Politiko sago

Mia alia duono


Drinkejo. Vivo prezentas neatenditajn ŝanĝojn: la superbazaro, kiu periode vokis min, ne plu vokis min. Mi iris viziti la posedanton, sed li ne estis tie, kaj en la loko, kie ĝi estis, restis butiko kun la rulpersieno malsupren kaj malgranda ŝildo “Por vendi aŭ lui” kun telefono. Mia maljuna partnero Eusebio diris al mi, ke la posedanto deklaris bankroton kaj malaperis kun la mono. Tamen mi estis bonŝanca en mia malfeliĉo, neatendita sorto: kiam mi iris al El Antro (tio estas, La Aĉejo), kie mi ren­kontis Sendinon, mi vidis, ke la posedanto estas ĉe la drinkejo, kio estis nekutima.

Akvolilio, mi pensis, estas trans la urbo, sed por knabino, kiu tiel pensas, mi transiros kion ajn necesos.

Ankaŭ mi ridetis. Mi ne multe atentis la kondiĉojn, ĉar pro tio, kion mi daŭros tie, mi dubis ĉu mi eĉ ricevos la unuan salajron. Meti trinkaĵojn ne estas mia metio, sed tie estis la centro de korupto en mia urbo, se ne en la tuta lando. Se tie..., ve, kia ideo!

Ekde kiam mi komencis mian deĵoradon ĉe tiu klubo, miaj kna­binoj ĉesis iri, ĉar mi ne volis devi diskuti kun iu ajn el tiuj kretenoj, kiuj unue elĵetis la manon kaj poste demandis. Mi eble uzos ilin kiel hokojn en la estonteco, sed la ideo, kiun mi elpensis, estis eĉ pli bona.

Dume mi ĉiutage iris al La Aĉejo, pagita pro tio, kaj tio permesis al mi pli­gran­digi mian datumbazon pri perversuloj, kiu estis jam kva­roble pli granda ol tiu de Silvja. Kaj kiam mi estis certa, ke ne ekzistas pli, mi pensis, ke estas tempo por la dua fazo de mia plano.

Ankaŭ mi amikiĝis kun Helenino:

Kiam mi decidis foriri, mi demandis al ŝi:

Ŝi rigardis min, sinde­man­da­te:

Duonhoron kaj plian kafon poste ni ambaŭ iris al ŝia domo. Preterpasante la parkon, kie mi konis Brendinon, mi proponis, ke ni sidu sur benko por babili.



Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 19ª)