Politiko sago

Vi brulos same kiel je '36!

Reĝo Johano Karlo.Rita Maestre estas hispana po­li­tikistino (oficante nun kiel konsilistino ĉe la urbodomo de Madrido), kiu invadis preĝe­jon kiam ŝi estis 22­jaraĝa, duonnude kaj kriante tiun sensencan sloganon: Vi bru­los same kiel je '36!

Ŝi apartenas al politika par­tio Más Madrid (Pli da Ma­drido), kiu estas disiĝo de PODEMOS, tro novaj partioj, kiuj ne scias pri historio, kaj pro tio ili ignoras, ke je la 30aj jaroj de la lasta jarcento maldekstruloj sangavidaj kiel ŝia krio evidentigas, mortigis 3 400 preĝistoj je aŭgusto kaj septembro de 1936 nur pro tio, ke ili estas eklezianoj.

Dum la Dua Respubliko His­pa­na kaj dum la sekva milito inter­ci­vi­tana brulis multe da preĝejoj ka­to­likaj en Hispanio, kaj ankaŭ oni murdis multe da homoj —ofte post torturado— pro tio, ke ili estis religiemaj, kaj sekve ne revoluciaj. Jen peko antaŭ okuloj de revolu­ciuloj. Tamen tio ne estas respekto al leĝo aŭ al homaj rajtoj bazaj. Ĉu revoluciuloj atentas al tio? Se ili atentus, ili ne atencus.

Tiutempe religiuloj mastru­mis diversajn lernejojn. Sed post bru­ligi ilin,  revo­lu­ci­u­loj ne konstruis no­vajn lernej­ojn, kaj sekve infanoj perdis rajton havi edu­ka­donpro revoluciaj kialoj. Jen revolucio kon­traŭ la popolo. Ankaŭ ili mortigis ins­tru­istojn, se ili estis re­ligiuloj. Tio okazis ankaŭ al mo­na­ĥinoj, kiuj instruis en religiaj lernejoj. Tiuj lernejoj, kiuj ne estis bruligitaj, estis fermataj, se ili estis religiaj, kaj sekve la gefiloj de laboristoj ne plu havis kapablon ler­ni, ĉar lernejbruligistoj ne kons­truis novajn lernejojn por la infanoj, kiuj bezonis ilin. Ŝajne, pli bone ne lerni ol lerni tio, kion edukitaj religiuloj povas instrui.

Verŝajne homoj, kiel madrida konsilistino Rita Maestre, sopiras —aŭ almenaŭ sopiris tiutagon— al tiu etoso, kiam netoleremo al ali­pen­santo estis totalisma fakta normo. Similaj eventoj okazis en Bar­selono tiutempe, kiuj iris sen­pu­naj. Tamen, en Madrido la afe­ro iris alimaniere, ĉar oni denon­cis ilin, kaj fotoj estis prezentataj kiel evidento, kaj okazis kon­dam­na sentenco pro tio, ke ekzistas protekto kontraŭ mis­res­pekto al religiaj sentoj.

Estas ridinde, ke homoj, kiuj de­fendas tiujn sensencaĵojn, pro­tes­tas kontraŭ krimoj pri mal­amo, kiu ankaŭ ekzistas en nia ju­ra sistemo, kaj samtempe parolas malame pri katolikoj kaj deks­truloj. Ĉu estas respekto diri, ke oni brulos same kiel je 1936? Se tio okazos,  estos tempo de milito, malamo, detruo, aferoj, kiujn esperan­tis­to kaj komuna homo kon­dam­nas denaske. Milito kaj malamo pardonas neniun, kaj tion ja scias katolikoj, kiuj suferis kaj ankoraŭ suferas persekutadon ĝismortan de la Romia Imperio ĝis la nuna islamaj landoj. Pro tio Katolikismo estas la religo de amo kaj pardono. Pro tio tiuj kuraĝaj mal­deks­truloj atencas kontraŭ ka­to­likoj kaj ne kontraŭ islamanoj, kiuj ne pardonas ofendon al sia Dio aŭ religio...

En la hodiaŭa mondo, aparte en Hispanio, revolucio havas valoran rolon en la menso de junuloj kaj ankaŭ de mal­junuloj, kiuj ne sufiĉe maturiĝis aŭ kleriĝis. Ĉar revolucio ĉiam voras sian ge­fi­lojn, kiel franca revoluciulo Geor­go Jakvo Dan­ton' asertis. Li sciis kial li diris tion: dum la regado de Robes­pjer' multaj francoj estis mor­­ti­giataj, eĉ se ili estis veraj re­vo­lu­ci­uloj, eĉ Robespjer' mem estis finfine ekzekutata pere de gi­lo­­ti­no. Do, vere estas nenio fes­tu­mi okaze de la datreveno de la Franca Revolucio. Aliloke tra la ma­ro, en Usono, estis okazinta alia revolucio kaŝe de nomo de sendependiga milito. Ĉar ili nei­gis la rajton dian de Reĝo de Britio re­gi ilin, se ili ne estis re­pre­zen­tataj en la Brita Par­la­men­to. Jen la povo de la popolo: jen la vera revolucio. Kaj ili ne mortigis ilin mem unu la alian, sed batalis mi­li­te la fremdan povon, la anglojn. Laŭ mi tio ne estis revolucio,  sed evoluo.

Pro tio, frazoj tiom sensencaj kiel tiuj de Rita Maestre kaj kun­antoj, defiantaj kaj ofen­di­gaj, iras ne­nien en historio. Malamo kons­truas nenion. Amo konstruas ĉion. Sed postulas ku­ra­ĝon ami sian naj­baron, kiel katolikismo defen­das, eviden­tiĝas malkuraĝon kaŝi­ĝi en la amaso malami kaj agi, sekve. Mi opinias, ke Rita Maestre ha­vas gravan makulon en sia his­torio persona, kiu malkapabligas ŝin vivi en politiko. Bonvolu, Rita, rezignu.  Vi havas nenion alpor­ti.




Kajeroj ~ Kajero 124ª ~ En PDF (paĝo 8ª)