Historio sago

Okaze de la reĝino mortinta



La reĝino de Britio, je 1959Ŝajnas, ke la mondo haltis pro tio, ke la plej longa reĝado de Britio kaj la 2ª plej longa en la mondo (post Ludoviko 14ª de Francio, kiu reĝis dum 72 kaj 110 tagoj), tiu de Reĝino Eliza­bet' 2ª, jam finis.

Tamen, la mondo havas pli profundajn kaj gravajn krizojn ol tiu brita. Nun oni parolos pri tio, kiom granda kaj grava estis tiu reĝino, kies rolo estas tiom grava por britoj, eĉ se ŝi reĝis dum 70 jaroj, sed neniam regis vere, ĉar brita Parlamento faris tion nome de ŝi, sed ekster ŝia volo, laŭ la neniam skribita konstitucio de Britujo.

Mi ĉiam scivolis pri tio, kial ne havi skribitan konstitucion? Eble pro tio, ke tie la popolo regas. Kompreneble, tra siaj de­pu­titoj, kiuj reprezentas ne­ni­an politikan partion, sed la civi­ta­nojn de ĉiu elektodistrikto. Es­pe­­re­ble tio okazos iam en His­panio. Estas fakto, ke en Britio la reĝpovo venas de Dio —ĉar la reĝoj estas sankto­leumitaj,  de ĉef­e­pis­kopo, dum en Hispanio es­tas par­la­men­to tiu, kiu pro­kla­mas la reĝon, nome de la popo­lo. Tio signifas, ke tiusence la reĝo de Hispanio estas pli de­mo­kra­ta ol tiu de Britio —kaj mi supozas, ke ol ĉiuj en la mondo—, kvankam tamen li ne agas demokratie post kiam la Reĝo Johano Karlo ebligis, ke la nuna reĝimo de Hispanio —oficiale demokratio, eĉ se neniel rilatas al tio— ekzistis. De tiam li kaj lia filo nur subskribis tion, kion la registaro decidis, senrigarde al kiom sensenca la subskribota dokumento estas.

Dum la reĝado de Elizabet' 2ª estis 15 Ĉefministroj de Britio, ekde Vinston Ĉerĉil' ĝis Liz Truss, kies unu el siaj plej fruaj tas­koj estis raporti al popolo, la Reĝi­no mortis. Tio ŝajnas pra­vigi monarĥistojn kiam ili diras, ke monarĥo donas kontinuecon al la laboro de la registaro de la lando. Kaj la britoj ja havis kontinuecon, kompreneble, kaj ne nur kiam reĝo estas tiom longviva kiel Elizabet' 2ª, sed pro la ekzisto de la institucio mem, ĉar reĝoj estas filoj aŭ proksimaj paren­coj de la antaŭa reĝo kaj de la sekvonta, kaj tio signifas, ke dum siaj tutaj vivoj ili pretiĝas por la tasko, kio ajn ĝi estos.

Malsimile, la tasko de Prezi­den­to de Res­pu­bliko estas disvol­vata de homo, kies virto estas, ke oni voĉdonis por li aŭ ŝi, kaj sekve oni havas tion, kion ni havis dum la du tielnomataj respublikoj de Hispanio. Mo­nar­ĥio ekzistas en Hispanio de la 5ª jarcento de nia erao, tio estas, 1600 jaroj, dum res­pu­blikoj supervivis nur  unu jaroN kaj 10 monatojn —la unua— kaj 5 jarojn la dua. Kaj dum neniu reĝado hispana oni faris tion multe da sensencaĵoj ol dum tiuj ses jaroj kaj monatoj respu­bli­kanaj.

Tamen, ne akuzu min pri mo­nar­ĥi­ismo. Mi ne vere estas por la reĝo aŭ kontraŭ la respubliko, sed por la regado de la popolo, kaj por nek tiu de reĝo aŭ de politikistoj, se ili ne regas nome de ni, la popolo. Se politikistoj agas nur profite al si aŭ al siaj partioj politikaj, tiam ili estu for kaj vivu la reĝo, ĉar reĝado estas nur la malpli bona rimedo. Ĉar estas ofendeme, ke gereĝoj kaj nobeluloj havas privilegiojn, kiujn la popolo ne ĝuas, sed estas eĉ pli ridindige, ke tiujn privilegiojn havas politikistoj, kiuj mensoge diras kaj kredigas homojn, ke ili agas favore al popolo, kiu fakte neniam elektis ilin kaj neniam fidas pri ili. Pro tio Prezidento tia, kia Pedro Sanĉes estas, regas la destinojn de Hispanio nun, dialogante kun malamikoj de Hispanio nur pro manpleno da voĉdonoj en Kongreso.

Ni esperu, ke niaj gereĝoj favoros la popolon hispanan tiom bone kiel Elizabet' 2ª favoris Brition.



Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 5ª)