Redaktore sago

Mankas tempo, malmankas gravaj temoj

Kvankam en la pasinto la apero de nia magazino ne ĉiam regule okazis, kaj malgraŭ mia intenco, ke tio ne plu okazos, lastatempe ni ne povis aperigi Kajerojn el la Sudo akurate pro tio, ke mi ankaŭ akti­vas en aliaj projektoj personaj kaj kolektivaj, iomete rilatitaj aŭ rekte ne rilatitaj al nia afero. Tamen, mi esperas, ke mi or­ga­niziĝos pli efike, kaj kelkajn semajnojn post la apero de ĉi tiu numero de Januaro 2023, venos la numero de aprilo, nombro 127ª.

Multaj aferoj okazis ekde la lasta fojo, kiam aperis nia lasta numero, 125, elstarante du inter ili: La morto de Papo Benedikto 16ª kaj la Mocio de Deklaro de Nekonfido (MDN de nun) al la Registaro de Hispanio. Pri ambaŭ aferoj ni informas en apudaj paĝoj.

Ankaŭ oni povas legi la sekvantajn partojn de mia no­ve­lo Sanigaj murdoj, kaj de la eseo  Defendo de Hispaneco, de Rami­ro de Maeztu.

Mi konsideras, ke ni travivas malagrablajn momentojn en His­­pa­nio, sed tamen gravajn. Ni ne povas ne atesti pri tio, kio oka­zas: de unu flanko oni diras, ke ni havas la plej progreseman re­gis­ta­ron en nia tuta historio, kaj de la alia oni diras, ke nia registaro estas nur la plej mal­bo­na.  De unu flan­ko oni diras, ke la registaro garan­tias unuafoje en nia his­torio la egalecon de virinoj, de la alia flanko oni di­ras, ke tion oni jam certigas la Konstitucio de 1978 de­komen­ce. Defendi raj­tojn estas bona afero, sed ba­ta­li por tio, kion oni jam havas, estas stulte, ĉu ne? Nenio endan­ĝe­rigas la rajtojn de viri­noj nun en His­panio, sed la re­gistaro en­­mik­siĝas en nian pri­va­tan vivon, kaj tio estas neto­lerebla. Oni diras, ke tio estas nome de libe­reco, sed nome de libereco mal­pligrandigi libere­con estas nur cinikismo, kiun ĉiu sana homo devas kontraŭs­tari. Oni plendas, ke kelkaj dekoj da virinoj mortas ĉiujare pro seksa perforto, sed oni silen­tas, ke mi­loj da virinoj (kaj an­kaŭ viroj) mortas jare pro trafik­akcidentoj, kaj multaj pli mem­mortigas sin; sed nenion oni fa­ras kontraŭi tiujn kancerojn de socio. Do, la vera batalo en His­pa­nio nuna estas fuŝpropa­ganda, kaj tio, laŭ mi, estas fia kaj mal­u­tila.

Restas la paĝoj de Kajeroj el al Sudo malfermaj al ĉiuj, kiuj deziros diri sian opinion pri tiuj aŭ aliaj temoj de nia nuna socio. Vivu Hispanio, vivu Esperanto!

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 126ª ~ En PDF (paĝo 3ª)