Historio sago

Pri papeco kaj paparo

Papo Petro

La papoj de Romo estas la plej elstaraj figuroj rilate al la historia kaj religia signifoj en la mondo, per siaj pravoj kaj malpravoj, brilo kaj mizero. Eĉ se la unua papo, apostolo Petro, estis humila kaj malriĉa, kiu finfine li havis eĉ ne sian propran vivon, ĉar li estis mortigata de romianoj idoladorantoj, ĉiu posta pa­po estas alrigardata kiel la plej alta aŭtoritato en la tuta kris­ta­neco. Papoj estas konataj pro siaj potenco kaj aŭtoritato, kaj ankaŭ pro siaj gravegaj kon­tri­buoj al la evoluo de la religio kaj la mondo.

Papeco kiel institucio ta­men ne ekzistis en la tempo de Sank­ta Petro, ĉar ĝi aperis tiel post la rega­do de Imperiestro Konstan­tino la Gran­dulo en la 4-a jarcento, kiam li pro­fitis la unuecon religia por konstrui la efektivan unuecon de la Romia Imperio, transi­gan­te la jesuan konsilon Amu vian malamikon al Kun Kristo vi venkos. Kiam tio okazis, jam regintis 32 papoj, oficante papo 33ª Melquiades, kiam la impe­r­i­estro proklamis la Kristanan Eklezion kiel al solan oficialan religion por la tuta Imperio.

De tiam Papo estas elektita de la kardinaloj, kiuj estas la plej altaj rangaj oficialuloj de la eklezio, kaj papoj iĝas la voĉo de la eklezio kaj la unua pastro de la tuta kristanaro. Li ne nur donas konsilon al la eklezio, sed ankaŭ priskribas kaj inter­pre­tas la doktrinojn de la reli­gio katolika.

Kelkaj papoj iĝis sanktuloj, kaj aliaj estas konataj pro siaj gravegaj kontribuoj al la eklezio kaj la mondo. Kelkaj el la plej ko­nataj papoj estas Sankta Leo­no la Grandulo, kiu estis papo en la 5ª jarcento kaj kontribuis al la evo­luo de la ka­to­­lika dok­tri­no; Sankta Gre­goro la Grandulo, kiu regis en la 6ª jarcento kaj es­tis kona­ta pro siaj gravaj lite­ra­turaj kon­tri­buoj kaj kantaroj; kaj Sank­ta Johano Paŭlo la 2ª, kiu regis la Katolikan Eklezion de la jaro 1978ª ĝis 2005ª kaj estis konata pro siaj interreligiaj kon­tri­buoj kaj liaj vojaĝoj al diversaj par­toj de la mondo.

Kune kun tiuj respektindaj papoj, ankaŭ ekzistis aliaj, kies aga­doj estas tute kontestendaj: iom post iom papado akiris po­tencon kaj aŭtoritaton ĉimon­dajn, malgraŭ la jesua dekla­racio Mia regno ne estas de tiu ĉi mondo, ĉar kelkaj papoj famiĝis pro siaj ĉi­mond­reg­naj aferoj, kiel ekzem­ple la Papo Alek­sandro 6ª, la plej fama el Pa­poj Borĝaj, kiu regis je la 15ª jarcento.

Je la 16ª jarcento la kutimoj de pastroj kaj aliaj eklezianoj es­tis nekristanaj, kaj ili fakte vivis ki­el nobeluloj, kaj tio igis ju­nan monaĥon Mar­tenon Luteron pro­tes­ti kon­traŭ_tiuj aferoj, kiuj in­­klu­­zivis la bu­leojn, kiuj estis aĉe­teblaj do­ku­mentoj, kiuj cer­ti­gas, ke la spu­ron kaŭzitan de pe­ko en onia ani­mo jam elĉer­pi­ĝis. Tiutempa papo, Leon' 10ª, ekskomunikis la monaĥon Luteron, kaj poste tio okazigis eŭropan militon, je kies fino la princoj havis libe­re­con elekti sian religion, sed ne ties subuloj, kies fido devas kon­grui al tiu de sia reganto. Sed evidente la Eklezio Katolika be­zo­nis reformon, kaj tion oni fa­ris pere de Kontraŭreformo, kiu fontis el Koncilio de Trento, kiu daŭris pli ol 20 jaroj.

La laboron aranĝi kaj purigi la Eklezion Katolikan entre­pre­nis Papo Pio 4ª, responde al la reformado, estante la unua pa­po, kiu sekvis tridentan konsi­­lon, por plibonigi la kle­ri­gon kaj organizadon de la eklezio, tas­ko, kiun daŭrigis lia posteulo Pio 5ª.

Dum la du sekvintaj jarcentoj, pa­poj konstante batalis por pli­i­gi la aŭtoritaton de la pa­po­cen­tra eklezio, kaj ili ankaŭ ĉiopale kon­traŭis la progresajn pensojn kaj ideologiojn de la epoko. Ta­men, kelkaj papoj daŭre provis ŝanĝi la eklezion per reformoj kaj pliigi la kapablojn kaj rajtojn de la laikaj kleruloj. Ekzemple, papo Klemenco 13ª kaj Kle­men­co 14ª estis konataj pro siaj provoj por plibonigi la vivon de la popolo kaj redukti la korup­ton en la klerikularo, kvankam ĉilasta disigis la plej utilan ordon de la Eklezio, la Societon de Jesuo, kiu faris tiel bonan laboron en Ameriko kaj en la cetera mondo dum du jarcen­toj, ekde sia fon­di­ĝo je 1547, papa malpaŝo komparebla nur al la dissolvo dekretita de lia sam­no­mulo, Klemenco la 5ª, kiu dis­solvis la ordon de la Templanoj du jarcentojn antaŭe pro premo de la reĝo de Fran­cio, Filipo 4ª, kiu avidi la monon de tiu milita ordeno.

