Politiko sago

Tial mi ne voĉdonis Paŭlon

Ni finigu la kaston! estis la batalkrio de PODEMOS kiam tiu partio komencis eltranĉe de la popola movado 15ª de marto de 2011, mallonge Movado 15-M. Tamen hodiaŭ oni ne povas nei, ke Paŭlo Iglesias, la gvidanto de PODEMOS apartenas al tiu kasto politika, kiun li tiom akre deno­ncis tiam.

Paŭlo.

Aldone, li difinas sin mem (tamen ne sian movadon aŭ partion) kiel komunisman. Kaj estas bone, ke oni agnosku sian personan politikan sintenon..., sed kion bonan faris komunismo por Hispanio en la pasinto? Laŭ mi estas tre danĝere donaci al komunisto la ŝlosilojn de la riĉeco kaj respondeco de Hispanio. Laŭ mi, oni prudente ne faru tion post tio, kio okazis en Hispanio en la lasta jarcento, kiam ili atingis povon registaran. Eble oni povas aserti, ke UNIDAS PODEMOS (unuiĝintinoj ni-povas) ne estas Paŭlo Iglesjas, sed oni rimarku, ke el ĉiuj unuaj gegvidantoj de la partio restas nur ununura Paŭlo, kio kongruas al la sinteno de komunismaj reĝimoj ĉie en la mondo, pri kulto al gvidanto, same kiel al Ŝtalino, Kastro, Maduro, kaj tiel plu. Ne, mi opinias, ke estas danĝere doni tutan povon de lando al komunisto aŭ al ties servanto. Pro tio mi ne voĉdonis Paŭlon, eĉ se mi opinias, ke multajn el liaj ideoj estas bonaj kaj farendaj. Sed mi dubas, ĉu li efektivigos ĝin kiam li estos en povo.

   Nun Pedro Sánchez subskribis antaŭkonsenton por ke Paŭlo Iglesjas estos vicprezidanto en la registaro de Hispanio. Tio timigas multajn hispanojn, sed estos aliaj du viceprezidantoj, kaj mi dubas, ĉu li havos decidan povon, kvankam sian duan celon li atingos, laŭ mia opinio: eniri la registaron de Hispanio. Sed ankoraŭ estas tro frue distrumpeti la aferon: la funkcianta Prezidento ankoraŭ ne havas sufiĉe da apogo de la ceteraj deputitoj, kaj se tio ne okazas, tria balotado efektigiĝos en Hispanio en la baldaŭa estonto. Mi konsideras, ke tio estos pli bona ol malbona por ni ĉiuj Hispanoj: tiu ĉi reĝimo havas tiun balaston denaske, kaj jam estas tempo por ŝanĝi la esencon de nia Konstitucio, kaj eble ĉifoje oni sukcesos konstrui novan pere de la volo de la popolo, ne de politikistoj, kiuj reprezentas neniun.



Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 8ª)