Politiko sago

Mocio pri Deklaro de Nekonfido

Vox Mi laste vidis kaj aŭskultis opiniojn kaj mallongajn videojn pri la plej grava politika festumado de Hispanio, tiu pri la Mocio pri Deklaro de Nekonfido al registaro, proponita de partio dekstra VOX.

Mi vere ne komprenas, ke ĵurnalistoj referencas al tiu partio kiel ekstremodekstro, ĉar mi legis la 100 proponojn de tiu partio, kaj trovis, ke ili ne estas ekstremaj, eĉ se desktraj. Ne antaŭlonge ankaŭ la ceteraj partioj de Hispanio zorgis pri niaj landlimoj kaj bonfarto, ne disdonante monon al aliaj landoj laŭ la libera decido de la registaro, ĉar tiu mono ne apartenas al la registaro, sed al la nacio, kaj oni ne voĉdonas por ĝi, por ke la prezidento faros ĉion ajn, kion ĝi volos senrespondece. Ĉu defendi sian landon estas afero de dekstro? Ĉu memdifinita maldekstro ne devas zorgi pri la defendo de sia nacio, kiu estas nia? Ŝajnas, ke la registaro nuna de Hispanio laboras por aliaj nacioj, ne por ni...

Antaŭ kelkaj jarcentoj ne ekzistis dekstro aŭ maldekstro, kaj tiutempe hispanoj batalis invadintojn sub la slogano Ĵakvo kaj ariĝu Hispanio! Sed tiutempe hispanoj fieris kaj defendis sian patrion, dum nun interesas pli al ili defendi partion politikan, eĉ se ĝi disvendas la patrion nome de progresisma foto, por ke almenaŭ dekstro ne regu... Ĉu ekzistas pli da sentaŭgeco?

Antaŭ nelonge ni vidis preskaŭ naŭdekjaraĝan kandidaton, S-ron Ramón Tamames, proponitan de partio VOX por anstataŭigi la nunan Prezidanton de Hispanio, kaj tio honorigis la du plej elstaraj politikistojn de Hispanio nuna: lin mem, S-ron Tamames, kiu venis el sia emeritiĝo helpi Hispanion, kaj Ĵakvon Abaskal', ĉar li per tiu movo nova konfesis publike, ke ne li volas esti prezidanto, ĉar tio, kio urĝas estas eksprezidantigi S-ron Sánchez, ĉar li jam pruvis post siaj kvinjara prezidenteco, ke li ne taŭgas, ĉar li respondecas pri stultaj decidoj, kiel eltombigi la Diktatoron Franciscon Frankon, kaj pli stultaj leĝoj, kiel tiu pri Demokrata Memoro, tiu Leĝo pri Garantio de Libereco Seksa (kromnomita Nur Jes estas Jes),  tiu alia leĝo Por egaleco reala kaj efektiva de personoj transseksanoj kaj garantio de rajtoj de personoj LGTBI (kromnomita Leĝo Trans), kaj ankaŭ tiu Nova leĝo de bonfarto besta.

Pri la unua, sufiĉas diri, ke memoro estas individua, kaj demokratio estas kolektiva, do tiu leĝo malmankas, ĉar efektivigas ĝi nur cenzurojn pri penso kaj esprimo, du bazaj rajtoj civilaj de hispanoj kaj homoj ĝenerale ekde la Franca Revolucio de 1789ª; sekve tiu leĝo, laŭ mi, estas kontraŭleĝa. La dua, tiu pri Nur jes estas jes, kontraŭas la Hispanan Konstitucion, ĉar ĝi neigas la rajton de supozo pri senkulpo ĝis pruvite male, kaj ankaŭ tiu du miljaran ĵuran principon, In dubio pro reo (se dube, favore al akuzato). Sekve, tiu leĝo ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj kontraŭ homaj rajtoj.

La Leĝo Trans ne aldonas rajtojn al homoj, kiuj identigas sin aliseksen, ĉar ili jam havis la samajn bazajn rajtojn de la ceteraj civitanoj de Hispanio, sed aldonas privilegiojn neniam antaŭe viditajn, kiel havi senpagajn operaciojn ĥirurgajn por ŝanĝi sian sekson, kaj senpagajn hormonojn dumvive. Sed kion ŝuldos la Ŝtaton al tiuj homoj, kiuj poste sentos, ke ili eraris petante tion? Ĉar multe da ili neniam povos reveni en sian originalan sekson.



Kajeroj ~ Kajero 126ª ~ En PDF (paĝo 12ª)