Politiko sago

Ne kuraĝis ili sinmontri

NekuraĝulojIli ne montris siajn vizaĝojn. Mi venas el la Stacidomo de l' Karmen', de Mursjo, kie mi estis irin­ta por akcepti la du plej al­tajn aŭtoritatojn de Hispanio, la Re­ĝon kaj la Prezidanton de la Regis­taro. Sed ili ne montris siajn vizaĝojn. Ili ne alprok­si­mi­ĝis al ni, la popolo. Ĉu ili tiom timas nin?

Tio, kion mi trovis, estis gran­de­ga nombro da naciaj poli­ca­noj, kiuj malhelpis min alproksi­miĝi al la Stacidomo. Nur se vi vojaĝos per trajno, ili diris. Ĉi tio estas sekureca kontrolo. Sed neniu estis traserĉita. Ne estis policaj hundoj flarantaj nin por vidi ĉu ni havas drogojn ĉu_armilojn, ĉu  ni estas ebriaj. Ne: la danĝero estis ni, la po­polo, por niaj su­po­zataj repre­zen­­tan­toj. Ĉu e­ble ĉar ili ne ve­re reprezentas nin?

Ni analizu: la Reĝo estas la Ŝtatestro pro sia naskiĝo, ne ĉar la popolo elektis lin. Ni ankaŭ ne elekt­is la Pre­zi­dan­ton de la Re­gis­taro por esti en listo de lia partio —des pli por estri ĝin—, kaj tio, ke la popolo voĉdonis por li ne signifas, ke ni elektis lin. Tial, li ankaŭ ne reprezentas nin, ĉar ni neniam komisiis lin fari tion. Jes, PSOE-filioj certe voĉdonis por li, kun lia nomo kaj familinomo. Sed la membroj de  PSOE ne estas la popolo. Ili es­tas nur parto de la popolo, sed tiel magraj ke ĝi estas sensignifa por celoj de reprezentanteco. Fakte, nek vi, kiuj legas min, nek mi iam elektis iun ajn deputiton. Oni prezentas al ni liston pri kiu ni voĉdonas aŭ ne. Ni voĉdonas por listo, kiun ni ŝatas pli ol tiujn, por kiuj ni ne voĉdonas, sed laŭ la inicialoj de la politika partio, kiu ilin prezentas, eĉ ni konas neniun el la membroj de la listo, en preskaŭ ĉiuj kazoj. Evidente estas homoj kiuj ja konas ilin, kiel ties gepatroj,  parencoj, amikoj, ktp. Sed tio estas alia eĉ pli malgranda minoritato ol la aliĝintoj al ĉiuj hispanaj partioj kune, rilate al la tuta nombro de hispanoj.

Jes, eble ili embarasis eliri por saluti nin, aŭ rakonti al ni siajn aferojn, ĉar ili sentas, ke ili uzurpas la reprezentadon de la popolo en hispanaj institucioj. Sed eĉ tiel, ili devintus eliri por montri siajn vizaĝojn, ĉar estas ni —kaj ne iliaj partioj aŭ iliaj ideologioj— kiuj pagas iliajn salajrojn. Ni ankaŭ ne estas ĉiuj homoj, sed ni estas parto de la homoj. La parto de la popolo, kiu iris saluti ilin, kaj kies rajto okupi publikan spacon estis forrabita de la supozataj publikaj servistoj, policanoj, kiuj ankaŭ forprenis de ni la rajton iri al ili por demandi pri tio, kion ili faras kun niaj impostoj kaj kun nia nomo, ene kaj ekstere de Hispanio. Oni diras, ke la Tri Saĝuloj estas la patroj, sed hodiaŭ la Reĝo de Hispanujo ne estis nia patro. Aliaj diras, ke la Tri Saĝuloj ne ekzistas, kaj hodiaŭ la Reĝo de Hispanio ankaŭ ne ekzistis por ni.

Estas kurioze, estis homoj, kiuj ĉagrenis pri la Prezidanto de la Registaro, kaj mi ne malpuri­gos miajn manojn aŭ viajn oku­lojn reproduktante la aferojn, kiujn kelkaj diris pri li, sed ne es­tas facile kompreni, ke ili sam­tempe tiel bone parolis pri tiu Reĝo, kiu ne alprok­si­mi­ĝas al siaj reĝatoj, kiu konsentas pri uzado de publika forto por malhelpi la homojn alproksimiĝi al li. Kion li devas timi de la homoj? La saman demandon, kompreneble, ni povus fari al la Prezidanto de la Registaro: Sinjoro Sánchez: kion vi timas de la hispana popolo? Ĉu ties demandoj? Ĉu ties insultoj? Aŭ ĉu vi opinias, ke vi havas nenion respondi al ni? Ĉu vi ne respondecas antaŭ ni? Ĉu temas pri tio, ke vi respondecos nur antaŭ Dio kaj Historio, kiel diris pri si la generalo Francisco Franko? Nek la Reĝo nek vi donis al ni la ŝancon diri al vi, kiom ni amas vin, ĉar la publikaj fortoj malhelpis nin fari tion. Pro sekurecaj kialoj. Kvazaŭ ni estus teroristoj... Ni volis nur saluti la reĝon de Hispanio, kaj la Prezidanton de la Registaro de Hispanio, sed ili ne permesis al ni. Kaj tio tre malĝojigis min.

Plej malĝoja estas, ke hispanoj toleras tian fian mistraktadon.




Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 13ª)