Movado sago

Pri la venko de Esperanto


ŝraŭbo Kiam mi aŭdas pri Venko de Esperanto, mi ne povas ne rideti. Kom­pre­neble, mi respektas tiujn samideanjojn, kiuj espe­ras, ke iam la tuta mondo alprenos nian belan kaj utilan lingvon kiel la mondan, tiel ke ĉiuj, kiuj tion deziros, povos kom­preni la tutan homaron kaj komprenigi sin al ĝi. Ta­men, tio ne estos venko de Es­peran­to, sed de la mondo.

Oni imagu, ke meĥanikistoj el la tuta mondo subite stultas kaj uzas fingrojn por turni kaj mal­turni ŝraŭbojn. Meĥanika metio certe devas esti nur por homoj kun fortaj fingroj, ĉu ne? Sed imagu, ke venas homo, kiu diras al meĥanikistoj, ke oni povas uzi ŝraŭbilon por pli facile fari tion, tiel ke, ankaŭ, aliaj homoj kun pli malfortaj fingroj ankaŭ povas iĝi me­ĥa­nikistoj. Imagu, ke li sukcesas konvinki ilin, tiel ke iom post iom la tuta meĥa­ni­kis­taro el la mondo fine uzas ŝraŭ­bilon anstataŭ siajn nudajn fingrojn por turni kaj malturni ŝraŭbojn. Ĉu tio estus venko de ŝraŭbilo? He, fakte tio estus venko por meĥanikistoj, ĉu ne? Eĉ estus venko por la mondo!

Simile, konsideru ke ŝraŭboj estas lingvoj, ke meĥanikistoj estas parolantoj, kaj ke ŝraŭbilo estas Esperanto. Do, se ĉiuj pa­ro­lantoj el la mondo uzas Espe­ranton, jen venko por la mondo, ne por Esperanto.

Tio signifus, certe, ke espe­rantis­toj pravas, kaj ke la in­ven­to de Zamehof estas plej utila por la mondo. Jen tio, kion Zamenhof deziris, kaj certe tio estus la venko fina de Zamen­hof..., sed ĉu la venko de Esperanto? Nu, nur se per tiu vorto Esperanto, oni kom­prenos la originan signifon de la vorto, la kaŝnomo de Ludoviko Za­men­hof.

Pro tio, mi ne povas ne kompati tiujn samidenajojn, kiuj revas pri La venko de Espe­ranto. Esperan­to ne venkos. Venkos la mondo pere de la akcepto kaj disuzo de Esperanto. Sed ni esperantistoj, jam venkis: ni povas iri ĉien en la mondon kaj trovi geesperan­tis­tojn, kiuj parolos libere kun ni pri siaj kaj niaj aferoj tute senĝene, certe je nivelo per kiu nek ili nek ni povus paroli en iu ajn alia komuna lingvo, kaj fojfoje eĉ ne per ties lingvo. Ĉar Esperanto estas tia, ke la konceptoj pli densaj riveliĝas kiel maldensaj, se oni bone uzas la dekses regulojn de Esperanto.



Kajeroj ~ Kajero 126ª ~ En PDF (paĝo 15ª)