Politiko sago

Kelkaj pensoj pri la Registaro

PSOETio, ke PSOE ruinigas Hispanion ĉiufoje kiam ĝi prenas la registaron, ne estas opinio: tion diras la historio. Ĝi kaŭzis la Civitan Militon, sed kun sia nematura aŭ malica sindromo de Ne mi kulpas,  ĝi kulpigis la militistaron. Poste ĝi preskaŭ eksplodigis Socialasekuron en la 80-aj jaroj. Ĝi favoras nekvali­fi­kitan amasenmigradon el Afriko ĉar tiuj enmigrintoj ne estas kris­tanoj, en sia vana kaj frat­mortiga provo kontraŭ­kle­rigi la landon kun la plej grandaj kris­ta­naj radikoj en Eŭ­ro­po kaj eble en la mondo. Ili malversacias la financojn kon­fiditajn al ili de la hispanoj per siaj impostoj, por pagi politike korektajn sen­sen­caĵojn kaj stultaĵojn, pro kiuj ni neniam voĉdonis, kaj farinte ama­son da obskuraj kontraktoj, nun ili voĉigas per siaj kaptitaj amas­komu­nikiloj, ke eble en Ma­drido oni faris same, kvan­kam en multe pli malgranda skalo. Kaj de tie ili eltiras, ke la PP estas finita.

Oni ne devas esti tre saĝa por vidi kiu profitas el tiu tumulto kaŭzita de la ribelo de Isabel Díaz Ayuso. Ke Pablo Casado ne utilas kiel gvidanto, ne forlavas la kulpon aŭ nekompetentecon de Pedro Sánchez. Kio okazos al ni, kompatindaj malsaĝuloj, kiuj bezonas paŝtiston por gvidi nin?

Ĉar ne kulpas tiuj netaŭgaj aŭ kanajlaj politikistoj, aŭ sen­hon­tu­loj, kiuj prifajfas al nia bonfar­to. Kulpas la hispanoj, kiuj ne volas alpreni niajn politikajn rajtojn, nek niajn devojn kun la hispana socio. La problemo ne estas, ke gangsteroj regas, aŭ ke pajacoj decidas. La problemo es­tas tio, ke ni permesas ilin. Tiel ni ne devas pensi, labori por aliaj, kaj ni povos daŭre plendi en la drin­kejo pri la registaro ans­tataŭ batali por kultura hegemo­nio anstataŭ lasi nin surmeti la kolumon de la falsa kaj turmen­ta ideologio de la partio en la povo.

Ĉar, gesinjoroj, fakte ne estas kulpo ĉu de Kasado, ĉu de Raĥoj, ĉu de Sánchez, ĉu eĉ de Zapatero. La kulpo estas de la hispana socio entute pro tio, ke ĝi englutis la mensogon de 1978. Ne estas malbone havi skribitan konstitucion, kvankam la angloj ne havas tian kaj ili fartas pli bone ol ni, ne. Mal­ĝuste estas, ke la 78an Konstitucion oni faris tion kaŝe al ni, kaj ke per ĝi la politikistoj ŝirmis siajn mis­faraĵojn. La Reĝo estas neata­kebla, kaj la politikistoj estas same duone. Tial ili ĝuas privilegiojn koste de la sub­mileŭristoj.

La PP solvis la ekonomiajn problemojn de Hispanio ĉiufoje kiam ĝi ekpotenciĝis. La PSOE estas sperta pri vendado de fu­mo. Sed sukcesi atingi la finon de la mo­na­to en Hispanio neniam estis prioritato por tiu par­tio, laŭ la disponebla gaze­tejo. Anstataŭ sol­vi la energipro­ble­mon, la elek­trofakturo plial­tiĝas. His­panio malriĉiĝas kaj la nuran aferon, kiun la registaro donas al ni, estas senutila pro­gre­so, kiu ne nutras nin. Tial mi demandas vin, leganto, por kio utilas voĉdoni por PSOE aŭ PODEMOS?

PSOE



Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 9ª)