Socialo sago

Senhonta funkciismo

Mi observas, ke de la tempo de Mond­pan­de­­mio KRONVIR19 funk­­ciu­loj ne plu ricevas onin sen an­taŭe interkonsentita rendevuo (AIR, de nun). Mi konsideras, ke dum tiuj mo­mentoj de gra­va risko kon­trak­ti la malsanon —tiel diris amasmedioj— tio efi­kis, kaj ankaŭ, ke oni atendis sur­s­trate en malvarmo, dum ene de la konstruaĵoj fun­kciuloj ĝuas var­mi­gitan etoson koste al civitanoj, pro tio, ke ni havis da­mo­klan gla­von sur niajn kapojn se ni venis tro prok­sime de in­fek­­titulo...  Sed pan­demio jam pasis —eĉ se kelkaj an­ko­raŭ diras, ke la viruso neniam oka­zis, kaj mi ne havas pravigon por tio aŭ male al tio— kaj mi ri­mar­­kas, ke an­ko­raŭ estas oficejoj kies labo­ris­toj pa­si­gas la tem­pon ŝajne fa­ran­te nenion, aŭ sen­gra­vajn tas­kojn, kaj se oni iras urĝe tie por solvi aferon, ili akre res­pondas, ke sen AIRo ili ricevas neniun kaj sol­vas neniun aferon. Tiu airo­nismo, laŭ mi, nur utilas al pigro nune, kaj en la estonto al maldungeco de fun­kciuloj, aŭ ne anstataŭo de tiuj, kiuj eme­riti­ĝos. Miras mi pri tio, ke ili mem ne konsideras tion: pigro hodiaŭa, maldungeco morgaŭa.

Alflanke, kaj en oficialaj kaj en­tre­prenaj oficejoj oni pres­kaŭ postulas, ke ni, la publiko, fa­ru oficejajn demarsojn, kaj pro tio bankoj maldungas milojn da siaj funk­ciuloj, kaj ankaŭ la Ŝtato faras tion. Eĉ en benzinstacioj oni postu­las, ke la aĉetanto mem prenu la ben­zinon, kiun ties aŭto bezonos. Tio, laŭ mi, estas dan­ĝe­re. En ben­zins­tacioj mal­ler­tulo povas okazigi katastrofon, ĉar ben­zino malbone aŭ senzorge uza­ta povas okazigi brulado kaj eĉ eksplodo; sed la danĝero alie estas certe socian, ĉar maldungecon signifas ricevi mo­non sen labori por tio, kion devas   pagi tiuj, kiuj la­­bo­­ras. Kaj tio okazigas mal­riĉecon por la socio. Nun Hispanio havas rekordan ŝul­don, ĉefe al eksterlandanoj, kaj tiuj sa­laj­roj al nelaborantoj endan­ĝe­ri­gas la bu­ĝe­­ton por aliaj sociaj be­zo­noj, kiel edukado, hospitaloj, ŝosejoj, arme­o, kaj tiel plu. Sed ni estas la lando kun plej alta progeso kaj helpo al la Tria Mondo, ĉu ne? Ni ne povas hel­pi nin mem, sed ni estas soli­daraj al aliaj nacioj, ĝis kiam ni an­kaŭ estos trimondaj denove. Ĉar kiam Hispanio bezo­nis helpon de eksterlando, oni neis tion pro tio, ke ni havis dikta­torecon, kvazaŭ tio ne estis sufiĉe da sufero, kaj tiuj sensolidraj landoj devis aldoni pli pro siaj stultaj ideologioj. Sed ni, ja, estas soli­daraj, kaj ni devas pagi pli ol ni povas por ke la registaro fieru... Konsideru tion, kiam vi voĉdonos, baldaŭ.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 4ª)