Ekologiismo sago

Ĉu ni savu nian planedon?

Ekologiistino Greta Thunberg.Savi la planedon ne estas nur sciencfikcio, sed sensencaĵo, kaj ne malgranda. Kiom da homoj profitis enpoŝen el la allogaĵo savi planedon, kiu ne bezonas savon?

En pasintaj tempoj la Tero estis kovrita per peza tavolo de glacio, kiu kaŝis ĝian tutan surfacon, krom mal­larĝa strio laŭ la ek­va­toro; en aliaj tempoj ĉie es­tis vulkanoj, tiel ke glaĉeroj kaj glacio estis io tute ne­ko­na­taj. En tiuj tempoj ne ek­zis­tis homoj, kaj se ekzistis bestoj, ili estus tre malsamaj ol tiuj, kiujn ni konas. Sed nia planedo daŭre turniĝis ĉirkaŭ la Suno, kaj nek falis en ĝin, nek forlasis sian orbiton por postkuro de aliaj sistemoj, kaj ĝi faris tion dum 4,7 miliardoj da jaroj sen ke ĝiaj loĝantoj iam ajn povis ŝanĝi tion, kaj ĉio ŝajnas indiki, ke ĝi daŭre faros tion por alia longa tempo, senaverte al tio, kion ajn ni faros. Kion do  sig­nifas savi la planedon? Ĉar la faktoj montras, ke tio est­as kompatinda metaforo, nenio pli.

Prefere ni povus paroli pri savo de ni mem, certigante, ke la kondiĉoj, kiuj garantias la super­vivon de la homo sur la Tero, ne malpliboniĝos tiom, ke ni mor­tos pro veneniĝo aŭ sufokado pro man­ko de oksigeno aŭ troado de karbona monoksi­do, kiu —mal­same de karbona di­ok­sido, CO2— ja estas venena, ĉar ĝi kom­biniĝas ĉe molekula nivelo kun hemoglobino kaj malhelpas ok­sige­non atingi la ĉelojn, kaŭ­zante la morton de la organismo per sufokado. Tial mi proponas, ke ni ĉesigu hipokrite­con kaj ci­ni­kecon kaj parolu pri Savi nin EL la planedo anstataŭ Savi LA planedon, ĉar ĝi ne be­zo­nas, ke iu savu ĝin de io, eĉ ne nin mem. Estas ni, la homoj, ki­uj bezonas defendi nin de la pla­ne­do, kiel ni ĉiam faris, aŭ adap­tiĝi al ties ŝanĝiĝantaj cir­kons­tancoj. Ĉar la planedo evoluas kun aŭ sen ni, nebezonante nian permeson. Ni adaptiĝas al ĝi de almenaŭ miliono da jaroj, kaj kiam ni ĉesos fari tion, ni malaperos kiel specio, kaj post kelkaj milionoj da jaroj aperos alia por anstataŭi nin. Jen leĝo de vivo. Kaŭzas histerion al kelkaj scii tion, ke ĉiuminute flugas dek du mil aviadiloj laŭ la mondo, kaj pluraj milionoj, eble centoj, da aŭtoj iras ien en ĉiu momento de la tago, sed ili devus scii ke ununura vulkano ­—kiel tiu sur la Palma, Kanariaj Insuloj, kiu ne estis unu el la plej virulentaj aŭ longdaŭraj— verŝis pli da venenaj rubaĵoj en unu semajno ol aviadiloj kaj aŭtoj en jaroj. Kaj jes, la Tero foje havis atmosferon plene venenitan per toksaj gasoj, sed nenio okazis al la Tero. Ni bezonas la Teron, sed tio ne funkcias inverse. La Tero sen ni daŭre estus la sama, turniĝante senĉese, kaj eble atendante novajn luantojn, kvankam ĝi tute ne bezonas ilin

Sed intertempe oni ne ĝenu min per klaĉado pri sunpaneloj, elektraj aŭtoj kaj similaj fraŭdoj, kiuj kaŝas la meminteresojn de  ĉiamaj profituloj.

Tero kaj Luno.



Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 7ª)