Historio sago

Pri la papo sankta

Johano Paŭlo 2ªJohano Paulo la 2-a estis katolika papo de 1978ª ĝis lia morto je 2005ª. Li estis la plej influa papo ekde la tempo de Sankta Gregoro La Gran­dulo, je la 7ª jarcento, kaj certe la plej popolamita el tuta paparo dum la his­to­rio de la Kato­lika Eklezio.

Aldone, pro tio ke li naskiĝis  en Wadowice, Pol­lando, kiel Karol Jó­zef Woj­tyła je 1920ª, li estis la u­nua pola kaj slava papo en la historio de la Ka­to­lika Eklezio.

Kromnomita La Papo Vo­j­a­­ĝanta, li vizitis multajn lan­dojn (Kubo kaj Hispanio inter ili) laŭ la mondo. Liaj fortaj opinioj kaj liaj distingaj dis­kur­soj ankaŭ dis­ko­nigis lin kiel simbolon pri es­pero kaj paco, kaj gajnis al li rekpekton  de homoj de diversaj kredoj kaj kulturoj.

Li prilaboris novajn instruojn kaj doktrinojn, kaj  ankaŭ insti­tuciis novajn (kaj reviziis eksis­tantajn) leĝojn en la Katolika Eklezio. Liaj klaraj kaj sentemaj  ins­truoj pri la homa vivo, socia jus­teco, defendo de homaj rajtoj  kaj protektado de la naturo kaj la me­dio estis bone konataj tra la mondo.

Tamen, Johano Paulo la 2-a an­kaŭ estis kritikata de mem­di­ri­taj progresemuloj pro siaj kon­ser­vativaj opinioj pri ekzem­ple sam­sek­­s­an­is­mo, sekso an­taŭ ge­edziĝo, kaj abor­tado, laŭ tradicia instruado de la Ekle­zio Katolika, laŭ ties ordono de Dio: Kresku kaj mul­tobliĝu. Lia pa­po­­pe­riodo an­kaŭ estis marka­ta de mul­­­taj skan­daloj seksaj, kion oni diskoni­gis dum lia rega­­do, kanvkam pri tio certe li ne kul­pas. Responde al tio, kial li ne re­zig­nas pro mal­bon­sano, li diris, ke Ankaŭ Kristo ne mal­su­preniris de la kruco. Pro tio kaj aliaj bonaj agoj, lin difinis kiel sanktan papo Fran­cis­ko je la 27ª de aprilo de 2014ª.

Pro tio kaj aliaj konsideroj, Sankta Johano Paŭlo 2ª senmorta restas je la koro de katolikoj kaj ceteraj homoj dise tra la mondo.



Kajeroj ~ Kajero 126ª ~ En PDF (paĝo 5ª)