Je la 19ª jarcento, la papoj estis konfrontitaj de novaj sociaj kaj politikaj movadoj en Eŭro­po, inkluzive de libe­ra­lis­mo kaj nacia movadoj. Pio 9ª de­kla­ris la virgecon de la pa­tri­no de Jesuo kaj la senerareco de papo pri aferoj prifidaj, kaj an­kaŭ estis implikita en gravaj kon­fliktoj kun la Suda Itala Res­pu­bliko kaj la lingva politiko en Ita­lujo. Li ankaŭ estis konata pro siaj konservativaj vid­pun­ktoj kaj liaj bataloj kontraŭ la modernismo. Tamen lia pos­te­u­lo, Leono 13ª, provis sin adapti al la novaj socio-politikaj ŝan­ĝoj, kiel pruvas lia Encikliko (letero de la papo al katolikoj pri fido aŭ kutimoj) Rerum No­va­rum (novaj aferoj) je 1891, kiu de­kla­ris la oficialan doktrinon mo­der­nan socialan de la Ekle­zio kiel vojon mezan inter ka­pi­ta­lismo kaj socialismo. Li restas en historio kiel refor­man­to.

Poste venis Pio 10ª kiu regis de 1903ª ĝis 1914ª kaj estis konata pro sia kon­ser­vativa vido kaj striktaj bataloj kontraŭ moder­­nismo, kaj ankaŭ impli­ki­ĝis en gravaj politikaj konfliktoj en Ita­lujo. Sekvis Benedikto 15ª, kiu regis dum la unua Mondmilito kaj havis paco-serĉajn inicia­tojn sensukcesajn. Li ankaŭ estis konata pro siaj sociaj iniciatoj kaj reformoj en la eklezio. Sekve venis papo Pio 11ª, de 1922ª ĝis 1939ª, kiu batalis kon­traŭ fa­ŝis­mo kaj totalismo kaj ankaŭ es­tis implikita en gra­vaj po­li­ti­kaj aferoj ene de la ekle­zio mem.

JOhano 23ªVenis poste Pio 12ª, kiu regis dum la Dua Mondmilito, fama pri siaj kritikoj al la naziismo kaj la malacileco. Post la milito, venis La Papo Bona, kiel oni ekkonis Papon Sanktan Joha­non 23an, kiu organizis akj sta­ri­gis la Kon­cilion Vatikanon 2an, la plej signifan eventon en la katolika eklezio de pluraj jar­centoj, kiu finis lia posteulo, Paŭlo 6ª, je 1965ª, kun parto­preno de kelkaj miloj da kardinaloj, episkopoj, kaj aliaj ka­to­likaj gvidantoj. Tie oni de­ci­dis mo­dernigon de la ekle­zio, pli bo­nan interkulturan dia­lo­gon, kaj pli bonan komu­nikadon kun la laikaj membroj de la eklezio. La koncilio ankaŭ pli forte emfazis la rolon de la episkopoj en la konsideroj pri la eklezio. La koncilio ankaŭ apro­bis la uzon de naciaj lingvoj por la li­tur­gio kaj la interkultura dia­logo kaj emfazis pli grandan par­to­pre­non de la laikaj mem­broj de la eklezio.

Paŭlo la 6ª estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj papoj en la 20ª jarcento, kaj lia papo­pe­riodo ha­vas daŭran in­flu­on sur la mo­der­nan Kato­li­kan ekle­zion. Sin­no­mi­ĝis laŭ siaj du antaŭuloj Papo Johano Paŭlo 1ª, kiu regis je 1978ª dum nur 33 tagoj, sed li estis tre ri­mar­kinda figuro en la histo­ri­o de papeco, ĉar li estas konata pro siaj humi­leco, simpla stilo kaj dura laboro por malriĉaj kaj sub­pre­ma­traj homoj. Sekvis la longa papo­peri­odo de Sankta Johano Paŭlo 2ª ekde lajaro 1978ª, polo origine, kiu estis eble la plej influa kaj populara pa­po el la tuta historio de la Katolika Eklezio. Li vojaĝis multe, vizi­tan­te mul­tajn landojn kaj ren­kon­tante mul­tajn homojn; li estis kiel simbo­lo de espero kaj pa­co, kaj li estis tre respektata de homoj de diversaj kre­doj kaj kulturoj. Li prilaboris no­vajn ins­truojn kaj doktrinojn, kaj li ankaŭ revi­ziis eksistantajn le­ĝojn en la Ka­tolika Eklezio. Li al­do­ne es­tis konata pro siaj kla­raj kaj sen­temaj ins­truoj pri la homa vivo, so­cia jus­teco, defen­do de homaj rajtoj, kaj protek­tado de la naturo kaj la medio. Oni konsideras, ke liaj agoj, vizi­toj kaj prelegoj influis en la dis­falon de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo. Je 1981ª islamano Ali Agka klopodis mortigi lin per tri pafoj. Feliĉe li mal­suk­cesis kaj la papo pluvivis ĝis la jaro 2005ª.

Post li regis la Eklezion Katolikan Benedikto 16ª, kiu re­zig­nis la postenon je 2013ª, ans­ta­taŭate iom poste de papo Fran­cis­ko, la nuna papo, kiun oni erare konsideras maldekstra, pro tio, ke maldekstruloj de­fen­das kelkajn liajn opiniojn kaj sin­te­non pri malfavoratuloj, tiel sek­vante la doktrinon de Leono 13ª, 19­jar­centa papo.

Johano Paŭlo 2ª


Kajeroj ~ Kajero 126ª ~ En PDF (paĝo 8ª)