Kino sago

Abenámar kaj Unamuno

Hieraŭ mi vidis la filmon de Abenámar, Mientras dure la guerra, pri unu el niaj plej konitaj kaj mirataj pensistoj kaj verkistoj, S-ro Miguel de Unamuno.Mientras Mi esperis, ke ĝi montros la filozofion, literaturon aŭ almenaŭ la biografion de nia mirato, sed la filmo kondukis nur al tiu kverelo publika kun Generalo Millán Astray, fondinto de la Legio Hispana, kuntekstante ĝin pere de la priskribo de la ekveko de la Hispana Intercivitana Milito je 1936 en Salamanko, kaj la estiĝo de Generalo Francisco Franko kiel Generalestro (generalísimo, en la hispana), Caudillo, (militestro) kaj ŝtatestro.

La titolo de la filmo mem, Mientras dure la guerra, (Dum la milito daŭros) referencas al la vortoj de generalo Cabanellas, kiu estis la unua direktoro de la puĉo kontraŭ la respubliko kun la intenco malebligi la socian katastrofon, reganta en tiutempa Hispanio, kiu permesis bruligi preĝejojn kaj rabi kaj murdi homojn nur pro tio, ke ili ne estis sufiĉe revoluciismaj. Pridiskutanta la aferon, Generalo Cabanellas postulis, ke oni aldonu tiujn vortojn, Dum la milito daŭros, sed en la finfina dokumento tiuj vortoj ne estis. Sed ili ĉiuj subskribis tion same, ĉar la afero urĝis. Tiel Franco ricevis la oficojn pri Generalísimo kaj Ŝtatestro sen tempolimo, kaj li profitis tion, restante tiel ĝis sia morto je la 20ª de novembro de la jaro 1975. Dum 44 jaroj lia kadavro restis en Valo de Falintoj, en tombo apud tiu de José Antonio Primo de Rivera, fondinto de partio Falange Española, ĝis 24ª de oktobro, kiam la registaro de Pedro Sánchez translokigis lian kadavron al tombejo de Mingorrubio, proksime de Madrido. Jes, dum kunveno de puĉintaj generaloj en Salamanko je la monato de septembro de 1936, la 24an.

La filmo havas kelkajn historiajn erarojn, kiel ekzemple la starigo de la flago dukolora en Cáceres je la jaro 1936ª. Fakte tio okazis iom antaŭe en Seviljo, ne en Salamanko. Ankaŭ la tiama kolonelo Millán Astray ne ĉeestis la kunvenon, kiam oni nomumis Frankon Generalísimo, kiel la filmo montras. Ankaŭ la streĉa sceno, kiam la edzino de Franco savas Unamunon el la furiozo de faŝistoj ŝajnas, ke neniam okazis, kiel pruvas la apuda foto, kiun oni faris tuj post la akto, dum kiu estis la supozita kverelo. Alia eraro estas, ke Unamuno havis kvar virajn filojn, sed ili ne aperas en la filmo, sed nur Unamuno kaj MIllán Astray. du filinoj kaj nepo.

Sed la filmo esas vidinda per si mem, se oni konsideras, ke ĝi estas  libera studo pri historia homo, unu el la plej universalaj kaj gravaj homoj en la historio de Hispanio. Don Miguel de Unamuno Jugo estis grava filozofo kaj verkisto, krom katedrulo pri la Greka Lingvo en la Universitato de Salmanko, kies Rektoro li estis tri fojojn. Li apartenis al la literatura Generacio de 1898, kune kun verkistoj Ángel Ganivet, Ramón M. del Valle-Inclán, Jacinto Benavente (nobelpremiito je 1922), Vicente Blasco Ibáñez, kaj aliaj. Inter liaj verkoj elstaras novelo Niebla (kvankam li diris, ke li ne verkis novelojn, sed nivolojn, ĉar novelo estas pli fiksita genro ol tiu, kiun li faris) kaj filozofia eseo Pri la tragika sento de vivo.

Mi rekomendas vidi la filmon, sed multe pli serioze rekomendas mi legi liajn librojn, precipe tiujn du citatajn supre.


Kajeroj ~ Kajero 110ª ~ En PDF (paĝo 7ª)