amatan pa­­tro­lan­don Katalunion, kaj en­das nun forpeli ilin de sia sankta grun­do. Antonete Gálvez, mursja heroo kaj sendependitso. Bedaŭrinde por tiuj na­ciistoj, kaj katalunaj kaj vaskaj, neniu el ties pa­trolandoj estis iam ajn sen­­dependa, kaj sek­ve ili daŭre devas men­sogi cele al pos­­tulo pri sia sen­de­pendeco, ĉar siajn naciojn ili penas krei nun, ĉar ili ĉiam estis kastila aŭ aragona teritorioj en la is­tem­po. Fakte, en mo­der­naj tempoj, nur Mursjo estis sendependa nacio, eĉ se tio daŭris nur ses monatojn, de julio 1873 al januaro de 1874. Jes, se oni subfosas en la historion de Hispanio kaj Mur­sjo, tio estas, legas la ĵurnalojn de tiu tempo, oni trovas pri la fama ribelo duonjaraĝa. Dum tiu tempo ili eĉ deklaris militojn kon­traŭ Hispa­nio kaj Germanio, kaj petis de Usono iĝi la 51ª tia ŝtato dudek ses jarojn antaŭ la Milito de Kubo! Bedaŭrinde Generalo Martínez Campos atingis la sedependan landon an­taŭ Prezidento usona Grant' decidis kion fari, kaj la sende­pen­deco de Mursjo finis kaj ties sen­dependistoj forfuĝis eks­ter­landen, same kiel Puĉ­de­mont', ĉar ili estis mort­kon­dam­nitaj.

Sed mursjanoj ho­diaŭaj pri­faj­fas pri tiu anekdoto (san­go­­verŝinta anek­do­to, tamen, ĉar ili mi­li­tis kaj konkeris kel­kajn urbojn prok­simajn his­pa­najn, ki­el Hellín kaj Ori­ve­lo, kaj homoj be­daŭ­rinde mortis), kaj neniu en sia sa­na menso eĉ pensus peti sen­de­pendecon de His­pa­nio nome de tiu ero de historio kiel historia aŭto­no­mio aŭ teritorio.

Sed naciistoj ade mensogas, ĉar ili di­ras, ke estas Grafo de Barselono, forgesante, ke tiu, kiu nun havas tiun titolon estas Reĝo Filipo 6ª de Hispanio.

Bedaŭrinde, la nova prezi­den­to ne povas multe fari, ĉar li ŝul­das sian postenon al na­ci­is­toj, inter aliaj. Aldone, la teritorio kie sidas nuna Katalunio apartenis al Francio dum kelkaj jaroj, ĝis kiam Filipo 5ª rericevis ĝin el Francio pro pakto familia, al kiu la volo de katalunoj havis nenian rilaton.

Sed sufiĉe mi jam diris estinte pri la afero. Gravas nun, ke ni hispanoj akceptis trukan leĝon, kaj poste sanktigis ĝin pere de sentaŭga nomo, Konstitucio. Vere neniu klarigis al ni, igno­ran­ta kaj naiva popolo, pri tio: Kio estas Kons­titu­cio? Laŭ artikolo 16ª de sufiĉe agnoskata deklaracio laŭ la tuta mondo civiliza, la De­kla­racio pri Rajtoj de Homo kaj Civitano, pro­klamita je 1789 en Parizo, Ĉiu socio, en kiu ne estas garantio pri tio, ke estas certigataj rajtoj, kaj ke disiĝo de povoj ne estas determinitaj, ne havas Konstitucion. Pro tio oni povas pridiri tiun leĝon de 1978 kiel Ĉarton Magnan, aŭ ion ajn, sed ne Konsti­tu­ci­on. Aldone, ĉe artikolo 99ª oni legas, ke La Reĝo de Hispanio no­mu­mas Prezi­dento de la Registaro tiun homon, kiun Parlamento deci­dis, kaj tio certigas ke tiu nomo, Konstitucio, es­tas nur kroma. Se leĝo­fa­rantoj elektas regis­taron, kie estas disiĝo pri povoj?

Aldone ni rimarku, ke hispanoj voĉdonas ne homojn, sed listojn de nomoj de homoj. Gvidantoj de partioj politikaj elektas tiujn, kiuj estas en tiuj listoj, tiel, ke civitanoj ne povas elekti ilin rekte. Tio estas postulo pri fido al tiuj gvidantoj, pri tio ke ili elektos la plej taŭgajn homojn por la laboro. Bedaŭrinde tio ne okazis dum kvardek jaroj, kaj multaj elektitoj mensogas kaj troigas sian povon, kiam ili povas. Senpune, ĉar tiu kvazaŭ konstitucio diras, ke puni ilin necesas havi tribunalon, parton de kies juĝistoj nomumis la parlamento mem.

Ĉu la popolo, tio estas ni, eblas sendungi ilin? Ne, certe ne, pro la simpla kialo, ke ni ne elektis ilin, sed gvidanto el ilia partio decidis kiu estas voĉ­do­ne­bla, kiu ne. El tio oni povas el­tiri, ke jes, ni ne elektis Prezidenton Sanĉeson, tamen an­kaŭ ne Raĥojon, Zapateron, Az­­na­ron, Gonzaleson eĉ Sua­re­zon mem. Do, kial protesti nun, pri tio, ke neniu elektis Sanĉeson? Vi neniam, naivuloj elektis prezi­den­ton de His­pa­nio en via tuta historio! Kaj vi sciu, ke kaŭzo estas, ke vi ne estas demokrataj, kaj neni­am defendis demokration. Kaj pro tio vi neniam havos ĝin, ĉar havi demokration en lando postulas, ke oni laboru cele al ties starigo, kaj poste ĉiun tagon konservi ĝin, ĉar neniu donacas tion al vi.

La lasta frankisma registaro dona­cis al ni individuan libere­con, sed ne kolektivan. Kolek­ti­va libereco ne eltenas, ke oni starigu referen­du­mon voĉdoni pri konstitucio, kiun oni ne faris nome de la popolo. Ĉar tio signifas, ke popolo elektos de­puti­tojn en listo, kien ĉiu homo rajtos eniri pro sia individua de­ci­do. Tiuj deputitoj havos nur unu taskon: verki konstitucion, ki­un la popolon poste re­fe­ren­du­me voĉdonos, kaj se sufiĉe gran­da proporcio de popolo apro­bas ĝin, ĝi ja estos Nia Kons­titucio. Sed tiu tago ankoraŭ ne venos en Hispanion, ĉar plej granda parto de popolo kredas, ke ni jam havas Konstitucion!

Dume ni suferos prezidentojn kiel tiujn ses, kiuj venigis landon kun 0% da maldungo kaj 8ª posteno inter la plej riĉaj landoj en la mondo en riskon de ban­kroto. Sed ni, hispanoj, voĉ­donis kaj ade voĉdonas al tio, nia ruinigo.

Kaj ade politikistoj kiel tiuj ĉi nunaj daŭre ridaĉos al vi ĉiuj, ĉiun fojon, kiam vi iras voĉdoni, pro tio, ke endas defendi de­mokration... Kvazaŭ oni scias en Hispanio kio estas demo­kra­tio aŭ defendo.

Originala teksto en la franca de la Deklaracio
Kajero 100ª ~ Kajeroj ~ In PDF (page 14ª) ~