Historio sago

Memoraĵo pri genia bonkora homo

Benedikto XVIªKiam famulo mortas, ĉiuj panegiras okaze de lia vivo kaj la bonaj aferoj kiujn li faris. Sed la publika vivo de ĉi tiu homo, Joseph Ratzinger, ne estas aparte brila, krom liaj tri vizitoj al Hispanio, kiu montris la intereson kaj korinklino de tiu papo al nia lando, kio mankas al la aktuala papo, Francisko.

Ni analizas kelkajn aspektojn de la vivo de tiu homo, kies misfortuno estis vivi sub la ombro de sia antaŭulo, Sankta Johano Paŭlo 2ª, kies agadon li daŭrigis, malkaŝe kaj kaŝe, ĉar tie, kie li estis vere granda estis je intelekta kampo, kiel pruvas siaj 47 verkoj. Aliaj papoj verkis eĉ pli, sed la verkoj de Ratzinger enhavas pli profundajn sentojn pensojn kaj laboron, kaj ne te­mas pri prelegoj preĝejaj, sed re­zo­nitaj kialoj kaj respondoj al rela­ti­vis­moj socia kaj kultura, kiuj invadis la modernan penson de la civi­ta­naro dise tra la etoso kris­tana.

Li estis eksterordinara homo pro multaj aferoj, inter kiuj el­sta­ras, laŭ mia opinio, du: lia firmeco pri fido kristana, kaj lia rezigno pri regado vati­kana je februaro de 2013. Li diris tiam publike: Ree ekzamenante mian kons­ciencon antaŭ Dio, mi venis al la certeco, ke, pro progresin­ta aĝo, mi ne plu havas la forton por adekvate ekzerci la seri­ozan ministerion. Kaj li re­zig­nis. Dum la historio de la Ka­to­lika Eklezio, nur tri papoj rezig­nis antaŭ li: Bene­dikto 9ª (je 1045, pro mo­no), Celestino 5ª (je 1294, pro puĉo), kaj Gre­goro 12ª (je 1415, por fini la Skismon de Okcidento). La sola rezigno pro religia kialo ŝajnas esti tiu de Papo Benedikto 16ª, kaj tio, laŭ mi, honorigis la agon kaj la homon.

Papo Francisko estis elektata je la 13ª de marto de 2013, kaj li ofte vizitis la rezignitan Pa­pon, kiun li priskribis kiel saĝan avon, kiu vivas hejme.

Ankoraŭ estante kardinalo, Joseph Ratzinger faris sian nun faman homilion ĉe la entombigo de Johano Paŭlo la 2-a, en kiu li avertis pri ...diktaturo de rela­ti­vis­mo kiu rekonas nenion kiel fina kaj kies finfina celo konsis­tas ekskluzive el onies memo kaj deziroj. Plue li asertis, ke ni ne devas esti kiel infanoj ĵetataj de la ondoj de modaj tendencoj kaj la plej nova modo, anstataŭe, ni devas serĉi profunde radikan ami­kecon kun Kristo, kiu mal­fer­­mas nin al ĉio, kio estas onia kaj donas al ni mezurilon por distingi la realon de la malvero kaj la trompon de la vero. Vero kaj amo estas nedisigeblaj, cer­ti­gis Ratzinger, ĉar amo sen ve­ro estus blinda; vero sen amo estus kiel 'tintanta cimbalo'.

Laŭ sia papeco, Benedikto 16ª predikis Evangelion de amo en ve­ro. Li instruis, ke defendi veron, artikoli ĝin kun humileco kaj kon­vinko estas nemal­ha­ve­bla maniero de ka­ri­ta­to, ĉar nur en vero brilas karitato, nur en vero karitato po­vas esti vivata per aŭtentika ma­niero. Tio kongruas kun lia slo­ga­no: Cooperatores veritatis: Kunla­borantoj de vero.

Mi ĵuse legis artikolon, per kiu oni kulpas la mortintan papon pro tio, ke li rezignis sian poste­non, ĉar tio ebligis, ke venos pli ne­els­tara papo, Fransisko, kiu agas kiel malbona kuracisto, kiu ne sciigas sian malsanulon pri la graveco de sia sanstato, kaj sekve kuraĝigas ties emojn memdetrui sin, tie, kie Benedikto agis kiel bo­na kuracisto, kiu pro amo di­ras al sia malsanulo la krudan ve­ron:  vi devas ŝanĝi vian vi­von (ekzemple ne fumu, ne drin­ku, ne koleru), aŭ vi mor­tos. Ŝajne, tiu diraĵo povas esti kru­ela, sed mi vidis la nunan papon di­ri stultaĵojn okaze de la mur­doj de Charlie Hebdo... Plej eble, Papo Fransisko havas la malbonŝancon regi post du gi­gan­toj, tiu de Amo kaj tiu de racio kaj Teologia Sci­en­co. Eble sia plej bona ago estos re­zig­ni ankaŭ, profitante la ŝan­con, ke sia sano ankaŭ ne estas bona.

Pri rezigno, ververe Benedikto ne rezignis papecon, sed la kate­dron de Petro, kaj pro tio li ne re­iris en sian antaŭan vivon, sed te­nis la kondiĉon papan, ĉar tiun dig­necon —laŭ mi kaj ŝajnas, ke an­kaŭ laŭ li— oni ne povas rezigni, ĉar laŭ la katolika doktrino, ĝi venis el Dio.

Dum sia mallonga papeco, Benedikto 16ª diktis tri enci­kli­kojn: Deus caritas est (Dio estas amo, je  la 25ª de decem­bro de 2005), Spe Salvi (Savita per espero, 30-11-2007) kaj Caritas in veritate (Amo en vero, 29-06-2009).



Kajeroj ~ Kajero 126ª ~ En PDF (paĝo 5ª)