Redaktore sago

Aristipo kaj Djoĥenes'



Dioĥenes kaj lantoj.Iam filozofo Aristipo diris al filozofo Djoĥenes:
Kial vi vivas tiel, mizere
kaj manĝante nur lantojn?
Se vi amikiĝus alregantoj,
vi manĝos pli decajn manĝaĵojn.

Djoĥenes rigardadis al li dirante:
Se vi scius manĝi lantojn,
vi havus dignecon
.

Bedaŭrinde en nuna Hispanio ne estas djoĥenoj inter politi­kis­toj, ĵurnalistoj, kaj nur kelkaj apartaj intelektuloj imitas la faman pragrekan filozofon. Pro tio ili laŭdas la registaron, mallaŭdas aliajn politikistojn, kaj sekve la registaro povas kontraŭleĝe fari novajn leĝojn, kiuj permesos finfine detrui la unuecon de la nacio, post la hontindaj cedoj de la antaŭaj registaroj de tiu reĝimo, kiun oni hipokrite nomas demokration. Se estus demokratio en Hispa­nio, ĉiuj prezidinto ja estos enkar­cerigitaj pro perfido al nacio, tio estas, al la popolo de Hispanio, je kies nomo kaj interesoj  la registaro devus agi, kaj ne al tiu de la politikaj partioj kaj ties ideologioj.

Jes, ni koncedu, ke la reĝimon oni ne facile ŝanĝu, ĉar tio estus kvazaŭ la politikistaro nuna harakiros, kaj tio ne estas esperebla pro la mieno de tiuj politikistoj, kiuj neniam salaj­ri­ĝus tiomkvante per iu ajn alia metio, laŭ vortoj de vicprezi­dinto Paŭlo Iglesjas. Oni diras, ke tiun demokration ni hispanoj donis al ni mem je 1978; sed oni scias, ke tiu diraĵo entenas du mensogojn: unue, tio ne estas demokratio, ĉar la popolo ne men­dis parlamenton krei novan kons­ti­tu­cion, sed tion faris aro da politi­kistoj de la reĝimo frankisma kaj aliaj mem­difinitaj kiel demo­kra­tiaj, kiuj kaŝis sin eksterlande kaj kelkaj enlande dum la vivo de la Diktatoro, sed tamen la popolo neniam elektis ilin por iu ajn tasko. Sed ili arogis al si la reprezentecon de la popolo kaŝe al la popolo, kaj interkonsentis kun tiuj politi­kis­toj de la es­tin­ganta reĝimo dividi la povon kaj sekve la riĉecon de la lando, laŭ jaroj pasis. Due, tiu dokumento, kiun ili nomas Kons­­titucio, ne estas tia, ĉar ĝi ne di­finas sendependecon inter la po­voj leĝdona kaj plenuma (artikolo 99ª). Aldone, ĝi ne starigas demokration, ĉar laŭ la 6ª artikolo, la partioj politikaj estas la sola maniero parto­preni en politiko en Hispanio, kio baras la partoprenon de la popolo mem, ĉu are senpartie, ĉu individue kiel civitanoj. Sekve, inter la volo de la popolo kaj la regado de la lando staras ideologio de la koncerna partio, kaj tio fuŝas la tutan aferon, laŭ mia eltrovo, ĉar estas rajto de la homoj ĉu havi ĉu ne havi ideologion, kaj tamen partopreni la politikan vivon de sia lando, ĉar ne fari tion estas tia, kian malnovaj grekoj diris: idiotoj. Kaj ni postulas nian rajton ne esti idiotoj, tio estas, partopreni la politikan vivon de Hispanio sen devi engluti ideologion eksmodan kiel tiuj, kiuj ekzistas en Hispanio nune.

Kaj pere de nia mono, tiu de la popolo, la registaro aĉetas ĵur­nalistojn kaj amasmediojn por mensogi la popo­lon pri tio, kion ili decidas fari kaj misfari. Neniu his­pa­no deci­das, se li aŭ ŝi ne aparte­nas al maŝinaro de politika partio.

Oni diras, ke partio VOX estas la sola espero por la lando, sed oni ne misrigardu la aferon, ke ankaŭ VOX apartenas al la reĝi­mo. Ĉu vere ties deputitoj, kiam ili estos en povo,  harakiros sta­ri­gante sistemon politikan en kiu oni ne ricevos pli da mono ol laborante en sia alia metio? Mi dubas. Tamen, eĉ se ili tion farus, ĝi estus solvo por la man­ko de demokratio en Hispanio. Eble demokratio ne estas en la genoj de hispanoj, kaj pro tio neniu batalos por tio. Hispanoj batalis kaj forpelis_maŭrojn kaj francojn, sed ne romianojn kaj gotojn. Kiu estas la diferenco? Eble tio, ke la unua kreis Hispa­nion antaŭ 24 jarcentojn, kaj la ali­a, gotoj, sendependigis His­pa­nion el la Romia Imperio antaŭ 1600 jaroj. En Hispanio la reĝoj regis nome de la popolo, ne de Dio, laŭ nia tradicio. Kaj kiam la reĝo ne plu sekvis nian tradi­cion, ekde Filipo 5ª, la unua borbona reĝo, la katastrofo komencis, perdante la Rokon de Ĝibraltaro, kaj poste, la Im­pe­rion Hispanan dan­ke al perfido de hispanoj de Ame­riko —kon­traŭ la volo de in­di­anoj, oni scias nun— kaj de Britio, kiu elprenis bilionon da dolaroj en orbrikoj el tiuj naivuloj, kiuj kredis, ke sen­dependeco temas nur pri havi novan flagon.

Bedaŭrinde misinformo estas grava kaj vasta en nuna His­panio. Kaj dum estos tiom multe da aristipoj, oni ne ribelos, ĝis kiam ĝi ne plu utilos.


Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 3ª)